Malhelpo de animevoluo

En nia lando troviĝas vortoj “la vivo de unu homo estas pli peza, ol granda tero”. Ĉi tio estas trograndigita esprimo, propra al Orienta Azio, simila je la esprimoj en Ĉinio, “blanka haro, trimil ĵoojn longa” aŭ “vizaĝhaŭto, dika je unu ŝakuo” ktp.; se oni interpretos ĉi tion ĉefe en la parto de nombrokvantaj esprimoj, oni havos impreson, ke ili estas neraciaj, sed se oni rigardas ilin emfazaj esprimoj, oni povos trovi, ke ili bone esprimas la sanktecon kaj pezecon de homa vivo. Kaj krome, ili, al mi ŝajnas, eldiras ke la “embrio” de la homa vivo kaj la “maturulo” de forta vivo ambaŭ estas samaj per la sankteco kaj pezeco.

Por vivigi la maturulon kiu estas fortulo, oni aŭ viktimigas aŭ malaperigas la vivon de embrio kiu estas malfortulo; ĉi tio estas ĉiuokaze logiko de fortulo kaj nenio krom “nuligo”, ĉar la “vivo de malfortulo” nomata “embrio” havas nenian rimedon por apeli. En la fono de la studo pri la homa ET-ĉelo troviĝas logiko tia (perfortisma), ke sole fortulo postvivu. Kaj, ĉi tio estas “aprobata” de publiko kaj aroge trapasas tra la tuta mondo.

Ne malmultaj estas tiaj embrioj, kiuj ne povis atingi aŭ fekundiĝon aŭ naskiĝon pro la natura aborto, sed la “interrompo” de vivo en tia natura fluo estas “providenco” aŭ “laŭ Dia volo”.

Dume, en la kazo ke la evoluo de animo estas artefare interrompita (detruita), la “eterna vojaĝo” de la animo havos grandan signifon. Ĉi tion oni povos facile kompreni, se oni pripensos metante sian animon en la sama situacio de la koncerna animo.

Do, kie aperas la “venĝemo” de la malforta vivo (animo), kies evlouo estas interrompita? Ni turnu niajn okulojn al sinsekve okazantaj enhejmaj perfortoj, detruoj de lernejaj klasoj, malbonaj kondutoj, ferocaj krimoj k.a., kaj plue, dezerti ĝo de homa koro k.s.; ĉu ni povas aserti, ke ili neniom rilatas al koleroj kaj doloraj krioj de tiuj malfortaj animoj, kies vivoj estis tro facile rabitaj per la detruo de la homa embrio aŭ artefara abortigo?

Eĉ tiaj vivoj, kiaj troviĝas en tre malfortaj situacioj, t.e. cerbomorta, vegetala kaj de fekunda ovo (unua embrio) kaj de feto, estas vivoj, propraj al homoj, kaj ekzistoj, kiuj troviĝas sur la vojo de evoluo. Se oni opinias tiel, ilin oni devas trakti trezore.

Se post nun progresos la analizo de homgena funkcio kaj fariĝos konstanta la manipulo de gena ŝanĝo, tre povas esti ke estonte la “speco” nomata homo alieciĝos. Ne estas malofte, ke en la natura mondo iu geno mutacie rekombiniĝas; interalie, la vivaĵoj, nun vivantaj, estas nur tiuj, kiuj povis adaptiĝi al la natura mondo en la daŭro de multaj jaroj, kaj aliaj estis ĉiuj selektitaj. Se de nun oni praktikos la genrekombinon al multaj vivaĵoj kaj, estonte, okazos ke ili ne povos adaptiĝi al la natura mondo, tre povas esti ke ilin ĉiujn trafos malfeliĉo, t.e. pereo. Ni devas nin deteni de tia malsaĝa ago spiti la eternan fluon de vivo per la malprofunda homa saĝo.

La korpa vivo de homo devas esti respektata kaj zorge kulturata, sed devas ne okazi, ke pro tro takso al ĝi oni malhelpos la vivon de homa animo. Eĉ se temas pri bonago kiel cerbomorto-organgrefto, se la donantoj, ricevantoj, aŭ kuracistoj kaj studantoj, rilataj al la kuraco, ignoros la animan vivon, ĉi tiuj kune faros gravan eraron, kiu disrompos la eternan evoluadon de spirito (animo).

La homa aspiro al senkadukiĝo kaj senmortiĝo estas komprenebla, se ni rigardas ĝin kiel homan instinkton, sed se por tio la malforta “vivo” de homo disrompiĝos, transformiĝos kaj amasproduktiĝos kiel materialoj de studo aŭ eksperimentoj, aŭ kiel la partoj de homa korpo (kiel tiuj de la vivanta Cyborg, maŝina homo) industrie, ni tion ne povas ignori, ĉar tio estas konduto tre malhumana.


<= hejmen

daŭrigi =>