Unue mi volas mencii ke mia teoria kompreno pri Dio venas el la verkaĵo de Martinus, kiu donis ampleksan mondbildon spertitan tra sia evoluinta kapablo superrigardi la spiritan flankon de la vivo. La praktikan komprenon mi kompreneble akiras tra miaj propraj spertoj de la vivo.
Mi ĉiutage komunikas kun Dio, foje tra preĝo, foje dankante pro belaj spertoj. Laŭ mia kompreno oni povas paroli kun Dio kie ajn, kiam ajn. Nur gravas ke oni direktu la mesaĝon al Dio, kaj konsciu ke tre efika ilo por efektivigi peton estas la frazo 'estu ne laŭ mia volo, sed laŭ via dia volo'.
Tiu frazo estas, kvankam pruntita de malnova kristana preĝo, esprimo de profunda kompreno pri la universo: ke kiam oni pretas limigi siajn dezirojn al tio kio ankaŭ rezultigos bonon kaj agrablon por aliaj estuloj, tiam pli facile efektiviĝas peto. Tamen eblas ankaŭ peti laŭ egoismaj deziroj, kaj ĉiuj petoj estas aŭdataj, sed rezultoj de deziroj kiuj ne kongruas kun la bazo de la universo, nome amo, poste aŭ pli poste nepre montriĝos esti ne tiom agrablaj, eĉ por la dezirinto.
Ĉion kio okazas en mia vivo mi rigardas komuniko inter mi kaj Dio, kaj agrablaj kaj malagrablaj okazaĵoj.
Mi komprenas, laŭ Martinus - kaj same laŭ aliaj spertuloj pri la vivo - ke la tiel nomata malbono esence ne estas malbono, sed nur malagrabla bono, kies rolo estas montri al ni kiel vivi kongrue kun la vivo kaj eviti kontraŭstari la naturan evoluon al pli agrabla mondo.
Tial mi ofte rigardas la fizikan mondon lernejo de la vivo, kaj miajn ĉiutagajn spertojn Dia instruo al mi. Malagrablaj spertoj do neniel temas pri puno de severe kontrolema dio, sed nur estas esprimo de la plej granda amo kaj dia deziro nin gvidi kiel eble plej bone al la venonta pli alta ŝtupo de homa konscio.
Dio tiel sin manifestas tra ĉio ekzistanta, kaj se oni tion konscias, oni povas ĉie aŭskulti la parolon de Dio - tra naturo, bestoj kaj homoj. Tamen, kiel homo, ŝajnas al mi ke la dia parolo kiu periĝas tra aliaj homoj ofte estas pli komprenebla ol tiu kiu venas tra ekz. naturo kaj bestoj, kaj mi tial klopodas atenti precipe tiun parolon.
Laŭ tiu kompreno kaj pli kaj pli konscia percepto de la dia parolo, oni malkovras ke eĉ tre malagrabla homo ĉiam portas dian mesaĝon, kaj ofte precipe tiu malagrablulo ludas tre gravan rolon en onia evoluo al pli vasta kompreno pri la vivo; kaj en serena momento, je profunda konscio, eĉ eblas danki al Dio pro la malagrabla sperto, kaj tiel eviti resendi la negativan energion al la sendinto.
Unu el la plej negativaj kutimoj de homoj estas la kredo ke ili estas viktimoj, senkulpaj kaj maljuste traktataj de socio, edzo, patro, naturo k.a.. Tio estas miskompreno kiu metas homojn en martirecan staton, de kie ŝajnas ke la tuta mondo erare kontraŭas tiujn individuojn. Sed tamen oni povas diri ke homoj ja estas senkulpaj, ĉar tio ke iliaj agoj naskas reagojn kiuj poste revenas portante agrablon aŭ malagrablon laŭ la elsendita energio, tio ja ne signifas ke ili pekas kaj tiasence kulpas. Tio simple temas pri ago kaj reago, natura fenomeno, nenio alia.
Por mi do unu el la plej gravaj komprenoj pri la rilato inter ni kaj Dio, estas ke ni nur spertas ekzakte kion ni bezonas por mem pli kaj pli iĝi paculoj je ĝojo kaj beno por nia ĉirkaŭaĵo, kaj ke ni estas neniel maljuste traktataj.
Ke ni nur povas sperti ekzakte kion ni bezonas por nia plua vojaĝo en la vivo, ankaŭ signifas ke ni estas ĉiam centelcente respondecaj pri ĉiu ajn malagrablaĵo kiun ni renkontas, same kiel ni ankaŭ plene respondecas pri ĉio agrabla kion ni spertas, kaj la parolo de Dio ĉiam nur servas por montri al ni la efikon de niaj propraj agoj kaj inklinoj, por ke ni havu eblecon ŝanĝi malbonan konduton kaj pli kaj pli iĝi 'sunetoj' kiuj elradias amon al nia ĉirkaŭaĵo.
Ĉar, se ni ne renkontus la konsekvencojn de niaj agoj, kiel do eblus ekkonscii ĉu tiuj agoj kongruas kun la vivo aŭ ne? Neniel eblus. Dio, por mi, do estas la granda, eterna, ĉioampleksa sistemo, kiu certigas ke mi havas eblecon ekkompreni kia ago kongruas kun la vivo kaj kia ne.
Por tion pli bone kompreni, gravas ke oni ekkonsciu kiel sonas la parolo de Dio, ĉar plejofte venas tiu ne tra vortoj sed tra agoj, situacioj ktp. Unu el la plej proksimaj komunikiloj estas nia propra korpo, per kiu eblas tuj senti kiam ni al ĝi agis malkongrue kun la vivo. Se mi manĝas tro multe, mia stomako tra doloro informas al mi ke mi tion evitu ĉe la venonta manĝo. Sed kiel ĉiu alia instruo, ofte daŭras kelkajn fojojn ĝis oni plene komprenas la instruatan aferon, kaj oni verŝajne ne nur unufoje tromanĝas, sed faras la saman eraron refoje, ĝis absoluta kompreno.
Same malsano indikas ke la korpo estis iel mistraktata kaj ke oni prefere komencu pripensi kion ŝanĝi aŭ aldoni al la traktado de la korpo, por fine eviti tiun malsanon. Tamen ekzistas multaj medikamentoj, kiuj ne celas rekte kuraci malsanon sed ofte nur forigas portempe la simptomojn. Tio estas esprimo de nekompreno pri la dia parolo, kaj kredo ke la malsana stato pli malpli hazarde kaj sensence aperis.
Mi ne opinias ke oni nepre evitu ĉian ajn helpon de medikamentoj, sed mi ĉiam prefere evitas uzi simptomforigajn drogojn, kaj kiel eble plej utiligas naturajn rimedojn, kiuj donas al la korpo kion ĝi bezonas.
Cetere mi kiel eble plej atente aŭskultas la parolon de la vivo, kaj klopodas kompreni kiel mi ŝanĝu mian vivmanieron por reakiri kaj konservi sanan korpan staton. Sed la korpo estas nur unu ekzemplo de la senfina nombro da komunikiloj, tra kiuj aŭdeblas la parolo de Dio.
Por mi, Dio kaj komuniko kun Dio tiel plejparte temas pri konscio pri kio okazas en mia vivo, kial tio okazas, kaj kiel mi agu por kiel eble plej ame rilati al mia ĉirkaŭaĵo, homoj kaj bestoj.