Ĉapitro 5

Kie limi toleron de vivmanipulo?

Ĝis kia grado ---tolero de vivmanipulo?

Oomoto malaprobas ne ĉiujn rezultojn, kiujn la nuna vivscienco alportas. Se ni staras sur la religia pozicio, jam la vorto “vivmanipulo” sentigas al ni tre arogantan sonoron, kvazaŭ ĝi tordus la naturan providencon. Tamen, ni povas akcepti ĝin, se la manipulo gardos kaj sekurigos la pacon kaj stabilecon de ambaŭ flankoj, spirita kaj korpa, de homo, kaj samtempe, kun la kondiĉo ke ĝi ne rompos ekologian sistemon kaj naturan medion.

Estas tre malfacile decidi, kie streki la limon de tolerebleco de vivmanipulo, t.e. ĝis kia grado ni povos akcepti kaj de kia grado ni ne povos akcepti en la nuna tempo kaj ankaŭ en la estonteco. Oomoto havas la opinion, ke la hodiaŭa scienctekniko troviĝas ankoraŭ en transira periodo, en la nuna stato estas malfacile deziri nur la idealon, kaj tial devas akcepti la manipulon ene de limigita sfero.

Ni komencu skribi de la konkludo pri la sfero de ĉi tiu “manipulo”. Oomoto pensas, ke la efektiva plenumo de la manipulo estas neevitebla, kondiĉe ke ĝi estas manipulo “en la sfero, nerilata al la principo de homaj vivo kaj morto” aŭ “en la sfero sen ebleco alporti transformadon de homo, ŝanĝiĝon de ekologia sistemo kaj medidetruon en la nuna tempo kaj ankaŭ en la estonteco” (se klarigi ĉi tiujn laŭ spirita vidpunkto: manipulo “en la sfero sen ebleco alporti la detruon aŭ difekton de homa spiriteco, aŭ malhelpo de ĝia evoluo”).

Sekve, se ni konsideras ĉi tiun toleradon, ni ne povas akcepti tiajn vivmanipulojn: plani la “hom-plibonigon” per la genmanipulado pri genera ĉelo, aŭ efektivigi la cerbomortan organgrefton je la premiso de homa “morto”, aŭ detrui la homan “vivnaskiĝon” per la studo de ET-ĉelo. Sed, se la okazo estas tiel speciala, ke oni povas trovi neniun alian rimedon, ol la genrekombino, por la kuracado aŭ farmacia produkto por ia malfacila malsano, krome, se tio estas manipulo neebla influi aliajn, ni ne povas nei ĉi tion.

Koncerne genokombinan manipulon, laŭdire, kiel oni indikas la danĝeron de agrikulturaj plantoj, faritaj per la genorekombino, troviĝas ankaŭ tiaj, kiaj povas per si mem perei aŭ eĉ difekti aliajn pro tio ke ili perdas adaptiĝemon al la natura medio, kaŭze de la manipulado dum longa tempo; do, ĉi tion oni devas fari kun granda atento.

Efektive, el la genorekombino troviĝas tiaj demandoj: oni ankoraŭ bezonas multajn jarojn por aktuala pruvo ke ili estas sendanĝeraj, do estas malfacile linii la limon de netolereblo. Precipe, doni tiun linion al ĉiu el la nunaj komplikaj diversaj genorekombinoj estas ekstreme malfacile, tial la manipulo, kiu ŝanĝos la strukturon de la naturo, devas esti plenumata plej prudente kaj atente. Por ne semi la kaŭzon de estonta malfeliĉo, la “kriterio (ĝenerala kadro) de la tolereblo de vivmanipulo” devas esti formulita naciskale, laŭeble frue, mi opinias.

Alternative al la diferenciĝo kaj multobliĝo de la homa ET-ĉelo (embria trunka ĉelo), troviĝas kuraco tielnomata “reproduktmedicino”, kiun konsenti eble povos Oomoto. Ĉi tiu estas tia medicino, kia produktas aŭ ĉelon aŭ histon aŭ organon de paciento, el la “korpa ĉelo” de tiu paciento mem.

La tuta aspekto de la nuntempa reproduktmedicino, laŭdire, estas en neklara situacio (oni klasifikas ankaŭ la homan ET-ĉelon kiel fakon de reproduktmedicino), kaj tamen, tie ni povas trovi kelkajn sistemojn.

Unu el ili estas tiu per prolifero de “korpĉelo”; ĉi tiu estas medicino, kiu celas la rekontruon de homa histo, plimultigante maturajn ĉelojn post diferenciĝo.

La dua estas tiu per diferenciĝo-prolifero de “trunka ĉelo” (poste mi mencios); ĉi tiu estas metodo reprodukti aŭ ĉelon aŭ histon aŭ organon uzante la trunkan ĉelon, kiu havas altajn proliferemon kaj multdiferenciĝan kapablon (temas pri kapablo disiĝi en multajn malsamspecajn ĉelojn). Ĉi tiuj sistemoj, unua kaj dua, por la reprodukto-renovigo konsistas el prolifero de la korpĉelo de paciento mem, kaj tial, eĉ se oni transplantas la histon aŭ organon tiamaniere faritan al tiu paciento, ne okazas rifuzreakcio. Per ĉi tiuj manieroj, laŭdire, en Usono oni jam sukcesis reprodukti la detranĉitan fingropinton, kartilagon, renan tubeton k.a..

Laŭ la vidpunkto de Oomoto, ĉi tiuj metodoj, unua kaj dua, ambaŭ estas verŝajne akcepteblaj, sekve, ni deziras, ke ne per fekunda ovo (embrio), sed per tiu korpĉelo laŭeble frue realiĝu la reproduktmedicino.

Ĉi tiuj kuracteknikoj, unua kaj dua, laŭdire, naskiĝis, ja ironie, inter la greftkuracistoj, kiuj sentis la limon al la estonteco de greftkuraco. Inter ili, la studantoj de reproduktmedicino, laŭdire, troviĝas tia homo, kiu, pensante ke por greftkuraco ne estas estonto kaj ke ĝi estas kuraco ankoraŭ en transira periodo, nome, nur en la unua duono de la 21-a jarcento, eldiras, “post 100 jaroj de nun tia sovaĝa kuraco malaperos. Eble homoj komencos surprize rakonti, ke en la 21-a jarcento oni faris tian medicinon.” (Reprodukto de homa korpo, verkita de TAĈIBANA Takaŝi, eldonita de Ĉuuoo’kooron’ŝja)


<= hejmen

daŭrigi =>