Ĉapitro 3

Komenco de vivo laŭ Diinstruo

Komenca periodo en la rigardo de la instruo

Kiel mi skribis ĝis nun, en la studo de la homa ET-ĉelo troveblas diversaj punktoj avantaĝaj kaj problemaj, laŭ la ĝenerala vidpunkto.

Do, koncerne ĉi tiujn gravajn punktojn, rilatantajn al homaj vivo kaj morto, Oomoto bezonas pripensi, kian opinion ĝi havu religie kaj vivetike. Kiam ni pripensas laŭ la vidpunkto de Oomoto, ĉu io estas bona aŭ malbona, tre granda bazo estas scii, kiam komenciĝas homa vivo. Nome, se klariĝos ĉi tiu komenca periodo de vivo, al mi ŝajnas, nature faciliĝos ankaŭ la distingo, ĉu pravas aŭ ne pravas tio, ke oni faros objekto de eksperimento la embrion de ne pli ol 14 tagoj post fekundiĝo.

Por tio, Oomoto devas esplori en sia doktrino la komencon de vivo kaj akiri la konkludon, kiam ĝi estas. Se ne, kiel religia organizo, Oomoto ne povos ĝuste respondi al diversaj demandoj de la vivscienco, tre rapide progresanta.

Kiam antaŭe Oomoto parolis pri la praveco de cerbomorto kaj organgrefto, tio, kio fariĝis bazo de tiu priparolo, estis iu parto de la sankta skribo de Oomoto, kie troviĝis aserto pri la momento de homa morto: “Kiam komplete ĉesis la korbato, tiam spirito disiĝas de la korpo.” Surbaze de ĉi tiu instruo Oomoto povis respondi al la socio.

Sed, koncerne la ĉifojan momenton, t.e. komencon de homa vivo, ni ne povas trovi la rektan esprimon en la sanktaj skriboj de Oomoto. Tamen, en la sanktaj skriboj troviĝas multaj instruoj pri homa naskiĝo kaj mi pensis, ke ni povos nature elkonduki la konkludon, se ni ilin sinteze juĝos.

Kvankam jam ne necesas diri, la laboro pri la doktrino konsistas ne nur el ordigo pri la enhavaĵoj de la sanktaj skriboj, sed ankaŭ el la tasko pristudi la aferojn nerekte menciitajn en la sanktaj skriboj, kaj elkonduki ian konkludon.

Do, en la organizo Oomoto oni komencis ekzameni la temon komenco de homa vivo, kaj tra la sinsekvaj kunsidoj de la Doktrina Komitato de Oomoto, nome, la 34-a kaj la 35-a (jun. kaj jul. 1999), la 47-a kaj la 53-a (nov. kaj maj. 1999) oni povis vidi jenan konkludon.

Por la elkonduko de la konkludo, tio, kio okupis la plej centran pozicion, estis jena instruo en Rakontoj el la Spirita Mondo2) de Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo.

“Kiam en la ĉielula regno ĉielulaj geedzoj havas amrilaton kaj semas spiritsemon surteren, tiam surteraj geviroj, kiuj havas profundan rilaton kun tiuj ĉieluloj, eksentas inspiron kaj havas amrilaton kaj koncipas embrion. La embrio ja estas enloĝiĝinta spiritsemo, semita de geĉieluloj.” (la 19-a Volumo, Tama’no’iŝizue 5)

Nome, la temo estas tio, kiam la spiritsemo estas koncipita, kiel en la instruo, “la surteraj geviroj eksentas inspiron kaj havas amrilaton kaj koncipas embrion.”

Rilate al la komenco de homa vivo, ĉi tion oni povas vidi kiel biologie, tiel ankaŭ spirite, sed mi decidis studi en ambaŭ flankoj spirita kaj korpa laŭ la instruoj de Oomoto.

En hodiaŭa biologio ni povas limigi la komencon de la vivo de homa korpo je la momento de fekundiĝo; se diri plue, tio povas esti en la procedo, t.e. gametoj (ovolo kaj spermatozoo) unuiĝas en ovodukto kaj kreskas kaj iĝas unu fekunda ovo (embrio). Kaj, se ni rigardas pli precize, ni povas limigi la komencon al la momento, kiam naskiĝas embrio, kun nova propra geno, tiel ke spermatozoo penetras en la ovolon kaj, tri-ses horojn poste, la kernaj membranoj de ovolo kaj spermatozoo ambaŭ solviĝas en fekunda ovo. Nome, la embrio heredas de siaj gepatroj la geninformon po duono, kaj ĉi tio estas propra individuo, ĝis nun neekzistanta sur la tero, kaj, oni povas diri, la naskiĝo de tia propra embrio estas momento de la naskiĝo de korpa vivo.

Se ni priparolas ĉi tiun komencon de homa vivo en la spirita vidpunkto laŭ la instruoj de Oomoto, la spiritsemo, infano de ĉielulaj geedzoj, enloĝiĝas en la momento, kiam okazas fekundiĝo de spermatozoo kaj ovolo pro la amrilato de surteraj geviroj, kaj naskiĝas propra embrio. Plue, la homo estas kuniĝo de spirito kaj korpo kaj, en la reala mondo, ĉi tiuj spirito kaj korpo ĉiam troviĝas en la koneksa rilato, t.e. en la unueco de spirito kaj korpo. Sekve, laŭ la instruo de Oomoto, oni povas vidi, ke en la momento, kiam naskiĝas la propra korpa vivo, enloĝiĝas la propra spirita vivo (spiritsemo), ĉar laŭ la instruo de Oomoto korpa vivo unuafoje komencas funkcii danke al la ekzisto de spirita vivo.

Pro tio, en Oomoto, oni vidas, ke la komenco de homa vivo okazas en la momento, kiam kernaj membranoj de ovolo kaj spermatozoo en fekunda ovo solviĝas kaj fariĝas embrio kun propra genaro, kaj en ĉi tiu tempo la spirita infano (spiritsemo) enloĝiĝas en fekunda ovo.

2) Rakontoj el la Spirita Mondo: Kiam sinjoro DEGUĈI Onisaburo (1871~1948), Kunfondinto de Oomoto, faris unu-semajnan spiritan asketismon (en feb. 1898) sur la monto Takakuma, situanta en la urbo Kameoka, gubernio Kioto, lia naskiĝloko. En la asketado li observis diversajn fenomenojn en la spirita mondo kaj, de la 18-a de okt. en la 10-a jaro de Tajŝoo, 1921, li komencis dikti la fenomenojn en 81 volumoj (83 libroj), jen estas la verko Rakontoj el la Spirita Mondo. Unu el du bazaj sanktaj skriboj de Oomoto.

<= hejmen

daŭrigi =>