KONVINKIĜO de VIVĜOJO

kvina parto
KIO ESTAS VERA "MI" ?
【1】

DEGUĈI Hidemaru, tradukis ITOO Eizo

Korpo estas tubo por spiritaj fluoj


Korpo estas ujo por spirito. En diversaj okazoj lin okupas diversaj spiritoj kaj igas lin pensi diversajn aferojn kaj fari diversajn agojn kaj per tio lia memo kulturiĝas. Kiel nia korpo estas nutrata per la manĝaĵoj, kiujn ni prenas ĉiutage, tiel same nia animo nutriĝas per la spiritaj fluoj kiuj senĉese envenadas.

La homa koro estas vere ŝanĝiĝema: iafoje ĝi estas tiel nobla kaj pura, ke mi mem pensas min kvazaŭ Dio; alian fojon ĝi estas plenigita per tiel abomena, fanatika kaj malnobla penso, ke mi mem tute malestimas min.


La homa korpo estas por tiel diri vivanta tubo, tra kiu fluas spirito aŭ staras. Se la tubo ne estas en ordo la spirito ne povas traflui ĝin. Ni do devas ĉiam teni la tubon purigita por ne malhelpi la spiritajn fluojn.


Ofte oni eraras, pensante, ke la sama korpo estas la sama homo. La saman korpon okupas plej diversaj spiritoj laŭ la okazoj: jen eliras unu, jen eniras alia.


Ĉiu homo kun sama korpo havas pli ol tri fizionomiojn. Laŭ la spirito, kiu lin gardas nun, ŝanĝiĝas ne nur la fizionomio, sed ankaŭ sinteno kaj voĉtono.


Estas ankaŭ okazo, ke la saman homon okupas du spiritoj A kaj B miksite kaj kelkfoje laŭ diversaj proporcioj de la miksiĝo. Laŭ malsama spirito nature li ekhavas malsaman temperamenton kaj ricevas ankaŭ malsaman trakton de aliaj.


Kiel la radioelektro komunikiĝas nur al la ricevilo aranĝita je sama ondolongo, tiel same responde al la teniĝo de homa koro venas al li ĝuste simpatiaj spiritoj. Sufero kaj plezuro ne estas ekstere.

Kiam la animo estas komunikita al malalta, malvasta spirita regiono, tiam la koro ankaŭ estas iel malgranda, malvasta kaj malpura, sendemande kie troviĝas la korpo. Kontraŭe, kiam la animo komunikiĝas kun alta kaj vasta spirita regiono tiam la koro estas agrabla kaj serena, sendemande la koron kaj tempon, en kiuj troviĝas la korpo.


En la okuloj de Dio tre supraĵaj estas pensoj de simpla unu homo, kiom ajn alte instruita li estu.

La homa korpo estas vivanta jaŝiro de Dispirito. Homo estas nur ilo por kompletigo de la universo. Homo kun maldensa spirito estas homo kun malgranda valoro. Afero, kiun homo faris kiam li estas kun maldensa Dispirito, ne eviteble montriĝas supraĵa. Kontraŭe, eĉ simpla, tute bagatela ago, farita kiam li estis en forta influo de Dispirito, portas neesprimeble profundan sencon.

Malgraŭ ĉio, homo devas adori Dion, respektive dediĉi sian plejeblon kiel ujo de Dio kaj labori por la kompletigo de la universo.


La plej altklasa ilo en la mondo estas la homo.


Ĉar homo estas la fina punkto de la spirita fluo, li ne rajtas pensi eĉ la plej bagatelan agon farita nur per sia propra kapablo.


La korpo estas la domo, la animo estas la loĝanto. Fariĝas bona laboro, kiam harmonias la domo kaj la homo.

Gardospirito, vic-gardospirito, malbona spirito


Kio estas la homo? Ĉi tio estas treege malfacila demando. Ekzemple primeditu: ”Kio mi estas?” Kio ŝajnas memkomprenebla kaj tamen efektive estas neniel komprenebla , tio estas “mi”.

Ĉar la spiritoj havas la econ tute libere kuniĝi aŭ disiĝi, ili estas finfine unu laŭ la vasta senco de la vorto, dum la malvasta vidpunkto ĉiu el ili estas aparta respektive. Tial oni povas diri, ke ekzistas neta “mi” laŭ unu vidpunkto sed samtempe tia ne ekzistas laŭ alia vidpunkto.


Ĉiam okazas kuniĝo aŭ disiĝo de spiritoj. Do, kvankam la primara animo de iu homo estas senŝanĝa, identa dum la tuta vivo, ne definitivaj estas liaj gardospiritoj.

La kuniĝo de la primara animo kun la primara gardspirito estas lia “memo”, kaj la enhavo de la “memo” ŝanĝiĝas iom post iom. Principe la primara gardspirito apartenas al la sama linio kun la primara animo, sed kelkafoje okazas, ke provizore venas gardspirito el tute kontraŭa linio por korekti malbonan flankon de la primara animo.

Kiam la primara animo komplete harmoniiĝas kun la primara gardspirito el la Dia regiono, okazas la tiel nomata “unueciĝo de Dio kun homo”. Kontraŭe, kiam lia primara animo harmoniiĝas kun gardspirito el la regiono de malbona spirito, (tiel nomata vic-gardospirito) tiam li eniras en staton de malbono.

Multaj homoj estas iafoje en la stato de bono kaj alifoje en la stato de malbono. Sed troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj estas ĉiutage kaj tutan tempon en la stato de bono pro sindisciplinado, dum aliflanke troviĝas, kvankam ne ofte, tial homoj kiuj restas dum tuta vivo en la stato de malbono pro degeneriĝo de la primara animo.

La primara animo de iu homo estas parto de iu Dispirito sendita al la fizika mondo. Kiam ĝi enloĝiĝas en la homan korpon, ĝi estas kondensita, kiel la semo de planto.

Kiel sama semo bone ekĝermas kaj sane kreskas aŭ ne laŭ la tempo kaj loko de enteriĝo, tiel same unu sama parto de Dispirito estas submetita sub la regadon de diversaj medioj de la fizika mondo siatempaj.


La primara animo estas komparebla kun mastro de unu hotelo kaj tiel same la korpo kun la domo.

La gardospirito estas la gvidanto de la mastro. Ĝi originale loĝas en la spirita mondo kaj faras gravan instrukcion kaj gvido al la mastro pro diversaj kialoj ankoraŭ unu difinita spirito konstante loĝas en la hotelo. Ĝin oni nomas vic-gardospirito.

La primara gardspirito estas la patro de tiu mastro aŭ la origino, el kiu li elvenis. La rilato inter la gardospirito kaj la memo (primara animo) similas al la rilato inter la cerbo kaj la nervosistemo. La plej neta praorigino de la memo estas la primara gardospirito kaj por inverse diri, la etendiĝo aŭ branĉiĝo de la primara gardospirito estas la memo. Do oni povas diri, ke la primara gardospirito estas memo.


Kvankam ŝajnas, ke sufiĉas nur unu primara animo por unu homo, ordinare homoj krome havas gardospiriton kaj vic-gardospiriton, eĉ kelkaj vic-gardospiritojn iufoje.

Dum la gardospirito estas bonkvalita, ĉar ĝi esence estas helpanto al la primara animo, la vic-gardospirito estas malbona spirito, kiu nur klopodas tenti la primaran animon en malbonon.

La vera memo estas la primara animo de ĉiu homo, eĉ de plej malbona homo, estas naskita el la pura spirito de la universo, do ĉiu respektive havas sian brilon. Tamen intertempe pro diversaj kaŭzoj ĝi perdas sian brilon kaj forpuŝata de la malbona spirito, kiu entrudis sin en la korpon, fine enfermiĝas en malvasta angulo tiel ke ĝi ne povas dece elmontri sian kapablon. Anstataŭ ĝi ofte la malbona spirito okupas la mastrecon ĝis tia grado, ke la gardospirito, nome la vartistino jam nenion povas helpi.


La memo (primara animo) estas parto aŭ eldividiĝo de iu ĉielulo (primara gardospirito) aŭ iu spirito. Ĝi harmoniiĝas kun la vic-gardospirito pro la neceso de la fizika monda vivado kaj aliflanke ĝi harmoniiĝas kun la gardospirito por eniri en la spiritan ordon.

Ĝenerale la memo kiu aperas kiel unu personeco estas en tiu stato de harmoniiĝo kun la gardospiritoj.

La memo harmoniiĝas ne ĉiam kun difinitaj gardospirito kaj vic-gardospirito. Iafoje ĝi povas harmoniiĝi kun pluraj gardospiritoj. (Kvankam ne eble kun spiritoj sen ia rilateco.) En tiu okazo unu korpo sendube elmontras plurajn personecojn.

Ĉar estas diversaj gradoj de la harmoniiĝo, konsekvence aperas diversaj statoj de la elmontriĝo personeca.

Kiam la memo harmoniiĝas kun iu spirito, tiam ekzistas nur unu “memo” por ambaŭ, memo kaj la spirito, nur dum la daŭro de la harmoniiĝo. La memo, antaŭ la harmoniiĝo kun la spirito, restas nur nebule en la memoro.

Tiel tre vigle okazas, harmoniiĝo kaj disiĝo de spiritoj, sed tamen nur tre malofte okazas, ke stultulo subite fariĝas granda saĝulo aŭ granda verulo abrupte falas en stultulon, ĉar la pli aŭ malpliriĉiĝado de la animo okazas nur iom post iom laŭ difinita ordo (malofte, sed ne neniam).

La mondo progresas pli kaj pli delikaten kaj detalen kaj tial ju pli antikve, des pli grandan laboron povis elmontri unu individua persono.


La rilato inter la primara gardospirito kaj la primara animo similas tiun inter centra butiko kaj agentejo. Kiam okazas vigla helpo de la primara gardospirito, tiom pli grandiĝas la primara animo; sekve la konduto kaj la fizionomio de tiu persono fariĝas pli noblaj, riĉaj kaj graciaj, ol en ordinaraj tagoj.

Kiam oni dissendas sian primaran animon al diversaj direktoj, (kiam homoj estas en aflikto, lia animo disflugas kaj malgrandiĝas,) tiam konsekvence la aktiveco de la korpo ankaŭ malgrandiĝas.

Estas diversaj kaŭzoj de pli- aŭ malpligrandiĝo de la forto de la animo. Kiel la tirforto de iu magneto proporcias al ĝia originala forto, tiel la homa animo povas montri pli aŭ malpli grandan potencon proporcie al sia forto. (Kvankam la magneto konstante havas saman forton) la homa animo mem povas iugrade pli aŭ malpligrandigi sian forton. Kiam la animo sentas ĝojon, tiam ĝi pli grandiĝas aŭ fortiĝas kaj inverse.

Tial homo devas atenti kiel ne turmenti sian koron sed teni ĝin ĉiam en plena trankvileco.


Ĉiu penso venas el la spirito. Homo malĝojas, kiam lin okupas malĝoja spirito; homo ĝojas, se lin regas ĝoja spirito.

En homa korpo kunloĝas almenaŭ tri spiritoj diversaj. Kvankam la homa primara animo kaj la gardospirito estas esence bonaj, la ceteraj vic-gardospiritoj estas malbonaj. Kiam ĉi tiuj lastaj ekhavas potencon por disponi la korpon, la korpo neeviteble enfalas en malbonon. Sed la primara animo kaj la gardospirito ĉiam batalas kontraŭ ili por superregi la korpon. Jen kial la homo havas konsciencon kaj koron kontraŭan al ĝi. La homo naskiĝis en ĉi tiu mondo kun la destino, ke ĝi klopodu por la triumfo de la konscienco dum la vivo.

Dum la vic-gardospiritoj ĉiam avide serĉadas la ŝancon kontentigi sian deziron. Se homo montras eksterordinare fortan seksdeziron aŭ avidemon pri manĝaĵo, tio evidente estas kaŭzita de la furiozo de la vic-gardospiritoj. Krome, koleremo, deprimiĝemo, suspektemo―ĉiuj ĉi tiuj emoj venas de vic-gardospiritoj. Do, homo devas ĉiam introspekti por kontroli ilin.

Sed tre forta vic-gardospirito iafoje malhelpas eĉ la de Dio dotitan aktivecon de la primara animo kaj utiligas por si la homan racion aŭ la konsciencon. Ĉiukaze homo devas nepre subteni la vic-gardospiritojn dum la vivo por proprigi al si la temperamentojn de la ĉielregno.


La korpo estas ujo. En ĝi loĝas ne nur la primara animo, sed ankaŭ spirito, kiu gardas la vivtenon kaj aktivecon de la korpo, kaj kiu tamen kapablas nur fari tion sed nenion pli. Do, ĝi estas nomata vic-gardospirito.

Se ĝi progresas, liberigita de la korpaj katenoj kaj de la egoisma karaktero, ĝi rajte nomiĝas gardospirito, senigita je la prefikso ”vic”.

Mi menciis tri kategoriojn, nome: primara animo, gardospirito kaj vic-gardospirito. Sed tiu distingo laŭ proksimuma, malpreciza konsidero. Oni povas distingi en kiom ajn multe da ketegorioj, se oni ŝatas precizecon.

Post ĉio, ĉar la korpo estas sub rekta regado de la vic-gardospirito, ĉiu korpa percepto venas rekte de la vic-gardospirito. Laŭ la grado de puriĝado de la vic-gardospirito ŝanĝiĝas ankaŭ la grado de lia korpa percepto.

Por ke tereca spirito (vic-gardospirito) progresu al ĉieleca spirito ĝi devas plenumi eksterordinaran disciplinadon. Se en la mondo naskiĝas diversaj malfeliĉoj kaj bonaj homoj spertas multajn malfacilaĵojn, tio okazas iusence kiel fajro kaj akvo, per kiuj la vic-gardospiritoj sin forĝu kaj purigu por dece sin levi ĉielen.


La vic-gardospirito estas kristaliĝo de memalkroĉiĝo. Ĝi estas egoismo mem. Ĝia penso estas malvasta kaj estas ĉiam bazita sur memprofito. Ĝi konsideras nur en la kadro de parteto kaj provizoreco. Kaj neniu homo estas sen vic-gardospirito.


La karakterizaĵo de la vic-gardospirito estas ekstrema egocentreco. Mi ne scias pri aliaj homoj, sed mi tion asertas per la konstanta introspektado pri la pensoj el mia propra vic-gardospirito.

Homo, regata de la vic-gardospirito, ĉiam bedaŭras nur sian malsuperecon al alia kaj tute ne havas la grandanimecon juste juĝi aferon nete laŭ ĝia valoro. Tial li tuj volonte, ne pro justeco, aprobas aferon, kiu ŝajnas porti profiton al li, kaj simple evitas tion, se ĝi iel kontraŭas lian bonon, senkonsidere pri ĝia vera esenco.

La plejparto da nuntempaj homoj estas regataj de la vic-gardospirito kaj sekve, al mi ŝajnas, aprobas la egoismon, kiel naturon de homo.

Homo sub vic-gardospirito malŝatas, ke aliaj superas lin en iu ajn, eĉ plej bagatela afero. Li tamen tuj flatas iun, kiun la publiko jam respektas, ĉar tio sendube portos profiton al li.

Pro ekstrema egoismo li tuj suspektas aŭ ĵaluzas je plej bagatela konduto de alia persono. Suspekto, ĵaluzo, rankoro – ĉiuj ĉi tiuj sentoj estas el la vic-gardospirito.Ili preskaŭ ne troviĝas en la Dia regno, mi kredas.


La homa korpo, por tiel diri, estas tre grava ponto, tra kiu dioj el la ĉielo malsupren venas sur la teron kaj diversaj spiritoj en disciplinado sin levas ĉielen. La gardospirito de ponto estas “mi”, dum la gardospirito estas gasto malsupren venanta el la ĉielo kaj la vic- gardospirito estas gasto supren iranta de la tero.

“Mi” ricevas diversajn instruojn kaj poluradon de ambaŭ gastoj.


Estas bonaj spiritoj kaj malbonaj spiritoj. Eĉ inter malbonaj spiritoj troviĝas iuj, kiuj havas grandan potencon..
daŭrigota


Unu Dio Unu Mondo Unu Interlingvo