おほもと Oomoto

Bonan tagon, karaj Oomotanoj!

Roman DOBRZYNSKI(Pollando)
Eks-Ĵurnalisto de Pola Televido, Eksvicprezidanto de UEA

 Hodiaŭ pasas 150 tagoj de mia estado en Oomoto, inkluzive de la dek tagoj pasigitaj ĉi tie antaŭ 22 jaroj. Jen feliĉa koincido kun la 150-jara jubileo de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. Tiu tempo pasis tre rapide, ĉar en ĝi abundis... festoj. Unue la Novjara Festo, kiu kongruis kun la tradicia transjara konferenckurso de Esperanto. Partoprenis ĝin 100 personoj, do la dekoblo de la ideala nombro 10. La aranĝon markis Esperantlingva saluto de la Kvina Spirita Gvidantino. Kelkajn tagojn pli malfrue okazis la Festo de Sep Herboj. Mi ĝuis la unan fojon en mia vivo la guston de rizkaĉo kune kun milo da kameokanoj.  Ankoraŭ en januaro la Oomoto-branĉo en Halima invitis min partopreni ĝian Monatan Feston ligitan kun la tutlanda Festo de Dudekjaruloj. Kaj rapide ni atingis la Grandan Secubunan Feston en Ajabe kun impresiga nokta dissemado de hitogatoj kaj trinkado de amazako (dolĉa sakeo), kiu – laŭ Tazuo Nakamura – ebrietigas kelkajn personojn. Tiam komencis flori la umearboj. La festo inspiris min verki tankaon, la unuan kaj la solan en mia vivo:

■Ajabe en februaro

  Brilas blanka neĝ'

  Sur secubuna floro.

  Dum aŭdiĝas preĝ'

  En nokta senkoloro,

  Hitogata ŝvebas blank'

 Tiel komenciĝis la nova lunkalendara jaro, dum kiu la unuan Cukinamisai mi celebris en la branĉo de Kobe. Tie grupo de gejunuloj surprizis min per la pola popola kanto pri la "knabineto, kiu iris arbareton". Oni kantis ĝin en la japana kaj Esperanta lingvoj. Mi devis kanti en la pola originalo.

 Sekve estis eble admiri la gigantan Akashi Oohashi, al kies konstruo kontribuis Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la heroo de mia libro "La Zamenhof-strato". La vizito al Akashi ripetiĝis ankoraŭ en februaro danke al Jasuo Tabuĉi, kiu invitis min ludi tenison en sia familia rondo. Cetere en februaro japanoj ne laboris pro la nacia Tago de landofondigo, kiu rememorigas la unuan aperon de "Tenno", do la Ĉielsenditon. Tiun ĉi vorton la eŭropanoj mistradukas kiel "Imperiestro".

 En marto estis Festo de Knabinoj, sed por mi pli grava estis la Monata Festo en la branĉo de Kioto. Post la ceremonio S-ro Inagaki kune kun aliaj oomotanoj montris al mi kelkajn mirindaĵojn de la malnova ĉefurbo de Japanio kaj mi povis la unuan fojon en mia vivo spekti plenan Noo-dramon en profesia teatro.

 Rapide pasis tri monatoj kaj malvalidiĝis mia rajto al la senviza restado en Japanio. Mi veturis al Koreujo kaj ekĝuis la varman zorgon flanke de la koreaj samideanoj. Ne nur mi, sed ankaŭ mia edzino, kiu haltis en Seulo survoje al Japanio. Ni kune venis al Kameoka la lastan tagon de marto. Ĝustatempe, ĉar aprilo abundas pri festoj. Onidire ĝi estas la plej bela monato pro grandioza florado de sakuro. Aparte mirinda estas la malkovraĵo de la Tria Spirita Gvidantino, nome la konohana-zakura, kies admirinda ekzemplero ravas en Bai-ŝoo-kan. Tie la Kvina Spirita Gvidantino, surprize, salutis mian edzinon Erika kaj min. Ĉu hazarde? Kjo-Ŝu-Sama diris: "Hazardoj ne ekzistas." En la etoso de florantaj sakuroj ni ĉeestis Cukinamisai en Kameoka. Posttagmeze al Ten-on-kjo venis el Kameoka kaj aliaj lokoj tri mil gastoj por ĝui malavaran teceremonion.

 En aprilo ni ĉeestis ankoraŭ unu Monatan Feston, ĉifoje sur la insulo Ŝikoku. Nia amfitriono estis nia malnova amiko, Etsuo Miyoshi, kiu gvidis nin laŭ la interesega itinero de la antikva kulturo kaj moderna industrio. Ni ekkonis interalie la fascinan historion de gantproduktado.

 La lastan tagon de aprilo Erika forveturis kaj ne povis ĝui la kumuliĝon de majaj festoj. Ili daŭris seninterrompe dum la unuaj kvin tagoj. Aparte interesa estis la tria tago de majo, kiam la administran centron de Oomoto subite "sieĝis" samurajoj, komandataj de Micuhide Akeĉi, kiu fine de la 16-a jarcento efektive estis sinjoro de la kastelo en Kameoka. Tamen la granda grupo en pompaj historiaj kostumoj estis akceptitaj pace, do konforme al la principoj de Oomoto.

 La 4-an de majo oomotanoj solene festis la naskiĝdatrevenon de la Kvina Spirita Gvidantino. Pli frue Erika kaj mi havis plezuron ankoraŭ dufoje ĝui la akcepton fare de Kjo-Ŝu-Sama. Forte impresis nin ŝia ĉarma kaj saĝa personeco. Oomotanoj rajtas fieri pri sia Majstrino.

 La sekvan tagon pleniĝis la vojoj kondukantaj al Ajabe. Kelkaj miloj da oomotanoj venis por la Granda Printempa Festo.

 En Eŭropo festo asocias kun ripozo.

 Tamen en Oomoto, laŭ mia observo, ĉiu festo kaj aparte la grandaj festoj, estas tagoj de la komuna peno. Admirindaj estas la ĝenerala mobilizo kaj organiza lerteco. Mi trovis ĉiun oomotanon kiel bonege funkciantan dentradeton de la organiza maŝinego. Ĉion ĉi oni vidis dum la Miroku-Tai-Sai.  

 Ekde la kvara matene per trajnoj, busoj, aŭtomobiloj alvenis gastoj, kies nombro superis du mil kaj duonon. Ili okupis ĉiujn kvin ejojn de Ĉosej-den longe antaŭ la 10-a matene, kiam komenciĝis la ceremonio.

 Post la ĉefa rito kaj legado de la Sanktaj Libroj okazis festsaluto de la Spirita Gvidantino kaj serio de paroladoj, interalie de la ambasadoro de Tunezio. Sekvis komuna tagmanĝo en ĉiuj salonegoj de la preĝejo kaj ekstere de ĝi. Imagu, kiel nutri kaj sensoifigi milojn da homoj!

 Je la 14-a homamaso translokiĝis al Miroku-den kaj ĝia ĉirkaŭaĵo por pripreĝi la prapatrojn. Aparte okazis festo por ĉiuj forpasintoj pro militoj, akcidentoj kaj aborto. Sekve la kredantoj, kiuj ne devis jam forveturi, vojaĝis per specialaj busoj al la tombejo de la Spiritaj Gvidantinoj kaj la Kungvidantoj, kie oni preĝis ĝis la 16:30. Dum tiuj longaj horoj ĉie ĉeestis kaj ĉefrolis Kjo-Ŝu-Sama.

 En majo mi partoprenis la Feston de Knaboj en la infanĝardeno de Oomoto kaj la plian Monatan Feston en Kokura. Tie mi ankoraŭfoje ĝuis amikecan etoson inter la oomotanoj de la insulo Kju-Ŝu kaj sentis min pli proksima al mia eŭropa patrujo.

 Fakte mi neniam suferis nostalgion, ja ĉiuloke estis ebleco interkompreniĝi per Esperanto. Vere Oomoto prezentas gravan pecon de Esperantujo. Krome aparte fascina estis promenado al la insulo Hon-Ŝu tra la submarfundo.

 Ĝenerala konkludo estu jena: Dum mia estado kiel gasto de Oomoto mi neniam antaŭe tiom ofte festis. Tio ne estas speciala fenomeno de Oomoto, ekzemple la Monataj Festoj okazas ĉiam dum dimanĉoj, dum preskaŭ ĉiuj liberaj festotagoj estas komunaj por tuta Japanio. Unuvorte, la japanoj ŝategas festi. Foje ŝajnis al mi, ke ili laboras nur en la interfestaj paŭzoj.  Granda surprizo por eŭropano! Ja samtempe la japanoj ĝuas renomon de la plej laborema nacio en la tuta mondo. Ne temas nur pri la renomo, sed ankaŭ konfirmas tion grandioza ekonomia efikeco. Kiel ĉion ĉi kompreni?

 Verŝajne mi devas ankoraŭfoje veni al Kameoka.


<= hejmen


写真
En la parko Ricurin, Takamacu
写真
Antaŭ la Granda Ponto Seto
写真
Monata festo en la loka centro Kagaǔa
写真
Ĉe la haveno Kobe
写真
En la loka centro Kobe
写真
Li kantas la polan popolkanton.
写真
En la urbo Nara, budhisma turo malantaŭe.
写真
En la parko Nara, proksime al la templo Toodaiĵi fama de granda statuo.
写真
En la parko Nara, kie loĝas multaj cervoj por dioj rajdi.
写真
En la urbo Nara
写真
Ĝuas verdan teon en la urbo Nara.
Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.