Reproduktmedicino sen rifuzreakcio

Antau ĉio ni studu la unuan metodon. Ĉi tiu metodo estas tiu por restituo: por reprodukti korpoparton aŭ organon perditan pro malsano aŭ vundo, oni elprenas ĉelon de la paciento mem, ĝin kulturas ekster la korpo kaj denove metas en la korpon, alie elfaras en la korpo mem la perditan parton.

En ĉi tiu metodo troviĝas tia parto: kaze de malsano, kiu kronike malfortigas la funkcion de organo, nome, en la okazo ke grava organo falas en funkci-insuficiencon (hepata aŭ kora insuficienco), por rekonstrui la rompitan histon, oni elfaras novan ĉelon el la sama histopeco de tiu paciento kaj ĝin injektas en la malsanan parton. Ekzemple, kaze de difektita koro, oni injektas novan miokardian ĉelon.

Alia estas metodo: oni elprenas el paciento la parton de korpĉelo, ĉi tiun kulturas kaj proliferigas, kaj tiel reproduktas la histon kaj organon de la paciento. Mi priskribu iom pli detale; ĉi tiu metodo ne povas formi la histon nur per tio, ke oni injektas al la parto, perdinta la histon, novan ĉelon, kiu fariĝas kaŭzo de histo, ĉar la injektita ĉelo disiĝas en ĉirkaŭo. Sekve, unue oni konstruas starejon kiu fariĝas bazo por ke la ĉelo radikiĝu.

Kiel materion de ĉi tiu bazo oni uzas makromolekulan komponaĵon (solvebla materialo, uzata kiel suturfadeno de operacio, t.e. materio sorbata de vivaĵo, malkombinata kaj sorbata en la korpo), nome, poliglikolan acidon, kolagenon k.a., kaj konstruas la tridimensian “bazon” fibrecan. Ekzemple, kaze de la elfaro de sangovazo, unue oni faras maldikan fibrecan tubon per la plektado de la supre menciita materialo, sur ĉi tiu tubo oni ŝmiras ian materialon sur kiu facile kolektiĝas kaj proliferas ĉelo, kaj kiam oni derivas novan ĉelon kaj ĝin kulturas, por ke ĝi kovru la tutan surfacon de la bazo, la ĉelo, kondukata de tio, proliferas cele al koncerna formo. Kaj, post kelkaj semajnoj, la kulturĉelo fariĝas vivhisto kaj la materio de la bazo baldaŭ sorbiĝas kaj malaperas. Jen tiamaniere oni reproduktas la perditan sangovazon (aŭ aliajn histon aŭ organon) de paciento, uzante ĉelon de la paciento mem. (vd. supran klarigon per bildo)

Efektive, s-ro Imai Jasuharu, profesoro de la Tokia Medicina Universitato por virinoj, studanta en la laboratorio pri koro kaj sangopremo, sukcesis transplanti sangovazon, kulturitan per la maniero supre menciita, al kvar-jaraĝa knabino, kiu havis heredan malsanon en sia pulma arterio.

Kontraste kun la jam menciita organgrefto el alia homo kaj la transplanto de ĉelo aŭ organo per diferencigo de ET-ĉelo, ĉi tiu maniero ne kaŭzas rifuzreakcion, ĉar ĝi estas memfara grefto: oni proliferigas korpĉelon de la paciento mem kaj ĝin ree transmetas en la korpon de tiu sama paciento.

Ni studu la duan manieron. Ĉi tiu estas regenera medicino per diferencigo de trunkĉelo.

Estas vaste konate, ke la vosto de lacerto aŭ malgranda vundo de homa haŭto reproduktiĝas en la antaŭa sama formo. Kiel ceterajn ekzemplojn el homaj ĉeloj kaj histoj, kiuj havas regeneran kapablon, ni povas citi hepaton, endoderman ĉelon de sangovazo, adipan ĉelon k.s., kaj ĝis nun oni pensis, ke, escepte de ĉi tiuj, ne ekzistas partoj, kiuj havas tiun similan kapablon. Sed, lastatempe, oni komencis kompreni, ke en homa korpo troviĝas la ĉelo nomata trunkĉelo kaj per ĉi tiu oni povas reprodukti histojn.

Estas malfacile unuvorte klarigi la trunkĉelon, sed se mi aŭdacos diri, la trunkĉelo estas patrina ĉelo, kiu naskas bazan ĉelon de ĉiu histo kaj ĉiu organo. Ĉi tiu trunkĉelo elfaras la trunkĉelon saman kun si per disiĝo kaj, samtempe, ankaŭ la ĉelojn de histo kaj organo, al kiuj apartenas la trunkĉelo. Ekzemple, kiam la trunkĉelo de haŭto disiĝas en du pecojn, unu el ambaŭ fariĝas nova haŭtoĉelo kaj alia fariĝas trunkĉelo, sama kun ĝi. Kaj, kiam ĉi tiu trunkĉelo de haŭto plue disiĝas, same kiel antaŭe unu fariĝas haŭtoĉelo kaj alia, trunkĉelo. Se oni trovas kaj elprenas tian trunkĉelon el homa korpo kaj ĝin proliferigas, oni povas fari necesajn difinitajn ĉelon, histon kaj organon, samajn kun tiu korpo. Ankaŭ ĉikaze, oni elfaras ian histon aŭ organon el la sama korpĉelo, tial oni bezonas nenian maltrankvilon pri imuna netoleremo.

Lastatempe oni apenaŭ trovis, ke ĉe osta medolo, krom sangofara trunkĉelo, kiu kreas sangĉelojn, ekzistas tia trunkĉelo, kiu fariĝas osto, muskolo k.a., krome ankaŭ en cerbo oni trovis nervan trunkĉelon. Kiam oni trovas tiajn trunkĉelojn, nome, de sangĉelo (sangofara trunkĉelo), hepatĉelo, ostĉelo, nervĉelo k.a. kaj igas ĉi tiujn diferenciĝi kaj proliferi, oni povas fari koncernajn histon aŭ organon.

En septembro 1999, ĉe la oftalmologia studejo de la medicina universitato Kioto, oni sukcesis proliferigi la trunkĉelon de korneo kaj transplanti al paciento. Sed, ankoraŭ troviĝas multaj trunkĉeloj histaj kaj organaj, ne trovitaj, do, koncerne ĉi tiun studon, ni devas atendi la estontecon.

Ĉi tiuj reprodukt-renovigaj sistemoj, la unua kaj la dua, povas esti manipuloj en la sfero nekoncerna al la esenco de homaj vivo kaj morto; sekve ni povas akcepti.

Krom ili, kiel la transmeton, kiu ne kaŭzas netoleremon, mi povas montri tian metodon, jam menciitan (vd. japana teksto p25), ke unue oni faras klonembrion el korpoĉelo, kaj due la homan ET-ĉelon el tiu klonembrio kaj tiel kulturas diversajn ĉelojn, histojn kaj organojn. Cele al la liberigo el la malpermeso de la studo, la 16-an de aŭg. en ĉi tiu jaro 2000, Brita registaro deklaris unua el ĉefaj landoj la principon por amendi la leĝon pri la studo de la homa fekundiĝo kaj embrio.

Sed, car ĉi tiu estas manipulo, kiu detruas la homan embrion (vivon), kaj, krome, havas eblecon elfari klonhomon, Oomoto ne povas konsenti la studon de ĉi tiu metodo.


<= hejmen

daŭrigi =>