Oomoto kaj Arto
Kontribue al la 120 jaroj de la fondiĝo de Oomoto
(Seria publikigo sur la Ĵurnalo Kioto)
Verkita de TANABE Kenĵi
La ĉefĝenerala Sekretario de la 120-jara memorentrepreno de Oomoto
Kaj en oriento kaj en okcidento multaj artaĵoj naskiĝis el religioj. Pentraĵoj, skulptaĵoj, muzikoj kaj konstuaĵoj... Estas nekalkuleble, ke la verkoj kreitaj de la patrinaj korpoj kiel religioj.
Ankaŭ la religio “Oomoto”, kies centraj oficejoj troviĝas en la urboj Kameoka kaj Ajabe, naskis diverskolorajn verkojn mane faritajn de la sinsekvaj Gespiritaj Gvidantoj de Oomoto, konforme al ceramikaj artoj, kaligrafaĵ-bildoj, teksaĵoj ktp.
Unu el la fundamentoj de Oomoto estas artkultura agado.
Ni prezentas la verkojn, koncernante Oomoton kunlige al la jaro 2012, kiam estas la 120-jara jubileo de la fondiĝo de Oomoto.
(1) Ceramikfarado de DEGUĈI Onisaburo
Deirpunkto de la kolorriĉaj ceramikaĵoj
La plej ĉefaj verkoj de la skolo DEGUĈI estas la krudaj ceramik-tebovloj faritaj de Onisaburo. Tamen, oni bezonis multe da tempo por rekoni ilin.
En 1926, Onisaburo komencis fari ceramikarton. En tiu septembro la eminenta noa komediisto, ŜIGEJAMA Sensaku, la 3-a generaciano de lia familio, kiel vivanta nacia trezoro, vizitis Ten’on-kjon, Oomoto-Centron en Kameoka, por ke li prezentu sian noan komedion. Poste li emocie rakontis sian epizodon.
“Vizitinte Oomoton kun mia patro, mi ricevis la tebovlon. Multaj el ili kaj kaligrafiaj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en la ĉambro, kie mi renkontis la Majstron DEGUĈI Onisaburo.”
Septembre en 1929 konstruiĝis la ceramikarta laborejo kaj la vakejo por ekskluziva uzo de Onisaburo. Sed, ambaŭ konstruaĵoj estis komplete detruitaj kaj liaj ĉiaj agadoj estis devigitaj ĉesi, ĉar tiama japana registaro subpremis Oomoton de 1935 ĝis 1945.
Ĉe la fino de la jaro 1944 Onisaburo rekomencis fari tebovlojn. Preskaŭ ĉiutage li vizitis la domon de SASAKI Ŝooraku, kiu translokiĝis proksime al la domo de Onisaburo por evakui sin. Onisaburo verŝis sian tutan energion al la termaso kvazaŭ la magmo unuspire erupciiĝinta grandskale el la tero.
DEGUĈI Torao, kiu estis la edzo de la dua filino de Onisaburo, priskribis la staton de Onisaburo kiel jene.
“Li faris tebovlojn tiel fervore, ke li enspiris kvazaŭ sian tutan vivon al ili per ĉiufoja tranĉado kun profunda preĝo. (preterlaso) Kiam li ekkolorigis la tebovlon per lerta manipulado de la tuĉpeniko post lia klimaksiĝo, li pentris sendistinge de farbkoloroj per verdo, ruĝo, flavo, en nevidebla rapideco. Estis furioze, ke ĝi devus esti konvena por esprimi ne la pentradon, sed kvazaŭ la disĵeto al ĝi, elpreninte la kolorojn. Mi estis maltrankvila, rigardante lian laboron, tamen, kiam la bovloj estis bakitaj, iliaj koloroj estis plene puraj kun neniom da konfuziĝo.”
La kruda ceramiko "Rakujaki" sekvas tradician formaton, tamen, ĝis tiam neniu vidis tiel okulfrape freŝajn kolorojn sur ili. Tiamaniere, ne identigeblaj tebovloj nekonataj, ĉu veraj aŭ malveraj, elfariĝis sur la tero. Fakte, tiuj ĉi tebovloj kaj ilia famo poste disvastiĝis enlande kaj eksterlande.■
■daŭrigota■
【Eljapanigita de AGOU Takaŝi】