Ĉapitro 6

Antaŭ ĉio fundamentan etikon pri vivo

Ĉu homo penetris en la teritorion de Dio?

Kiel mi priskribis ĝis nun, la progreso de scienco kaj tekniko en la moderna tempo estas admirinda; eĉ troviĝas homoj, kiuj eldiras, ke homo jam penetris en Dian teritorion almenaŭ ĉe la materimanipulo en la atoma nivelo. Aliesprime: oni diras, “Dio ne estas tia ekzisto, kia nepenetrebla kaj mistera; homo jam enmanigis Dian teknikon; jam homo anstataŭas Dion”. Estas malklare, kian gradon de vasteco kaj profundeco montras la Dia teritorio, sed, origine, la teritorio de Dio, kreinta la universon, temas pri la tuto de la universo, kaj, estante en la teritorio jam de la antikveco, la homaro, superverŝita de Diaj majesteco kaj virto, trankvile vivadas en la favoro de Dio, do estas strange, se oni nun diras, “homo penetris en Dian teritorion”. Eĉ se ekzistus tielnomata Dia teritorio nepenetrebla, rilate al profundeco, kaj ĝin homoj penetrus , tio devus esti nur iometa parto ĉe enirejo, eĉ malpli ol guto el maro, kompare kun ekstreme granda viveca Spirito de Dio, kiu kreis la senlimajn tri mondojn materian, obskuran kaj Dian, kaj kresikgas ĉiujn estaĵojn, kaj kun tiu eterne longa procezo. Plue, eĉ se nuntempe homaj scienco kaj tekniko estus jam penetrinta en tiun Dian teritorion, ja sensencaj estas tiaj kondutoj, pro tio fieri kaj esti orgojla kaj ignori Dion, aŭ timi pro timo kontraŭ la penetro.

Oomoto instruas, ke homo estas Dia filo kaj Dia sanktejo, dotita per la partospirito de la Mastra Dio, kaj la esenca ideo de la Oomoto-doktrino diras, “Dio estas Spirito animanta ĉion, kaj la homo estas ĉefadministranto de la universregado; kiam unuiĝas la Spirito kun Korpo, manifestiĝas senlimaj aŭtoritato kaj potenco”. Tiel la homa aŭtoritato estas ekstreme granda; sekve, eĉ se la homo enirus la teritorion de Dio ene de la scienca kampo, mi neniom sentas tion stranga kaj neharmonia.

Tio estas tute natura devo, ke la homo, kiu estas origine subjekto de la universregado kaj Dia filo kaj Dia sanktejo, sufiĉe utiligu kaj elmontru la forton de la Mastra Dio. Kaj la homo estas tia ekzisto, ke, ĝis fine estante sub Diaj volo kaj ordo kaj ricevante la spiritan kapablon de la Mastra Dio kaj sufiĉege elmontrante ĝin por konstruo de la surtera ĉielula regno, li devas fari grandan aktivecon ne nur en la kampo de scienca tekniko, sed ankaŭ en la tuta universo.

Dume, pro la lastatempa rapida progreso de medicino, ekzemple, organgrefto, regenera medicino k.a., nun en religia mondo leviĝas voĉo de maltrankvilo: “kiam la homo akiros senkadukiĝan kaj senmortan vivon laŭ la progreso de la pinta kuracado, ja solviĝos la kvar suferoj, t.e. naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, do religio fariĝos jam senutila.” (el la ĵurnalo Asahi, eldono por la regiono Kiota, la 29-a de sept, 2000)

Ĉio en religio konsistas ne nur el la respondo al la kvar suferoj. Eĉ se la kvar suferoj solviĝus, la religio havas aliajn gravajn respondecojn: admiregi Dian virton, aktivadi por la konstruo de la surtera ĉielula regno, kiu estas idealo de Dio, kaj interalie klopodi por la savo de la homaro kaj mondo, estante en la nuna tempo. Cetere, kiom ajn longiĝas la homa vivdaŭro, la “morto” mem ne malaperos.

Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo diras, “Eĉ se iu vivadus mil aŭ dekmil jarojn, ties vivo estas limigita. Krome, la fakto, ke homa vivdaŭro estas limigita je nur 120 jaroj, estas kvazaŭ sonĝo”. (Diaj Vojsignoj)

Plue, en Rakontoj el la Spirita Mondo troviĝas jena skribo:

“En la granda universo pleniĝis miasmo, ĉiuj vivantaĵoj malsaniĝis kaj ilia vivo mallongiĝis, dum ili ne sciis. Do, kvankam dioj en la malnova tempo ĝuis tre longan vivdaŭron, ekzemple, kaze de dioj kies vivo estis relative longa, vivis milojn da jaroj, kaze de tiuj longvivaj, kelkcent mil jarojn, ilia vivdaŭro laŭgrade mallongiĝis kaj, fine, en la nuna tempo, eĉ la homoj, plej superaj animaloj, kiuj devas esti administrantoj de la ĉielo kaj la tero, falis en tiom mizeran situacion, ke ili malfacile konservas nur cent jarojn por la vivdaŭro. Ho, kiam alvenos la sankta epoko de la mondo de Miroku, en kiu homoj tenos senlime longan aĝon kaj eterne ĝuos la pacon kaj trankvilon?” (la 5-a Volumo, ĉapitro 29)

Ĉi tiu sankta epoko, en kiu oni tenos senlime longan aĝon kaj eterne ĝuos la pacon kaj trankvilon iom post iom proksimiĝas, laŭ Dia montro. La progreso de moderna scienco kaj tekniko povas esti bona fenomeno, kiu aludas la proksimiĝon de la periodo montrita de Dio, sed, aliflanke, tio havas eblecon transiri la sferon de kuracado, lasi homan deziron senlime kreski, kaj konduki la homaron al pereo. Ankaŭ ĉi tie, mi opinias, troviĝas la granda tasko, kiun religio devas plenumi en la nuntempa socio. Tio estas, ĉar origine, kune kun eduko, religio havas mision korekti la senlimajn deziron kaj lukson de homo, kaj kulturi la civitismon.


<= hejmen

daŭrigi =>