Oomoto kaj Esperanto
La instruoj de Majstrino Deguĉi Kurenai
(Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto)
Majstrino DEGUĈI Kurenai faris suban saluton en Esperanto, ĉe la malferma soleno de la 90-a Japana Kongreso okazinta en Kameoka, la 12an de oktobro, 2003.(Redakcio)
(Redakcio)
Esperanto estas "hodiaŭa universala lingvo"
Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Bonvenon al vi ĉiuj en Kameoka. Mi elkore salutas vin kun granda ĝojo ĉe la 90-a Japana Esperanto-Kongreso, kiu havas sian lokon ĉi tie en la urbo Kameoka.
Ĉe la malferma soleno de tiu ĉi kongreso, mi sincere esprimas grandajn ĝojon kaj dankon al ĉiuj partoprenantoj enlandaj kaj alilandaj kaj aparte al la gastoj el diversaj landoj.
Interalie, mi min turnas kun specialaj saluto kaj danko al profesoro Selten el Germanio, Nobel-premiito pri ekonomiko en 1994, kiu bonvolos fari memoran prelegon en la kongresa periodo.
De kiam D-ro Zamenhof publikigis Esperanton en la jaro 1887, jam pasis pli ol cent jaroj kaj la Esperanta movado de la mondo eniris en sian duan jarcenton.
Ankaŭ la japana Esperanta movado baldaŭ (2006) atingos sian 100-an datrevenon, de kiam fondiĝis Japana Esperantista Asocio, la origino de la nuna Japana Esperanto-Instituto.
Mi do esprimas profundan respekton al ĉiuj samideanoj, kiuj dum longa periodo sin dediĉis al la Esperanta movado.
Dume, oni nun antaŭenpuŝas la agadon por inviti Universalan Esperanto-Kongreson al Japanio en la jaro 2007, kaj se realiĝos ĉi tio, en nia lando ni havos UK-on ekde tiam, kiam ĝi okazis en Tokio en la jaro 1965. En tio mi sentas la novan tajdon de la Japana Esperanta movado.
Ankaŭ nia organizo EPA ĉijare atingis sian 80-an datrevenon, de kiam mia praavo DEGUĈI Onisaburo fondis la organizon en la jaro 1923, kun la ideo ke Esperanto estas nepre necesa por la mondopaco.
Kaj, ĉe la fondo mia praavo konfesis sian entuziasmon, ”Koncerne Esperanton, ĉi tiun mi nun intencas disvastigi ne nur enlande, sed ankaŭ en la direkto de la naskiĝlando de D-ro Zamenhof tra Orienta Azio: nome returne eksporti ĝin la importitan”.
Ĉi tiu entuziasmo pri Esperanto estis heredita de sinsekvaj Gvidantinoj kaj Kungvidantoj de Oomoto kaj tiel Esperanta agado de EPA daŭris ĝis hodiaŭ.
En la jaro 1980 mia avino DEGUĈI Naohi, la Tria Gvidantino de Oomoto, diris, ”Por realigi la mondopacon ĉiuj nacioj devas esti metitaj en la egala pozicio. La unua elemento, kiu fariĝos ĝia bazo, estas internacia komuna lingvo; ĉi tiu komuna lingvo devas esti uzata kiel la dua nacia lingvo”, sed, kiam ni rigardas la situacion de la mondo, bedaŭrinde, la opinio de mia avino ankoraŭ ne vidas sian realiĝon.
Aliflanke, ŝi tamen diris, “Al mi ŝajnas, ke ekstersupoze frue vizitos nin la tempo, kiam homaro koncentros sian tutan saĝon kaj terglobskale decidos la direkton”.
La Esperanta movado estas tiom granda afero, ke ĝi eĉ regos la estontecon de homaro, la feliĉon de eterne daŭraj generacioj; tial, tiom pli necesas tempo kaj klopodo, egalaj je tiu valoro, mi pensas.
Kaj tamen ankaŭ tio estas fakto, ke en nia mondo ofte okazas ke eĉ tia afero, kian oni konsideras tute nerealigebla, iam neatendite realiĝas.
En la komenca periodo de Oomoto ofte okazis tiaj similaj aferoj. Bonvolu permesi al mi nun prezenti unu interesan el ili.
Ni havas la centran oficejon kiel en Kameoka, tiel ankaŭ en Ajabe. En la sankta ĝardeno de Ajabe troviĝas lageto nomata “Kinrjuu-kaj”.
Ĉi tiu lageto estis fosita de tiamaj kredantoj de Oomoto sub la instrukcio de mia praavo Onisaburo, en la jaro 1914, antaŭ ol Oomoto alprenis Esperanton.
Kaj, en la lageto estis konstruitaj kvin insuletoj kiel la modeloj de kvin kontinentoj, loĝataj de la homaro.
Sed, neniu sciis, de kie venos la akvo.
La kredantoj, kiuj fosis la lageton, fariĝis maltrankvilaj, kaj ankaŭ la urbanoj de Ajabe eĉ duonmokis, “Kion pensas Oomoto, fosante en tia loko lageton”.
Sed, en la januaro de la sekva jaro, kiam finkonstruiĝis la lageto, tute neatendite venis la peto de la urbo, ke ĝi volas utiligi la lageton kiel parto de fluejo. Tiel, la lageto “Kinrjuu-kaj” fariĝis plenplena de la abunda akvo.
Ankaŭ nun la lageto spegulas en si la belajn arbofigurojn de la ĝardeno.
Mi pensas, ke nia movado pri Esperanto ja similas je la laboro, nome, la fosado de la lageto.
Eĉ se ni restas maltrankvilaj aŭ najbaroj duonmokas, ni devas daŭrigi la klopodon senĉese kaj pacience.
Iam nepre venos la tempo, kiam Esperanto estos parolata de la homoj sur la kvin kontinentoj de la terglobo, same kiel la lageton kun kvin kontinentoj neatendite plenigis la abunda akvo.
Nu, karaj gekongresanoj, la plej grava, laŭ mi, estas tio, ke ni estu ĉiam pretaj por tiu tago, kiam neatendite okazos ke la mondo kaj la homaro bezonos Esperanton, ne nur la lingvon sed ankaŭ ĝian internan ideon.
Do, miaflanke, mi estas preta diligente kaj konstante lerni Esperanton dum mia tuta vivo.
Ĉe la fino, mi volas prezenti kelkajn frazojn el la eseo, kiun mia avo DEGUĈI Hidemaru verkis en sia juneco, sub la titolo “Neceso de lernado de Esperanto”.
Homaro‼
Vi ĉiuj fermu trankvile viajn okulojn kaj recitu unu frazon de tiu ĉi internacia lingvo.
Kiel sonoras al vi tiu agrabla kaj paca melodio?
Gustumu la postan mildecon kaj trankvilecon de via koro.
Ĝuste ĉi tiu Esperanto estas Dio, estas Dia lingvo.
Kiu povas uzi ĉi tiun lingvon, tiu trovos en ĝi Dion.
Koran Dankon!!■