Tra Pollando iras forta voko
Etsuo MIYOSHI
S-ro Miyoshi ricevis la medalon.
Okaze de la 125-jariĝo de Esperanto kaj por omaĝi ĝian patrujon mi prelegvojaĝis tra 8 urboj en Pollando (Gdańsk, Sopot, Gdynia, Varsovio, Vroclavo, Bjalistoko, Lodzo kaj Lublino) dum 3 semajnoj en majo ĉijare.
La membroj de EDE-PL, Edward Kožyra kaj Kazimierz Kržyzak, planis renkontiĝojn kun politikistoj en Sopot kaj Varsovio.
En Sopot mi konatiĝis kun Prof. Edmund Wittbrodt, vic-prezidanto de la Pola Senato. Li estas mirinde entuziasma pri Esperanto kaj ĝia enkonduko en la eduksistemon. Dum renkontiĝo kun li kaj la Eŭroparlamentano Jan Kozłowski, ĉilasta asertis, ke multaj Eŭroparlamentanoj ne kredas pri la venko de Esperanto. Bedaŭrinde mi konstatis, ke ankaŭ multaj Esperantistoj same kredas.
Kun la vicprezidanto de la pola senato
La ĉefa agado en Varsovio estis renkontiĝoj ĉe la Parlamento. La vic-marŝalo de la Senato, Jan Wyrowiński kune kun senatanoj Ryszard Górecki, Stanisław Iwan, Kazimierz Kleina, Waldemar Kraska kaj Edmund Wittbrodt akceptis min kaj tiuokaze mi ricevis Senatan Medalon pro mia laboro por la diskonigo de la pola kulturo kaj Esperanto.
Sekvatage mi estis ĉe la Sejmo, kiam mi renkontis la Vic-prezidenton Jerzy Wenderlich kaj sejmanon Romuald Ajchler. Interesa fakto estas, ke la patrino de la unua estas Esperantisto kaj la dua mem iom scipovas Esperanton.
En la hejmpaĝo de la Senato kaj tiu de Prof. Wittbrodt aperis pollingvaj raportoj pri ambaŭ eventoj.
En Bjalistoko mi estis kortuŝita, ĉar la vic-urbestro Alexander Sosna, sincera apoganto de la Esperanto-Movado, invitis min al tagmanĝo en kafejo Esperanto. Poste, li partoprenis mian prelegon en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Centro.
En Lublino la agendo estis plena je vizitoj al politikistoj danke al la kontaktoj de Prof. Witold Stępniewski. Mi renkontis la jenajn membrojn de la Sejmo: Jan Łopata, Lech Sprawka (eksa ministro pri edukado) kaj Krysztof Michałkiewicz (eksa ministro pri laboro kaj sociaj aferoj) kaj la eŭroparlamentanon D-ro Mirosław Piotrowski.
Inter la argumentoj, kiujn mi uzis por persvadi ilin estis, ke 700,000 EU-studentoj ĉiujare lernadas la anglan en Britio kaj pagas ĉirkaŭ 20 miliardojn da eŭroj, sed neniel atingas la nivelon de denaskaj parolantoj kaj tial perdas multajn eblecojn pri laboro, ne nur en Bruselo, sed tutmonde, ĉe internaciaj organizoj.
Plie, mi menciis, ke la enkonduko de euroj en EU bezonis tutan jaron en 2002. Ene de 3-4 jaroj, ĉiu EU-ano povus regi Esperanton. Eĉ azianoj kaj arablingvanoj en la dua generacio denaske parolos Esperanton kaj iliajn lingvojn senpene kiel en Indonezio.
Sukarno lanĉis la indonezian komunan lingvon kun helpo de lingvistoj. Ĝi estis devige instruata dekon da jaroj kaj nun 240 milionoj da homoj parolas ĝin kaj ĉ 700 insulajn lingvojn senpene por la gepatroj. Same okazis pri la kataluna, hebrea kaj norvega.
Iam la familio de mia filino loĝis en Ĉinio. Kiam ŝi revenis al Japanio, ŝi portis sian katon. Tiu amikiĝis kun japana katino komunikante per internacia kata lingvo kaj naskiĝis ĉarmaj infanoj. Ni haltigu la sensangan lingvan militon!
Inter la 750,000 loĝantoj de Lodzo estis 800 Esperantistoj antaŭ 20 jaroj, dum la revolucio. Dekoj da ili ekskabeiĝinte venis al miaj prelegoj. Mi pensas, ke se la pola registaro varbas Esperanto-instruistojn, miloj da ili volontulos. Se mil Esperantistoj instruos 50 homojn, 1 jaron poste oni bakos 50,000 Esperantistojn.
Ĉiuj atentoplene aŭskultis min, konsentis pri tiu enorma lingva diskriminacio kaj pretas agi por ŝanĝi la situacion.
En Pollando estas ja vastaj eblecoj por nia lingvo: la popolo ĝenerale konas, kio estas Esperanto, miloj da Esperantistoj estas en la lando kaj politikistoj apogas la Movadon.
Necesas tamen ĉiam resti pacienca kaj akceptema. Pasintjare mi suferis antaŭ la ricevo de ordeno de la Pola Registaro: cunamo okazis kaj la japana registaro ne respondis pri mia persono al la pola registaro. Longe mi atendis informojn por scii, ĉu iri aŭ ne. Nur 2 tagojn antaŭe mi povis findecidi ĉion. Ankaŭ dum mia prelegvojaĝo, politikistoj subite kelkajn tagojn antaŭ mia alveno nuligis la renkontiĝojn. Obstina klopodo estis grava, ĉar lastmomente ĉio solviĝis.
Mi estas konvinkita, ke se politikistoj, amaskomunikiloj kaj gejunuloj kunlaboras, ni povas faligi la lingvan muron, same kiel falis la Berlina.
Ĉu vi konscias, ke de jam kelkaj jardekoj en la mondo ni travivas lingvan militon? Dum ĝi oni ne mortigas homojn, sed lingvojn kaj kulturojn. Ĉiun dekan tagon mortas unu lingvo! Ekzemploj de forpasintaj lingvoj estas la kakadua, la manksa, la tasmana, ktp.
British Council (Brita Konsilio) estis kreita por promocii la britajn interesojn, i.a. vaste diskonigi la anglan lingvon per ĝia instruado tutmonde. Ilia jara buĝeto estas EUR 549 milionoj, ili disponas pri 4.2 milionoj da instruistoj kaj en 1 jaro okazigis 2.5 milionojn da ekzamenoj. Bv kalkuli mem kiom da mono ili ricevis: averaĝa ekzameno kostas EUR 200 x 2 (ĉar almenaŭ 2-foje necesas pasi ilin por atingi altan nivelon) = EUR 400 = EUR 680 milionoj. Ili ja akiras grandan profiton kaj sklavigas la mondon.
Interese estas, ke en 2004 la brita registaro deklaris, ke ili ne plu bezonas lerni fremdajn lingvojn oficiale. Tio estas venkodeklaro fine de lingva milito. Dum preskaŭ 2 jaroj mi plendas Facebook-e pri la lingva malegaleco angle, Esperante kaj france. Ĉu koincide aŭ ne, post reveno de Pollando, la 22-an de junio, 2 tagoj post mia diskonigo pri la miskonduto de la brita registaro, ili anoncis oficiale, ke ilia lingvopolitiko estos ŝanĝita ekde 2013.
Per Facebook mi atingas 19,326 personojn kaj en mia blogo estis jam 13,275 vizitantoj. Pli ol 10 reprenas miajn tekstojn al iliaj muroj kaj eĉ la ĵurnalisto Ana Karen Bustamente tradukas hispanen miajn tekstojn.
En ĵurnalisma grupo kun 640 membroj, iu plendis pri miaj opinioj kaj devis interveni la gvidanto, Elisabeth Hachet, por klarigi, ke opiniojn oni ne cenzuru. En alia grupo kun pli ol 2,000 membroj, la gvidanto Guy Deffeyes, komplete forigis min la 10an de aŭgusto 2011 post mia plendo pri la konduto de Le Monde. Malgraŭ miaj provoj reeniri la grupon, li ignoris min.
Ĉimonate dum kelkaj tagoj mi ne rajtis enmeti fotojn. Eble tiel Facebook deziris puni min, ĉar verŝajne mi iĝis danĝera homo (kun danĝera lingvo). Tio klare montras, ke ankoraŭ nun iuj pensas, ke la regado de la angla estas bona, ke oni ne povas egaligi la homaron kaj ke alies opinio ne estas akceptinda. Bedaŭrinda mondo! Tio tamen estas bona, ĉar ĝi signifas, ke ili serioze atentas. Ju pli ili premos, des pli granda poste estos la eksplodo.
En mia lasta tago de la restado en Varsovio, antaŭ la tombo de Ludoviko mi preĝis por ricevi forton de Dio kaj li por plu labori por la fina venko.
Al prof. Edmund Wittbrodt mi proponis celebri la Eŭropan Tagon de Lingvoj, la 26-an de septembro, en la Parlamento mem. La 6-an de julio li entuziasme respondis jese al mia propono. Tiam ni havos simpozion kaj ekspozicion pri Esperanto. Invititoj estas politikistoj, ĵurnalistoj kaj kompetentaj kaj junaj Esperanto-aktivuloj.
Poloj, do, montru la vojon al la Eŭropa Unio, ĉar per Esperanto, naskita tie, eblas solvi la lingvan problemon!■