Unua embrio estas persona ekzisto

La spiritsemo, kiu enloĝiĝas en ĉi tiu fekunda ovo, ne estas komplete kreskanta animo (spirito), sed, estas febla spirita vivo. En la spirita mondo ĝi estas spirita vivo, kiu jam havas proprecon kiel “infano de ĉielulaj geedzoj”.

Laŭ la instruoj de Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo, krom la supre menciitaj, troviĝas aliaj kelkaj okazoj kiam homoj naskiĝas en la reala mondo: ne nur infano de ĉielulaj geedzoj, sed ankaŭ altklasaj dispiritoj, kiuj estas partospiritoj de Mastra Dio, kaj alie ĉieluloj mem naskiĝas sur la tero, reduktante sin kiel spiritsemon kaj kun la misio por la savo de la reala mondo. En la okazo, kiam spiritsemo estas reduktiĝo de tia sankta spirito, precipe ĝia spiriteco posedas fortan propran personecon (Dikarakteron). Inter tiel naskitaj homoj ŝajne troviĝas historiaj religiaj sanktuloj.

Oomoto havas tian opinion, kian ĝis nun mi priparolis; dume, multaj studantoj opinias, ke kaze de la unuaperioda embrio, t.e. stadio de fekunda ovo (unua embrio), ankoraŭ ĝi ne havas konscion kaj karakteron (personecon), tial oni ne bezonas rekoni la valoron egalan je homo, kiu havas karakteron.

Nome, multaj el la nunaj studantoj proponas eĉ personologion por pravigi la artefaran abortigon, kiu povas esti mortigo de embrio (aŭ feto), dirante, “Ĉar tiu, kiu ne havas personecon (subjekto de vivrajto, ekzisto, kiu ne bezonas la kondiĉon [ke ĝi devas havi memkonscion]) povas esti nur objekto, sed ne persono”. Tiaj homoj pravigas la haltigon de kuracado pri perturba novnaskito, eŭtanaziismon kaj la ĉesigon de la kuracado pri cerbomorta paciento, surbaze de la personologio (teorio: oni aplikas personecan koncepton de la okcidenta moderna filozofio, al la argumento pri vivetiko).

Ankaŭ preskaŭ ĉiuj membroj de la Vivetika Komisiono kaj la Subkomitato por Studo de Homa Embrio, kiuj alprenas la studon de la homa ET-ĉelo, akceptas laŭ la teorio la proponon fari studobjekto la unuan embrion de ne pli ol 14 tagoj post la fekundiĝo.

Ĉi tie mi volas mencii, kial la studantoj limigas la studon al la homa embrio de malpli ol 14 tagoj. La fekunda ovo (unua embrio) de pli ol 14 tagoj post fekundiĝo, ĉirkaŭ la 15-a, ekhavas sur sia supraĵo kavlinion nomatan primitiva strio kaj disiĝas en tri blastodermojn (ektodermo, mezodermo kaj endodermo); ektodermo aliformiĝas al nervo, haŭto k.a., mezodermo al muskolo, osto, genera ĉelo k.a., kaj endodermo al digesta kanalo k.a. Tiel ĝi komencas montri la tendencon de personiĝo kiel homa korpo.

Mi ripetu. En la fekunda ovo (unua embrio) troviĝas febla spirita vivo (spiritsemo) kaj ankaŭ en ĉi tiu spiritsemo, kvankam maldensa, ekzistas personeco (persona spiriteco = intelekto, sento kaj volo laŭ Oomoto). Kun la korpa kreskado de embrio ankaŭ spiritsemo laŭgrade kreskas kiel animo; la personeco ĉe spiritsemo esence ne diferencas de tiu de maturulo, kaj oni povas diri samon ankaŭ pri ĝia digneco.

Koncerne ĉi tion, Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo jene skribas en Rakontoj el la Spirita Mondo:

“(Homoj en la materia mondo post la morto) iras al la ĉielula regno kun memoroj kaj voloj, ĉar spirito estas senmorta. Sed, kiam ili reenkarniĝas en la materia mondo, ili ne povas elvoki la memorojn, ĉar iliaj korpoj fariĝas malgrandaj kaj malfortaj. Cetere, eĉ se ili tenas la memorojn, tio ne nur malutilas por ili, sed ankaŭ fariĝas diversaj malhelpaĵoj por ilia homa vivo.” (la 18-a Volumo, Tamano’iŝizue 4)

Legante ĉi tiun instruon, ni povas vidi, ke la homo tenas antaŭmondan spiritecon jam de la stadio, t.e. kiam li renaskiĝas en la materia mondo, alivorte, de la stadio de fekunda ovo. Se ni pripensas ĉi tion, ni povas kompreni, ke la spiriteca rango de fekunda ovo (unua embrio) aŭ feto ne estas tia, kia ŝanĝiĝas de “nulo” al “io” en la procedo de korpa kresko, sed tia, kia jam ekzistas kaj daŭras kiel certa esto ekde la momento de fekundiĝo konsekvence. Sekve, detrui unuan embrion kiel objekton de eksperimento signifas nenion alian ol la pereon de persono.

Laŭ tiaj instruoj de Oomoto, la studo de la homa ET-ĉelo signifas detrui unuan embrion, kiu entenas homajn vivon kaj spiritecon, kaj uzi ĝin por eksperimentoj. Sekve, la transplanto de ĉeloj kaj organoj, kiujn oni faris per la kulturo de la homa ET-ĉelo, estas sama kiel cerbomorto-organgrefto kun imuna rifuzreakcio kaj difino, ke cerbomorto estas homa individua morto, do, laŭ la instruo de Oomoto ĉi tion ni ne povas akcepti.

Nome, tio ke ĉifoje nia lando akceptis la studon de la homa ET-ĉelo estas sur la linio sama kiel la akcepto de cerbomorto-organgrefto, al kiu Oomoto kontraŭstaras. Ĉi tio estas tamen grava afero kun danĝero: detrui homan vivon, malhelpi la evoluon de animo, akceli la tendencon malestimi vivon, kaj urĝi la dezertiĝon de homa koro.

Pro tio Oomoto publikigis la organizan opinion kontraŭ la akcepto de la studo pri ET-ĉelo, la 12-an de junio en 2000 (vd. la lastan paĝon), kaj adresis la opinidokumenton al la prezidanto (ĉefministro) kaj anoj de la Oficejo de Scienco kaj Teknologio, al la estro kaj anoj de la Vivetika Komisiono, al la estro kaj anoj de la Subkomitato por Studo de Homa Embrio kaj al la koncernaj ministerioj kaj oficejoj (por Publika Bono, pri Agrokulturo kaj Akvoprodukto, pri Internaciaj Komercoj kaj Industrioj).


<= hejmen

daŭrigi =>