Nekonata danĝero
La tria problemo pri la studo de la homa ET-ĉelo kuŝas en la fakto, ke ankoraŭ oni ne akiris socian konsenton pri la utiligo de la homa fekunda ovo (unua embrio).
Estas granda problemo, ĉu oni rajtas detrui la fekundan ovon (unuan embrion), kiu estas komenco de homa vivo, kaj ĝin uzi plurcele kiel aĵon, eĉ se la homa ET-ĉelo estas promesplena por la medicina estonteco.
Koncerne ĉi tiun demandon, la Oficejo de Scienco kaj Teknologio en nia lando efektivigis la konscienc-enketon cele al ĝeneralaj civitanoj kaj, rezulte de tio, ĉirkaŭ 30 procentoj da homoj respondis, Ĝi estas ekzisto, kiun oni devas absolute ne profani; oni rigardu ĝin kiel homon, jam de la momento de la fekundiĝo, kaj, inkluzive de tiuj, kiuj rezervis sian respondon, pretekste ke ili ne povis ĝin trovi, plimulto ne konsentis la uzon.
Surbaze de ĉi tiu situacio oni skribas en la ĉefartikolo de la ĵurnalo Asahi: Ĉu oni rajtas agnoski la studon, motive ke ĝi estas utila, lasante nebula tion, de kiu stadio oni povas trakti ĝin kiel vivon? Koncerne ĉi tiun punkton, oni bezonas larĝe aŭskulti opiniojn ne nur en medicina kampo, sed ankaŭ en la religia. (la 19-an de feb., 2000) Sed, rilate al tio, la aŭtoritatularo de nia lando eĉ unufoje ne petis oficialan opinion al la religia mondo. Krome, en la kunsidoj de la Vivetika Komisiono aŭ de la Subkomitato por Studo de Homa Embrio partoprenas nur unu religiologo, sed oni elektas neniun religiulon kiel komitatanon. La problemo, kiu rilatas al homaj vivo kaj morto, devas esti fundamenta tezo de religio, sekve, escepte de la opinioj el religia mondo, la vera nacia konsento estos malfacile realigebla.
La kvara punkto el la problemoj estas, ke la studo de la homa ET-ĉelo entenas nekonatan danĝeron.
Ĉar en la homa ET-ĉelo troviĝas senmorteco, povas esti ke la ĉelo kanceriĝas kaj detruas homan korpon, kaj kiel jam menciite, estas danĝero formiĝi ia ĥimera besto kaj naskiĝi novspeca vivantaĵo, miksita de homo kun besto, se oni injektas la homan ET-ĉelon en unuan embrion de iu alia besto.
Plue, eblas okazi ankaŭ jeno. Oni elprenas kernon el la ĉelo de homa korpo, ĝin transmetas en la ankoraŭ nefekundiĝintan ovon, el kiu oni elprenas la kernon, kaj donas elektran impulson; tiam la geno elmontras ĉiopovecon kaj progresigas la ĉeldiferenciĝon, kaj tiel naskiĝas klonembrio. Ĉi tiun klonembrion oni kreskigas ĝis la blastoderma veziko per la sama metodo, kiun oni aplikis al la fekunda ovo, kaj elfaras ET-ĉelon; tiel oni povas kreskigi la korpan histon, plej taŭgan al organgrefto, kun sama geno kaj sen rifuzreakcio. Ĉi tio, unuavide, ŝajnas bona, sed ankaŭ ĉikaze, oni elfaras ET-ĉelon, detruante embrion kiu tenas en si homan vivon kaj, tial, ankaŭ ĉi tiu maniero tute ne malsamas ol tio ke oni faras la homan ET-ĉelon el fekunda ovo (unua embrio). Do, ankaŭ ĉi tiu metodo estas nenio krom detruo de vivo kaj ni prijuĝas ĝin neakceptebla.
Cetere, ankoraŭ pli serioza estas danĝero: formiĝos klonhomo, se oni transmetos ĉi tiun klonembrion en virinan uteron kaj kulturas. Pro tio, la Subkomitato por Studo de Homa Embrio en nia lando publikigis la volon nuntempe provizore reguligi la studon de klonembrio, sed, ĉar lastatempe Usono kaj multaj landoj en Eŭropo emas akcepti la studon de klonembrio, ne estas certe, ĝis kiam Japanio povos reguligi la studon.
Kaj, ĉar la ET-ĉelo de muso estas uzata por la studo ŝanĝi genon, estas granda ebleco ke oni uzos ankaŭ la homan ET-ĉelon por la studo ŝanĝi genon, same kiel ĉe muso.
Pro tiaj diversaj nekonataj danĝeroj nia lando lanĉis principon por reguligi la elfaron kaj studon de la homa ET-ĉelo jene: 1) Ne ricevi la donon de homa embrio pli ol necese. 2) La studaj institucioj devas fondi sian juĝkomisionon. 3) Ricevi konsenton ĉe la juĝkomisiono kaj ĉe la ŝtata speciala komitato. 4) Prezenti raportaĵon al la ŝtato post la fino de la elfaro kaj studo.
Sed, en la nuna tempo, oni tute ne povas antaŭvidi, kiel disvolviĝos la afero estonte, kiam oni efektivigos la studon de ET-ĉeloj; ne nur tiel, sed ni trovas eĉ danĝerecon.
daŭrigi => |