Fine

La kialo, ke Oomoto interesiĝas pri la nuntempa vivetiko, estas tial, ĉar supozeble vivscienco ŝarĝos sin per la plej centra grava rolo en la kuracado kaj ekonomio en la 21-a jarcento, kaj ĉar tiom pli estas ebleco, ke la maniero de la nuntempa vivscienco devios de la origina maniero de “universvivo” kaj estonte igos la homaron fali en pereon. Precipe, ĉar la problemo pri homaj vivo kaj morto estas fundamenta tezo apartenanta al la religio, kaj oni demandas ĉiujn religiojn vivantajn en la nuntempo pri la rolo.

Krome, kiel mi jam menciis, nia ŝtato ankoraŭ tute ne komencas la esploron pri la fundamenta etiko, nome, kio estas substanco de vivo, kio estas naskiĝo, ĝis kia grado oni rajtas manipuli la vivon ktp. Se oni lasos ĉi tion, la konfuzo kaj maltrankvilo daŭre akompanos ankaŭ en la venonta jarcento, ĉar la 21-a jarcento estas konsiderata kiel la epoko de vivscienco. Koncerne la esploron de ĉi tiu fundamenta etiko, se Vivetika Komisiono, apartenanta al la Konsilio por Scienca Tekniko, devas anticipigi la realan respondon, la ŝt ato instalu alian novan organizon, konsistantan el sciencistoj, filozofoj kaj religiuloj, kaj sufiĉe interkonsiliĝu pri ĉi tiu temo, kosumante tempon, kaj la enhavon publikigu ĉiufoje, kiam okazos la debato, mi deziras.

La studo, (traktata ĉifoje en ĉi tiu artikolo) en kiu oni uzas la homan fekundan ovon (embrion), t.e. la studo pri la homa ET-ĉelo k.a., estas studo tre malhumana, kiu detruas homan vivon. Lasi ĉi tion estas ne nur konduto por detrui la vivon en la materia mondo, sed ankaŭ konduto por detrui la homan (animan) spiritecon en la spirita mondo; do, ni timas la rezulton, ke tio alportos konfuzon kaj rompon al ambaŭ mondoj, materia kaj spirita. Mi do elkore petas al ĉiuj koncernatoj radikale reekzameni ĉi tiun studon.


<= hejmen

<= al la komenco