Mia vizito al Ŭonbulismo en Koreio
SAITO Jasutaka
“La 7-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado” okazis en sankta tereno de Ŭonbulismo, Iksano en Koreio. La duajara lernanto de Bajŝoo-ĵuku, Akademia Lernejo de Oomoto, s-ro SAITO Jasutaka sola vizitis Koreion de la 8-a ĝis la 12-a de januaro, 2012 por partopreni en ĝi. La vojaĝo al eksterlando estis unuafoja por li. Jen estas lia raporto pri lia vojaĝo al Esperantujo.
Ĉi-jare partoprenis en “Internacia Esperanto-Renkontiĝo” 34 Esperantistoj el Koreio, Tajvano, Rusio, Rumanio, Hungario, Usono kaj Japanio. Po unu persono el 6 landoj krom Koreio partoprenis. Sume 7 gvidantoj prelegis pri instruoj de Ŭonbulismo, Esperanta movado en la mondo kaj aliaj temoj.
Komenco de Renkontiĝo
Matene en la 9a, la Renkontiĝo komenciĝis en la sanktejo de Ŭonbulismo kaj mi vidis tiel belan arbaron de pinoj kiel tiun en la sanktejo de Oomoto, en Kameoka, Japanio. Unu post alia Esperantistoj venis kaj alparolis min.
Poste, per aŭto ni veturis kaj promenis ĉirkaŭ “Templo Miroku”, kiu estas ruino de la regno Bajekje. Ni pasigis la tempon plezure, ĉar ni vizitis la 4-an Ĉefmajstron de Ŭonbulismo.
Aŭdienco kun la eksa ĉefmajstro de Ŭonbulismo
Posttagmeze, ni havis la inaŭguron. S-ro Avo, Ŭonbulano, prezidis la Renkontiĝon, parolante tre flue. Poste ni havis prelegojn. La unua preleganto, s-ro Ŭon Ikson, parolis pri “Unu Vero, Unu mondo”. Post promenado kaj vespermanĝo, ni havis la programeron “Interkona vespero”. Ĉiu partoprenanto prezentis sin unu post la alia, intertempe prenante kukojn.
Poste, ni havis la lekcion “108 riverencoj”. Ni stariĝis kaj sidiĝis 108 foje antaŭ la altaro laŭ la gvido de la gvidanto. Kiam mi aŭskultis vortojn voĉlegatajn, mi sentis kvazaŭ mi aŭskultus la instruojn de Oomoto. Silente mi retrovidis hodiaŭon.
Diversaj Programeroj
La 10an tagon mi vekiĝis frumatene. Mi havis tempon de meditado kun partoprenantoj dum 30 minutoj samkiel ni Oomotanoj faras “Ĉinkon”. Dum la meditado, Ŭonbulanoj neniel moviĝis krurkruce, fermante siajn okulojn. Post matenmanĝo ni ricevis du prelegojn. Post tagmanĝo kaj promenado, s-ino Kristalo instruis al ni la kuirmetodon “koreajn putkukojn”. Ni tostis, manpreninte makolion. Nokte s-ro Kevin, Tajvanano prelegis. Li plezure raportis al ni pri renkontiĝo inter koreaj kaj tajvanaj Esperantistoj. Kiel kutime ni faris “108 riverencoj”-n fine de la tago.
Antaŭtagmeze en la 11a, ni tralernis same kiel hieraŭ, kaj per aŭtobuso veturis al diversaj famaj lokoj: vastega fragmitejo riverborda de rivero Kumgan, birdobservejo, etna muzeo kaj aliaj. Tie kaj ĉi tie, ni fotis reciproke. Revenvoje ni manĝis bongustan kuiritaĵon en kaserolo en manĝejo.
La tenereco de koreaj Esperantistoj
Reveninte al la centra domo, ni faris la “108 riverencoj”-n. Kaj ni pasigis lastan nokton kun la geamikoj. F-ino Klara kaj ŝia patrino demandis min pri multaj aferoj kaj inverse mi demandis ilin. Klara ŝatas lingvojn kaj eklernis Esperanton por mondpaco. Ŝi povis paroli ankaŭ la japanan lingvon iomete. Mia kapablo de Esperanto preskaŭ egalis al ŝi. La tempo pasis tre rapide. Poste ili diris al mi “Bonan nokton!” kaj iris al sia ĉambro.
Kiam mi pensis ke la Renkontiĝo finiĝos morgaŭ, sola reaperis Klara, havante sian vortaron. Ŝi diris “Mi estas ĉagrena.” Mi demandis kial ŝi estas ĉagrena kaj ŝi diris, “Mi volas diri lastan “Bonan nokton!” Sed mi ne povas eltrovi la vorton.” Kredeble ŝi pensis ke morgaŭa adiaŭo estas bedaŭrinda. Mia penso ankaŭ estis sama kiel ŝi.
Reveninte al mia ĉambro, mi enlitiĝis. En la sama ĉambro s-ro Avo komencis rakonti serene. Ĉar li estis okupita pro lia prezidado, ni ne povis interparoli sufiĉe. Tamen li zorgis solan japanan junulon ekde la renkontiĝo en la flughaveno.
“Ŝajnas al mi, ke vi povis havi amikojn per Esperanto. Do, tiu ĉi Renkontiĝo sukcesis por vi. La partoprenantoj nun amikiĝas kaj bedaŭras adiaŭon.
Kaj, kiam ili renkontiĝos denove ie, ili pli interfratiĝos kaj ĝojos. Kiam vi havas alilandan amikon per Esperanto, lia filozofio venas al vi. Ekzemple kiam mi renkontas vin, via filozofio venas al mi.”
La Adiaŭa Tago
Ni faris lastan meditadon matene en la 12a. Kiel matena kaj vespera preĝo en Oomoto, la meditadoj iom post iom igis la partoprenantojn havi amikecon kaj pacon en ilia koro.
Grave estis en Renkontiĝo ĉiam uzi Esperanton. Iu diris, “Kiam ni havis ĉi tian Renkontiĝon en la angla lingvo antaŭe, ni ne povis supervenki la baron. Sed Esperanto supervenkis la varon jam en la komenco.”
Mi sentas, ke ĝi estas prava. Kaj mirinde, kiam Esperanto diris ion pri la universala vero, la lingvo sonoris speciale bele. Ŝajnis al mi, ke mi trovis la admirindan rolon, kiun Esperanto havas.
En la ferma ceremonio eksterlandaj partoprenantoj diris la impresojn. Ankaŭ mi esprimis dankojn al ili, reprezentante japanon.
Fine ni vizitis la nunan Ĉefmajstron de Ŭonbulismo. Tie reprezentantoj de partoprenantoj dankis al li pro Renkontiĝo. Ankaŭ mi dankis, dirinte, ke mi estas Oomotano. Antaŭ ol fino mi devis foriri al Japanio.■
Dank' al pentraĵo de ŝi, mi povis sukcese manĝi Samgetan en flughaveno.