NAO DEGUĈI
Biografio de la Fondintino de Oomoto
【3】

Sakae OOIŜI, tradukis Mathias DALMOSE

Agado post liberiĝo


Kiam Oocuki venis viziti Nao en ŝia ĉelo la 30an de majo, 1893, Nao trankvile sin turnis al li kaj diris ke se li povas efiki al ŝia liberiĝo, ŝi konsentos pri kion ajn li postulus. Je tiu tempo estanta en malfacila financa situacio, Oocuki konsentis liberigi ŝin se ŝi konsentos lasi lin vendi la domon de la familio Deguĉi. Do, en la kvardeka nokto de mallibero, la nokto de plenluno, Nao eliris sian ĉelon.

Oocuki vendis ne nur la domon, sed ĉiom da ĝia enhavo ĝis potoj kaj patoj. La nuro kio restis, estas la ŝtona manmuelieto, per kiu Nao iam ĉiunokte mueladis farunon por la kukoj kiujn vendadis la infanoj. Sen vivloko kaj eĉ sen kuirilo, Nao estis devigata sendi la infanojn al aliloka zorgado, dum ŝi mem komencis vivi nefiksan estadon, restadante ĉe la domo de Oocuki aǔ ĉe Hisako en Jagi. Dume, ŝi okupiĝis ordigante ĉifonojn, ŝpinante fadenon aǔ zorgante infanojn. Ŝi ankaǔ komencis kuraci malsanulojn per siaj preĝoj.

Tuj post sia liberiĝo, Nao ekkriis dum posediĝo ke venontjare ekestos granda milito inter Japanio kaj Ĉinio. Tiu aserto estis sekvata frue venontjare per ordono de Uŝitora no Konĝin, ke ŝi iru al Ĉinio. Nao ne sciis ekzakte kie estas Ĉinio, sed obeeme ekiris, kaj kiam ŝi atingis al Kioto, Uŝitora no Konĝin diris al ŝi ke ŝi povas reveni, ke li nur provis ĉu ŝi vere ekirus aǔ ne. Tiun jaron, 1894, Ĉinio-Japana milito ekis, la milito kiu postulis la vivon de la dua filo de Nao, Seikiĉi. La antaǔdiro de Nao efektiviĝis.

Post ne longe la novaĵo pri la spirita kapablo de Nao disvastiĝis, altirante la atenton de Kameĝiroo Oohaŝi, pastro ĉe Konkoo-Kjoo sanktejo en Kameoka. Intencante apliki ŝian kapablon por disvastigi la instruon de Konkoo-Kjoo, li sendis alian pastron de la sanktejo, Sadaĝiroo Okumura, al Ajabe, kie li invitis Nao resti en lia domo kaj ensanktejigi ŝian dion flanke de la dio de Konkoo-Kjoo. Laǔ la kresko de la reputacio de Nao, kredantoj komencis veni al la saktejo. Dume, Nao estis okupita pri lavado, kuirado, servado aǔ hakado de brulligno sur la montoj.

Rapide evidentiĝis ke Okumura malmulte interesiĝas pri Uŝitora no Konĝin kaj nur ekspluatas Nao por pligrandigi la interesiĝon pri sia propra sekto, kaj post kelka tempo Nao foriris de Konkoo-Kjoo. La preĝoj de Okumura estis malgravaj kompare kun tiuj de Fondintino, kaj profunde humiligite li fine forkuris kaŝe en la mallumo. Alia pastro de la sekto persvadis al Nao reveni, sed post pli da malfacilaĵoj Nao nuligis sian konekton kun Konkoo-Kjoo por ĉiam. Tio estis en 1897, kiam Nao estis 60-jara.

Viro de la oriento


Kelkajn jarojn antaǔe, mistera antaǔdiro aperis en Fudesaki, dirante ke viro venos “de la oriento”, rekonos Uŝitora no Konĝin kaj konigos lian mesaĝon al la mondo. Pro tio Nao petis al Hisako kaj ŝia edzo starigi tebudon en la ombro de la pinoj ĉe la vojflanko ekster Jagi, kie ili atendu la viron de la oriento.

Tuj venis ripozi ĉe la budo juna viro kun nigrigitaj dentoj, vestita per malnovstila mantelo kaj portanta grandan valizon. Decidinte ke tio povas esti la viro kiun ili atendis, Hisako montris al li kelkajn skribaĵojn de Fudesaki, rakontis al li pri sia patrino, kaj invitis lin al Ajabe. La juna viro ŝajnis konsternita kaj impresita de kion li legis, kaj tiel, la 8an de oktobro 1898, li efektive renkontis Fondintinon por la unua fojo.

Li nomiĝis Kisaburo Ueda el Anao, nun parto de Kameoka. Montriĝis ke tiu viro estas praktikinta plezurabstinon en kaverno sur Takakuma-Jama, sankta monto proksima al Kameoka, dum la fino de la vintro de la sama jaro, kaj profunde entrance li tiam ricevis diecan ordonon iri al la nordokcidento, kie iu lin atendos.

Nao estis 61-jara kaj Kisaburo estis 27-jara kiam ilia unua renkontiĝo okazis. La juna viro restis du tagojn ĉe Fondintino antaǔ ol reveni al Sonobe, kie li tiam loĝis.

Unue ŝajnis ke nenio rezultiĝos el ilia renkontiĝo, sed Uŝitora no Konĝin daǔre insistis en la skribaĵo, ke Ueda estas “tiu certa homo”, kaj ĉirkaǔ jaron poste Nao sendis unu el siaj sekvuloj, Heizoo Ŝikata, provi persvadi Kisaburo reveni al Ajabe. Sed unue la juna viro devis reveni al sia naskiĝvilaĝo, Anao, por informi al siaj patrino kaj avino pri sia intenco, kaj por preĝi ĉe la loka sanktejo pri gvido tra la venontaj tagoj. Li tiam rerenkontis Ŝikata en Sonobe kaj ili ekiris al Ajabe.

Profundiĝanta sento da fido markis la duan renkontiĝon inter Nao kaj Kisaburo, kaj la 1an de januaro, 1900, Kisaburo kaj Sumiko, la plej juna filino de Nao, geedziĝis antaǔ la altaro de Uŝitora no Konĝin. Kisaburo Ueda ŝanĝis sian nomon al Onisaburo Deguĉi, la nomo kiun li poste famigis kiel kunfondinto de Oomoto kaj unu el la plej polemikaj figuroj de sia tempo.




Ĉapitro tria


Malfermo de Oŝima


Apud la duoninsulo Tango en Japana Maro, ĉirkaǔ dudek kvin mejlojn de la plej proksima haveno, estas malgranda neloĝata insulo nomita Oŝima. Laǔ populara tradicio, tiu estis la insulo de la palaco de la draka reĝo, reĝo de la maro, konata de ĉiu japana infano de la infaneja rakonto pri Uraŝima Taroo, kiu estis tien alportita surdorse de testudo kaj tie ricevis magian skatolon de la princino. Oŝima ankaǔ laǔkrede estis la scenejo de aliaj malpli konataj legendoj, kiel tiu de Koĝiki, pri la ĉasista dio kiu trovis la vojon al sorĉita insulo, serĉante la magian fiŝhokon perditan en la maro, kiu apartenis al lia frato, la fiŝkaptista dio.

La palaco de la draka reĝo estas ankaǔ tre grava por la budhismo: en la skribaĵo de Ŝinnran, fondinto de la sekto Ĵoodo Ŝinŝuu, oni povas legi ke en la finaj tagoj de senmoraliĝo, kiam la instruo de Budho ne plu havas ian efikon en la mondo, estas en la palaco de la draka reĝo ke ĝi estos konservita.

Ordinaraj homoj ne povis facile pilgrimvojaĝi al tiel sankta loko, kaj la superstiĉaj lokaj homoj kredis ekde antikva tempo, ke dum viro povas fari la vojaĝon unufoje dum sia vivo (sed estu avertata tiu kiu intencas duafoje viziti), inoj estis absolute malpermesataj paŝi sur la insulon. Malobeante tion, oni vekus la koleron de la princino de la draka palaco, la maro sovaĝiĝus, kaj ĉiaj monstroj kaj estuletoj aperus englutonte la inon tutan, lasante ŝiajn postulojn damnitaj dum ĉiuj venontaj generacioj.

La 4an de julio, 1900, Nao, tiam 63-jara, ekiris de Ajabe al tiu insulo, laǔ ordonoj de Fudesaki. Kun ŝi estis ŝia filino Sumiko kaj ŝia nova bofilo Onisaburo (la antaǔe nomita Kisaburo), Heizoo Ŝikata, kiu venigis Onisaburo reen al Ajabe, kaj alia sekvulo, Keitaroo Kinoŝita.

Je noktiĝo la kunularo atingis la havenon de Majzuru. Ili sukcesis lui boaton por veturigi ilin al Oŝima, kaj estis enboatiĝontaj kiam la ĉielo, kiu ĝis momento antaǔe estis serena, subite komencis kovriĝi de nigraj nuboj, dum la vento ekŝveligis muĝantajn ondojn. La boatisto taksis ke malica ventego venas, kaj decidis prokrasti la vesperan ekveturon. “Vi estus lasontaj vian vivon al la senkompato de la maro,” li diris. “Atendu ĝis morgaǔ, kaj ni iru tiam, se la vetero permesos.”

La remistoj ankaǔ konsentis ke estus neeble ekiri, kaj ĉiu sin turnis for de la maro kaj ekiris hejmen. Nao, senatente pri iliaj avertoj, kriis kontraǔeme, “Tio ĉi estas dia ordono! Ni ne kuraĝas malfruiĝi eĉ je unu horo. Vi devas transveturigi nin tuj. La maro estas kruda ĉivespere ĉar la stabanaro de la draka reĝo venis de la palaco sub la maro por nin bonvenigi. Tio estas la kialo de la forta vento kaj tiu ĉi falanta pluvo. Ĉio estas enorda. Dio estas kun ni, do vi ne timu. Se vi remos ĝis Kabo Bakuĉi, la vento malfortiĝos, la pluvo ĉesos kaj la ondoj trankviliĝos. Ĉiukaze, ĉu ni vivos aǔ mortos dependas tute de la volo de Dio. Se Dio ne deziras ke ni mortu, kio ajn okazos ni estas tute sekuraj. Dio nun protektas nin, do ni ekiru tuj.”

Kinoŝita sukcesis persvadi du fiŝkaptistojn, Iǔakiĉi Tanaka kaj Rokuzoo Haŝimoto, konataj pro sia lerteco pri boatumado, veni kun li al la marbordo. Sed kiam ili renkontis la aliajn el la kunularo de Nao, kiuj komencis peti ilin remveturigi ilin al Oŝima, la fiŝkaptistoj rigardis ilin nekredeme. “Malgraǔ kia dieca ordono estas, ni ne povas ekiri en ĉi tia vetero,“ ili diris. “Ĉiujn ĉi jarojn ni rigardis niajn boatojn niaj hejmoj, kaj en ordinare malbona vetero ni provus, sed tio ĉi estas malsama. Kiu vi estas? Kutime estas ni kiuj volas ekiri kaj la klientoj kiuj plendas. Vi vere estas senzorga ularo, ĉu ne?”

Kinoŝita sin turnis al la fiŝkaptistoj kaj diris, “Nu, kiom ajn longe aǔ mallonge vi atingos aǔ ne atingos, ni pagos por la plena veturigo ĝis Oŝima, do bonvolu almenaǔ provi, kaj se vi ekvolos, vi povos reveni kiam ajn.”

Rigardante la honestajn vizaĝojn ĉirkaǔ ili, la fiŝkaptistoj diris, “Nu, vi tiel intencas ekiri, eble tamen estas dia ordono. Sen tia konvinkiĝo vi apenaǔ ŝatus ekiri dum vetero ĉi tia. Ni petu la gvidon de la dio de la insulo.”

Post tiu parolo, ili surpaŝis la boathaltejon, kaj fronte al Oŝima kunigis la manojn preĝe. Post loto por certiĝi pri la decido de la dio, ili sin turnis al Nao kaj la aliaj, duone trankviligitaj kaj duone timaj, kaj diris, “La dioj diras ke ni iru, do ni iru laǔeble al la celo.” Ili tuj pretigis boaton, enboatigis kvin pasaĝerojn kaj komencis remi el la haveno Majzuru, kantante maristajn kantojn je la pinto de siaj voĉoj, konkure kun la vento kaj pluvo.

Kiam la kunularo estis atingintaj la buŝon de la golfo, laǔ la aserto de Nao, la pluvo ĉesis, la ĉielo sereniĝis, la vento malfortiĝis kaj la fortaj ondoj trankviliĝis. Baldaǔ la maro estis kiel spegulo, nur gnenita de la ondetoj de la boato, kovrita per arĝenta lumo de la stelbrileto.

Subite, post senpaǔza remado sur la trankvila maro, la fiŝkaptistoj ekkriis, “Tie antaǔe estas Oŝima!” De malproksime la kontentigita kunularo povis vidi Oŝima kiel nigran ombron obskurante la lunon. Ankaǔ la fiŝkaptistoj forgesis pri sia laceco, kaj ekremis eĉ pli forte.

Post nelonge, la orienta ĉielo komencis lumeti ruĝe dum la suno leviĝis, kaj baldaǔ la insulo Oŝima plenigis la scenon antaǔ ili, dum la matena koruso da birdoj plenigis la aeron. La insulo kiun atingis Nao kaj ŝia kunularo, estis loko de supera natura beleco, belega foliaro kaj sennombraj birdoj pipadantaj bonvenigan koruson.

Surmarbordiĝinte, Nao purigis sin sur la sablejo, kaj la aliaj imitis ŝin farante siajn sinlavojn. Ili iris honori la sanktejon surinsulan, farante oferaĵojn el la fruktoj de la tero, kaj recitis preĝojn por paco.

Post tiuj preĝoj, la kunularo ekforveturis de Oŝima. La maro estis ankoraǔ trankvila kiam ili remis reen al la ĉeflando, kaj la venontan matenon post reveno al Majzuru, ili ekiris piede reen al Ajabe.
daŭrigota