En la 25a jaro de Mejĵi (1892), Dio Uŝitora aŭ Dio Kunitokotaĉi, la Prapatra Dio de la tero, priposedis la Fondintinon DEGUĈI Nao kun la deklaro pri "malkonstruo kaj rekonstruo de ĉiuj mondoj" kaj, ĝis la ĉieleniro de la Fondintino en la 7a jaro de Tajŝoo (1918), skribigis Sanktan Skribon (Fudesaki) el profetaĵoj kaj avertoj al la mondo (Dek-milo da dudek-foliaj paperfaldaĵoj).
En la 31a jaro de Mejĵi (1898), Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo, laŭ la konduko de dispirito, ĉe Monto Takakuma en sia hejmloko, travivis unu semajnon da spirita asketismo, ricevis dian forton klarvidi la paseon, nunon kaj estontecon de la tri mondoj, la materia, obskura kaj Dia, kaj vidis sian mision de la mondosavo. En la 32a jaro de Mejĵi (1899), sekvante ordonon de Dio, Onisaburo eniris en Oomoton, edziĝis kun DEGUĈI Sumiko, la kvina filino de Fondintino, kaj, kune kun la Fondintino, elfaris la Fundamenton de Oomoto.
De la 6a jaro de Tajŝoo (1917) oni publikigis la Sanktan Skribon(Fudesaki) de Fondintino kun la titolo "Diaj Revelacioj" (en sep volumoj).
En la 10a jaro, sam'erae (1921), komencis eliri la mondsava libraro: "Rakontoj el la Spirita Mondo" (entute 81 libroj el 83 volumoj), kies enhavon diktis Onisaburo, kiu vidis kaj aŭdis ĝin okaze de la elviziado ĉe Monto Takakuma.
En la 8a jaro, sam'erae (1919) oni obtenis la teron de la ruinoj post la Kastelo Kameoka, metis tie la centron por traspegulejo de "la regno de anĝeloj-misiistoj": la disvastigejo de la diaj instruoj (Ten'on-kjoo); la teron de la ekesto, Ajabe, oni destinis la centro por traspegulejo de "la ĉielula regno": Diservoj kaj festoj (Bajŝoo-en); tiel fiksiĝis la paro da grandaj sanktejoj de Oomoto.
Kun la Oomotaniĝo de Onisaburo, baldaŭ la misia organizado faris supren-saltan etendiĝon, kaj la ŝtata instanco ne povis pretervidi ĝian influpovon. Oomoto suferis en la 10a jaro de Tajŝoo (1921) la unuan persekuton (la Unua Oomoto-afero) kaj precipe en la 10a de Ŝooŭa (1935) la duan persekuton (la Dua Oomoto-afero) fare de la ŝtata potenco kiu celis "ekstermi Oomoton de sur tiu ĉi mondo".
En la 20a de Ŝooŭa (1945), kun la verdikto "senkulpa", la tuta Dua Oomoto-afero estis solvita; en la sekvanta, 21a jaro (1946), ĝi restartis kun la nomo Aizen'en. Sekve en la 27a jaro (1952), DEGUĈI Naohi (la unua filino de Onisaburo kaj Sumiko) heredis la Gvidantecon kiel la Tria, revivigis la nomon Oomoto, kaj kune kun DEGUĈI Hidemaru, Kungvidanto je la Tria, strebis por reformado de la homa koro kaj por realigo de la eterna paco de la mondo.
De la 2a jaro de Hejsej (1990), DEGUĈI Kijoko (la tria filino de Naohi kaj Hidemaru) pludaŭrigas la Gvidantecon kiel la Kvara. En la 4a jaro de Hejsej (1992) Oomoto renkontis la centjaran jubileon de la fondiĝo, kaj en Bajŝoo-en, Ajabe, finkonstruiĝis la templo "Ĉoosej-den", kie oni prikultas la prapatrajn Diojn de la Ĉielo kaj la Tero.
Surbaze de la centjara historio, la Dia afero de Oomoto iras nun renkonte al nova jarcento.