Ĉapitro 4

Kio estas substanco de vivo?

Kio estas substanco de vivo?

Nu, ĉi tie, mi volas priparoli la resumon pri “esenco de vivo” kaj “tolersfero pri vivmanipulo” ktp., kiujn nuntempe oni rigardas tre malfacilaj kaj gravaj problemoj.

Do, kio estas tielnomata “vivo”? Se mi diru unuvorte laŭ la instruo de Oomoto, la ĉeffonto de ĉia vivo estas Mastra Dio (la finfina ekzisto, la plej granda viveca spirito); ĉiuj vivagoj de la universo kaj ĉiuj vivoj, kiujn posedas la vivantoj sur la tero, baziĝas sur la spiritoj disdonitaj de Mastra Dio.

Koncerne ĉi tiun spiriton, Kunfondinto DEGUĈI klarigas: “Tielnomata spirito estas unu individuo, formita per bono de amo kaj vero de kredo, kiuj estas karakteroj de Dio.” (ĉapitro 1, la 48-a Volumo, Rakontoj el la Spirita Mondo) Jen tiel Kunfondinto priparolas individuigante spiriton. Nome, spirito estas ĉiam pli energia partospirito de Dio, posedanta bonon de amo kaj veron de kredo, kiuj estas Dia karaktero kaj estas ekzisto, imanenta en la tuta universo.

Sed tamen, la stato de spirito, restanta en ĉiuj estaĵoj, ne samas laŭ la speco. Spirito havas senlime multajn klasojn, de la altklasaj, kies agado estas tre viglaj, ĝis la malaltklasaj, kiuj restas en silenta stato kvazaŭ dormanta. Koncerne altklasajn spiritojn, ju pli proksime ekzistantaj apud Mastra Dio, des pli grandaj, fajnaj kaj densaj estas iliaj agadoj (funkcioj de intelekto, sento kaj volo), kaj ju pli malaltklasaj, des pli la funkcioj fariĝas maldensaj kaj simplaj.

Se ni skribas, komencante de la alta klaso, unu post alia, klasifikante la agstaton de spirito, fariĝas jena vico: Mastra Dio, ĉielulo, homo, besto, vegetalo, kaj mineralo. Interalie, la spirito de homo okupas altan klason post ĉielulo, kaj ĝia substanco estas spirito, posedanta tre subtilan funkcion, kaj nomiĝas animo (spirito). Kunfondinto skribis, “tio ke la homa korpo havas vivon, estas tial, ĉar ekzistas spirito”. (Ĉapitro 10, la 63-a Volumo, Rakontoj el la Spirita Mondo)


<= hejmen

daŭrigi =>