Mi estas nun en Japanio por la dua fojo, ĉifoje kun la intenco resti entute tri monatojn. Antaŭ jaro kaj duono mi vizitis Japanion unuafoje, kaj tiam mi ekhavis senton reveni hejmen al jam konata loko. Tio kompreneble estas iom stranga, ĉar ja estis mia unua vizito en ĉi tiun landon - aŭ ĉu? Ĉu estas ebleco ke mi jam estis ĉi tie antaŭe, sen memori? Mi kredas ke jes, sed ne dum tiu ĉi vivodaŭro - mi kredas je pluraj vivodaŭroj de la sama animo. Do, laŭ mia kredo, estas tute eble, ke mi jam vizitis Japanion antaŭ mia 'unua' vizito, eĉ ke mi spertadis vivodaŭron aŭ plurajn vivodaŭrojn kiel japano! Estas afero pri kiu mi ne povas certi, ĉar mi ne havas konkretan memoron pri antaŭa vivado en Japanio, sed estas pluraj faktoroj kiuj aludas la eblecon: unue, la hejmeca sento, de kie ĝi venis? Krome, mia intereso pri Japanio, la japana kulturo kaj la lingvo, kiel oni klarigas tion? Cetere restas la afero ke mi pro certaj inklinoj jam grandan parton de mia vivo en Danio sentas min iomete kiel fremdulo. Temas pri inklinoj kiel sidi sur la planko farante hejmlaboron lernejan, kaj jam dum jaroj mi preferas manĝi per bastonetoj, eĉ de longe antaŭ kiam mi konscie ekinteresiĝis pri Japanio. Laŭ mia kompreno de reenkarniĝo - kiun mi konas de la verkaĵo de Martinus - oni kutime ne memoras siajn antaŭajn vivodaŭrojn, sed portas kun si en la spirita korpo la talentojn kiujn oni akiris tra ekzercado kaj ĉiutagaj faradoj dum la antaŭaj vivodaŭroj. Tiel ŝajnas al mi ke unu aŭ pluraj vivodaŭroj kiel japano estas tre ebla klarigo de mia nuna vivosituacio. Tamen, mi volas emfazi ke mi ne kredas ke mi akcidente aŭ erare reenkarniĝis en Danion, kaj nun klopodas rejapaniĝi - kiam mi diras ke mia celo estas iĝi japano, tio kompreneble estas ŝerco, kiu tamen enhavas eron da vero - sed mi sentas ke kvankam mi nun estas dano laŭ nacieco, mi certe ankoraŭ povas lerni gravajn aferojn de la japana kulturo. Samtempe mi klare konscias ke mi naskiĝis en la danan socion pro certaj kialoj, kaj ke tion mi ne neglektu.
Do, kion mi povas lerni de la japana kulturo? Nu, tio estas ne tre facile respondebla demando, sed mi havas kelkajn ideojn pri ebla respondo: veninte al Japanio kaj spertante la japanan popolon, min ekfascinis certaj elementoj de la japanaj kulturo kaj mentaleco. Ekzemple, min tre interesas la ideo pri vortanimo, pri kio mi ankoraŭ ne multe scias, sed pri kio mi esperas ekscii multon. La vorto mem, 'vortanimo', kongruas kun mia propra koncepto pri lingvo, ke vorto kaj frazo estas ne nur simboloj, sonoj kaj signifoj rilatantaj al objektoj aŭ konceptoj, sed iel ankaŭ memstare vivantaj 'estaĵoj' kiuj ne nur estas kreataj sed samtempe kreantaj.
Alia afero kiun min fascinias estas la japanaj artoj, kaj principe kaligrafio. Denove, tio estas afero kiu rilatas al lingvo, pentri japanajn kaj ĉinajn signifohavajn simbolojn. La pentrado de la tiaj simboloj estas por mi mirinda proceso, per kiu oni kaptas la esencon de movo kaj signifo sur paperon per inko kaj peniko. Laŭ mia kompreno, movo kaj signifo estas du tre fundamentaj elementoj de vivo, kaj kaligrafio tiel estas por mi arto kiu vere sukcesas kapti la esencon de la vivo.
Estas do pluraj elementoj en la japana kulturo, kiujn mi trovas tre interesaj kaj pri kiuj mi sendube povas kaj deziras pli profunde lerni. Sed estas ankaŭ kelkaj malpli konkretaj aferoj pri la japana vivomaniero, kiuj min interesas, kiel ekzemple kelkaj trajtoj de la japana mentaleco aŭ pensmaniero. Mi volas ĉi tie aldoni ke ĉiuj japanoj kompreneble ne pensas sammaniere, kaj ke ne ekzistas certa japana mentaleco, sed mi tamen rekonas kelkajn trajtojn, kiuj ŝajnas al mi esti oftaj trajtoj de pensmaniero ĉe japanoj, kaj ne tiom kutimaj ĉe alilandanoj - almenaŭ laŭ mia scio. Kaj do, por reveni al la komenco, mi rekonas en mi mem iom da 'japana mentaleco', kaj havas deziron esplori kaj eble relerni iom pli pri tio, kvankam mi ja ne certas ekzakte pri kio temas.
Kaj fine, mi opinias ke ne vere gravas ĉu mi estis japano aŭ ne, kio gravas estas kion mi nun trovas uzebla por mia daŭranta vojaĝo tra la vivo, kaj kio povas min helpi iĝi pli saĝa je la vivo; kaj nun mia okupiĝo pri japanaj aferoj certe ŝajnas al mi utila por tiu celo.
Do, ĉu japano, dano, usonano aŭ iu ajn alia naciulo, laŭ mi, la interesa parto ne estas la nacieco, sed la komunaj kaj diferencaj scioj kaj celoj - la komunaj donas fundamenton por kunlabora evoluigo de ideoj kaj projektoj, kaj la diferencaj scioj donas eblecon por instruo kaj lerno de novaj ideoj kaj fakoj.
Konklude, ĉu mi estis japano aŭ ne, mi konsideras min mondcivitano, kiu nuntempe anime profitas de koniĝo - aŭ rekoniĝo - pri lando al mi tre interesa kaj tial grava elemento de mia persona evoluo.