Estimataj kaj karaj oomotanoj,
Estas por mi granda ĝojo kaj emocio saluti vin hodiaŭ. Vidi Japanion per miaj okuloj ŝajnis al mi nefacile realigebla revo, ĉar mi kutimis loĝi en Brazilo, plej malproksime forde via lando, Japanio.
Ĉi tie mi permesus min iomete min prezenti al vi: mia nomo estas Ildete Barbosa de Aquino. Oni mallonge nomas min Ildete. Mi estas 19jara kaj finis la altan lernejon. Post mia reveno al Brazilo mi intencos eniri universitaton por studi biologion.
Mi naskiĝis en malriĉa familio; miaj gepatroj havis 9 infanojn. Bedaŭrinde, mia patro forpasis, kiam mi estis 4jara, kaj ekde tiam mi vivas en la bieno-lernejo “Bona Espero” kun pluraj miaj gefratoj.
Ĝi situas en la centro de Brazilo je 1200 metroj super la marnivelo en tropika klimato; 250 km norde de ĝia ĉefurbo Brazilia, kie nun aktivas Oomoto Internacia, sub la gvido de la reverendo Maeda Ŝigeki, Direktoro de Oomoto Internacia.
En Bona Espero mi kutimas aŭskulti nian karan lingvon “Esperanto” kvazaŭ mian patrinan lingvon. Nun, el la tuta mondo laboras en Bona Espero la volontuloj, kiuj komune uzas Esperanton. Ili helpas solidare zorgi infanojn senfamilianajn. Ĝis nun mi havis okazojn paroli en Esperanto kun germanoj, francoj, italoj, rusoj, finnlandanoj, ĉinoj, japanoj kaj aŭstralianoj.
Nur poste, kiam mi senprebleme komunikiĝis kun ili, mi mem komencis legi kaj lerni la gramatikon de Esperanto, kaj ĉar mi estas nek profesoro nek intelektulo, sed nur simpla studentino.
Tamen, mi tre amas Esperanton kiel la ideon por efektivigi interhoman komunikadon solidara, frateca, kaj neŭtrala, anstataŭ lerni multajn naciajn lingvojn, kiuj estas por mi malfacile lerneblaj.
Supozante, ke al Oomoto, kiu estas internacie konata esperantujo, jam de longe antaŭe venis multnombraj kaj eminentaj esperantistoj el la tuta mondo. Tial mi hontas je mia esperantista kapablo.
Tamen, mi havas grandan estimon al la idealo de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, la kreinto de nia kara lingvo Esperanto, precipe pri lia interna ideo “homaranismo” kaj lia dumviva sindediĉa klopodado por la homa interkompreniĝo.
Esperanto estas por mi riĉa donaco de la ĉielo, ĉar danke al Esperanto mi povis efektivigi mian revon kaj hodiaŭ ĉeesti kune kun vi en Aprila Monata Festo de Tenon-kjo.
Parolante mian neforgeseblan karmemoron pri mia unua renkontiĝo kun la majstrino Deguĉi Kurenai, la altestimata Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, ŝi bonvolis viziti nin, Bona Espero en decembro, 2004 kun siaj sekretariaj laborantoj. Tiam, reverendo Tanaka Masamiĉi, la estro de Internacia Fako de Oomoto kaj la alia restis ĉe ni unu semajnon kaj instruis al niaj studentoj la fundamentajn lecionojn pri japanaj tradiciaj artoj kiel ekzemple la kaligrafaĵo kaj te-ceremonio.
Kvankam mi unuafoje lernis kaj praktikis la te-ceremonion, tamen, poste mi havis grandan honoron kaj ĝojon servi al la majstrino Deguĉi Kurenai la tason da verda teo laŭ la ĵus lernita procedo de te-ceremonio en la 15a de decembro, kiam ni aparte gratulis ŝian naskiĝtagon. Tio ja estis por mi ne forgesebla memoro!
Ekde tiam mi revis viziti Oomoton kaj kun la koro servi al la spirita gvidantino, kaj kun la deziro daŭre lerni japanajn tradiciajn artojn, volontule kunlaborante kiel la asistanta gvidanto de Esperanto en la Centra Oficejo de Oomoto.
Antaŭ ol veni al Oomoto mi legis kelkajn librojn pri Oomoto kaj ĝiaj spirite altvaloraj instruoj por nove starigi homaman kaj pacan mondon sur la tero. En Bona Espero ni ankaŭ serioze vivas, praktikante tian idealon kian Oomoto jam de longe alte tenas. Pro tio, mi tiom pli sentas simpatiecon al la instruoj de Oomoto kaj samtempe al ĝiaj praktikaj klopodoj de oomotanoj por la mondopaco.
Krom tio mi interese legis pri la vivoj kaj la gvidprincipoj de la du fondintoj de Oomoto, la majstroj Deguĉi Nao kaj Onisaburo, kaj ankaŭ pri tiuj de la sekvintaj spiritaj gegvidantoj.
Aliflanke, mi, kiel virino, estas tre feliĉa ekscii, ke Oomoto valorigas la virinon pro ŝia pli paca kaj pli intuicia karakterizo kompare kun la viraj. ĉar, en Brazilo virinoj estas ankoraŭ diskriminaciataj en diversaj kampoj, kaj des pli min interesas percepti de virina flanko japanajn tradiciajn artojn rilate al nia sociala problemo.
Mi nun povas facile imagi, ke lerni de vi, estimataj kaj karaj oomotanoj, diversajn aferojn dum ĉirkaŭ tri monatoj en la Centra Oficejo de Oomoto, kredeble postulus al vi grandan ĝenon kaj paciencon. Tial, mi sincere petas de vi afablan gvidon por mi kiel unu el viaj karaj familianoj.
Koran dankon pro via afabla aŭskultado!
(Parolo en Aprila Monata Festo de Tenon-kjo, Kameoka, la 1-an de aprilo, dimanĉe en 2007)