Tre ĝoje realiĝis la adorvizito al Oomoto
kun du miaj malnovaj amikoj
Deshigsuren GANBAATAR (Mongolio)
Parolo post la monata ceremonio en Ajabe, la 3an de junio, 2012
Okaze de la 87-jara jubileo de la fondiĝo de Universala Homama Asocio (UHA), mi elkore gratulas vin nome de mongolaj oomotanoj kaj esperantistoj.
Estas granda ĝojo kaj plezuro por mi ĉi-foje viziti vian belan landon ankoraŭfoje, kaj saluti vin kun miaj du amikoj el Mongolio. Fakte, 14 jarojn antaŭe, mi unuafoje havis okazon viziti Japanion por Esperanta evento. Tiam, mi pasigis tre agrablan tempon neforgeseblan.
Mi eklernis Esperanton en 1993 sub la gvido de nia karmemora antaŭa profesoro Ĉimid DOGSUREN. Tiam, de tempo al tempo mi aŭdis pri Oomoto, ĉar mia instruisto DOGSUREN havis kontaktojn kun japanaj oomotanoj kaj poste estis tradukinta la faman libron de la Tria Kungvidanto de Oomoto, estimata DEGUĈI Hidemaru, titolitan “Esplorado de vivĝojo” en la mongolan lingvon.
Danke al Dio kaj aparte al la gvido de la Majstrino DEGUĈI Kurenai, alte estimata Spirita Gvidantino de Oomoto, pli kaj pli prosperiĝas la agadoj de Oomoto, Universala Homama Asocio kaj Esperanto en Mongolio.
Mi kaj aliaj 10 oomotanaj e-istoj kredas, ke la celoj kaj principoj de Esperanto kaj Oomoto mirinde kaj harmonie koincidas unu kun la alia. Ekzemple, ni multe impresiĝis je la devizo de Oomoto: Unu Dio; Unu Mondo; Unu Interlingvo.
Alie, Oomoto instruas tiel ke ĉiuj religioj originas el la sama fonto. Ni opinias, ke tiu ĉi instruo multe kongruas kun mongola tradicia ĉiel-adora religio kaj Budhismo.
Mi deziras esprimi al vi tion, ke en proksima estonto mi kaj miaj samideanoj senĉese klopodos por realigi sanktajn celojn de Oomoto, UHA kaj Esperanto: la tuta homaro fariĝu gefratoj sub la graco de Dio, kaj efektiviĝos la ideala mondo, nomata “Miroku-no-jo” sur la tero.
Fakte, delonge antaŭe mi revis viziti la naskiĝlokon de Oomoto, kaj profunde apreci la sanktajn terenojn per miaj okuloj. Tio estis nia celo ĉi-foje veni al Japanio. Hodiaŭ, ni tre multe ĝojas kaj impresiĝas pro tio ke nia revo admirinde realiĝas en bona ordo.
Nia Mongola Esperanto-Societo kaj via Esperanto-Populariga Asocio (EPA) havas intiman rilaton laŭ nuna historio. Kiel vi jam bone scias ke du jarojn antaŭe mongolaj esperantistoj sukcese okazigis la 6-an Azian Kongreson de Esperanto en Ulanbatoro, la ĉefurbo de Mongolio kun 254 aliĝintoj el 33 landoj sur 4 kontinentoj de la mondo.
La nombro de aliĝintaj landoj estis rekordo laŭ la historio de Azia Kongreso. Kaj dank’ al la kongreso Mongolio estis internacie bone prezentita al la mondo pere de nia kara komuna neŭtrala lingvo, Esperanto.
Tiam, de la komenco ĝis la fino de la kongresa organizo la reprezentanto de EPA, Oomoto kaj UHA, multe helpis kaj kontribuis sian energion al ni, loka kongresa preparkomitato. Plej grave estis ke nur el EPA kaj Oomoto ĉirkaŭ 40 esperantistoj solidare partoprenis la Azian Kongreson kaj sukcese okazigis la fakkunsidojn de Oomoto kaj UHA. Tio ja estis granda kontribuo por la kongreso.
Mi kredas ke mongolaj e-istoj neniam ĉesos kunlabori kun Oomoto, UHA kaj EPA. Ekzemple, nun en la Mongola Centro de Oomoto la membroj de MES ofte kolektiĝas okaze de la monataj ceremonioj kaj Esperanto-renkontiĝoj, kunlabore kun s-ro KIMURA Kacuja, nuna deĵoranto de Oomoto kaj UHA.
Nun mi havas pli da kuraĝo, konfido kaj entuziasmo labori kiel la plej nove vakita oomotano en Mongolio, kaj ĉar mi surloke sentas al mi la esencon de la spirito de Oomoto, danke al Oomoto-sume-oomikami-sama kaj la Majstrino DEGUĈI Kurenai, Kjooŝu-sama, kiu volontis rekte saluti al ni okaze de nia adorvizito al ŝia oficiala domo Baiŝoo-kan, hieraŭ matene, malgraŭ ke ŝi tiam estis okupita de sia sankta misia laboro.
Ni triopo profunde sentis nin elkoran dankemon al Kjooŝu-sama pro ŝiaj vastama kaj varma koroj. Elkore dezirante ŝian daŭran gvidadon por precipe mongolaj oomotanoj, mi finas mian parolon.
Koran dankon pro via atenta aŭskultado!■