Bonan Vesperon, Karaj Oomotanoj!
Mi sentas honoron kaj kortuŝon pro partopreno, la unuan fojon en mia vivo, en tiu ĉi grandioza festo Secubuna. Des pli mi ĝojas, ke mi ĉeestas inter Vi konscie, ĉar danke al la lingvo internacia mi komprenas, kio okazas.
Esperanto estas tre proksima al Oomoto. Ambaŭ ideojn vivigas aŭdacaj celoj, esence komunaj per sia universaleco. Laŭ la Sankta Projekto de Oomoto, „ĉiuj popoloj kuniĝos en unu rondon, same kiel la riveretoj fluantaj en valo finfine kunfluas en riveregon”.
Simile Esperanto ne estas kreita, kiel kodo nur por komercistoj - diris Ludoviko Zamenhof- sed por helpi la kreon de „unu granda rondo familia”. Tiun ĉi similecon rimarkis Deguĉi Onisaburo jam en la jaro 1923, akceptante la internacian lingvon, kiel interkomprenilon kun la cetera mondo.
Efektive, Esperanto mirakle forŝovas de sur mia vojo lingvajn barojn en la Oomoto-centro en Kameka. Estas por mi agrabla surprizo renkonti multajn Oomotanojn parolantaj la internacian lingvon.
Ekster la konstruaĵoj kaj en ĝiaj koridoroj dulingvaj ŝildoj helpas min trovi ĝustan vojon. Tute memstare, sekvante indikilojn en Esperanto, mi atingas la komunan banejon kaj ankaŭ tie, ĝuante la varman akvon, mi babilas en la internacia lingvo. Tiu fakto konfirmas la ĝustecon de mia propra decido, farita en la juna aĝo, lerni Esperanton. Eĉ mi povas diri, ke valoris ĝin lerni nur por kontakti Oomotanojn.
Pravis la Kvara Spirita Gvidantino, Deguĉi Kijoko, ke ĝi ne estas nur lingvo de la morgaŭo, ĝi estas la hodiaŭa lingvo. Kun plezuro mi aŭdis la Kvinan Spiritan Gvidantinon, Deguĉi Kurenai, kiu en Esperanto salutis partoprenantojn de la transjara kurso.
Miaj kontaktoj kun Oomoto daŭras jam 22 jarojn. Ĝuste en aprilo 1987, Pola Televido komisiis al mi realigi filmon okaze de la centjara jubileo de Esperanto. Mi tiam vizitis 14 landojn interalie Japanion laŭ invto de Oomoto, kiu proponis epizodon pri siaflanka aplikado de Esperanto. Rezulte mi iris al Kameoka kaj Ajabe kun pola filmteamo kaj realigis ne nur kvinminutan epizodon por la jubiela filmo, sed tute apartan tridekminutan filmdokumenton pri Oomoto. Verŝajne tio estis entute la unua vasta prezento de la principoj kaj agadformoj de Oomoto en mia lando.
Kun plezuro mi rememoras la vizitojn de la karavano de Oomoto al Pollando. Unue dum la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en julio 1987. Tiam Oomotanoj prezentis kortuŝan preĝon en la ekstermejo Treblinka, kie germanaj nazioj gasumis duonmilionon da homoj, grandparte judojn, inkluzive de du filinoj de Ludoviko Zamenhof, Sofia kaj Lidia.
Post du jaroj Oomotanoj denove aperis en Varsovio, sendepende de la Esperanto-movado, por ĉeesti la mondan packunvenon. Tiam mi havis plezuron helpi la aranĝon de preĝado de Kamikoto en katolika preĝejo en Varsovio.
Krome interesis min ĉiam fakaj kunvenoj de Oomoto dum Universalaj Kongresoj de Esperanto. Vere Oomoto per siaj tradiciaj japanaj artoj bele ornamas la programon de la kongresoj.
Kaj nun kelkaj vortoj pri mi mem. Mi nomiĝas Roman Dobrzyński, naskiĝis en Varsovio, Pollando. En mia tuta profesie aktiva vivo mi laboris kiel ĵurnalisto, inkluzive dum 35 jaroj en Pola Televido.
Mi okupiĝis pri Latin-Ameriko, Hispanio kaj Portugalio. Mia ĉefa laborlingvo estis la hispana. Tamen mi lernis plej longe la francan kaj rusan. Mi parolas ankaŭ la germanan, ĉar mia edzino estas germana esperantistino. Nu, Eŭropo havas multajn lingvojn. Ni havas du gefilojn kaj du nepinojn.
Lastatempe mi multe laboras por Esperanto. Interalie mi verkis en Esperanto libron „La Zamenhof-strato”, kiu jam estas tradukita en 16 lingvojn. Mi aparte fieras pri la traduko de tiu ĉi libro en la japanan lingvon. Tiu traduko estas unikaĵo je monda skalo, ĉar faris ĝin 67 japanaj samideanoj, inter ili kvar Oomotanoj.
Fine de la pasinta jaro mi venis al Kameoka, partoprenis la transjaran kurson de Esperanto inter la cento da personoj, adiaŭis la malnovan jaron per kortuŝa te-ceremonio, salutis la novan jaron en la preĝejo Banŝo-den, aŭskultis la belan mesaĝon de la Kvina Spirita Gvidantino, kaj atentis ŝian averton gardi sin kontraŭ malvarmumiĝo.
Sekve mi manĝis supon de la sep herboj, kunfestis Tsukinamisai en Halima. Nan mi diligente studas historion de Oomoto en la oficejo de EPA kaj ĉeestas ĝian ĉiutagan vivon en Ten'onkyo kaj en la urbo Kameoka kun la celo espereble verki pri Oomoto en Esperanto.
Mi resteos en Kameoka ĝis majo kaj estos al mi agrable saluti Vin tie. Mi scias, ke ĉiu Oomotano konas la vorton: Saluton!
Koran dankon!
(Ajabe, 03.02.2009)