Pro la armita ekatako de armeoj de Usono kontraŭ Irako, la 20an de marto Oomoto eldiris sian bedaŭron al amaskomunikiloj.
Eldiro de bedaŭro pro la eksplodo de milito kontraŭ Irakoreligia jura persono Oomoto ĉefdirektoro Kunihiko ŜIMAMOTO Estas treege bedaŭrinde, ke Usonaj armeoj komencis ataki Irakon sen dua rezolucio de la Sekureca Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj. Ni ĉe Oomoto ĉiutage servadas preĝon por mondopaco kaj ke la milito estu evitita. Ni nun preĝas al Dio tagon kaj nokton por la tuja fino de ĉi tiu milito, kiu minacas multajn valorajn, neanstataŭigeblajn vivojn. Homo devas fari sian plejeblon por protekti la dignon de ĉiuj vivoj kaj plej frue ĉesigi ĉi tiun militon. Ni neas militon kaj perforton, sed senĉese aspiras, ke justa internacia socio estu konstruata surbaze de leĝo kaj justeco. |