Partoprenantoj alvenis en Ajabe vespere en la 11a de aŭgusto; ili registris partoprenon ĉe la akceptejo, kaj ricevis la klarigon pri la programo kaj tereno.
Je la 7a vespere okazis bonveniga festeno, “Granda Interamikiĝa Kunveno,” en la placo antaŭ la preĝejo Miroku-den. Frandaĵoj kaj trinkaĵoj bonvenigis ilin, kaj belaj voĉoj de Brazilana koruso malfermis la festenon. Dum unu horo oni ĝuis kulturan interŝanĝon — tradicia korea danco, kantoj kun gitaro, japanaj dancoj, interalie multaj ĉeestantoj kune dancis la Aŭa-dancon, faman japanan folkloran dancon; kelkaj ĉeestantoj salutis, kaj en la fino ĉiuj ĉeestantoj ĝuis piroteknikaĵojn.
Je la 10a matene en la 12a de aŭgusto, oni celebris la malferman ceremonion en la Sanktejo Ĉoosei-den. Ĉefcelebranto Kyotaro Deguchi recitis la preĝvortojn en Esperanto, kaj reprezentantoj el la alilandaj partoprenantoj oferis pinbranĉetojn al la altaro. Post la diservo, la Spirita Gvidantino Kurenai Deguĉi salutis al la ĉeestantaro. Ĉefdirektoro de Oomoto Kunihiko Ŝimamoto salutis reprezentante la organizantojn. Oni ankaŭ prezentis la mesaĝojn el Universala Esperanto-Asocio, Japana Esperanto-Instituto, kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. D-ro Benedict Silva el Brazilo, Prof. Lee Jung-kee el Koreio kaj S-ro Chimedtseren Enhkee el Mongolio salutis reprezentante la partoprenantojn. Oni prezentis japanajn tradiciajn artojn: muziko de Jakumo-kotoo, noa muziko de mantamburo kun ĉantado, du pecoj de noa danco, laste 50 membroj de la Koruso Ĉielo kantis du kantojn: “la Espero” kaj “Fundamenta Misi-kanto de Oomoto.”
Posttagmeze, oni vidis la videofilmon “Paŝoj de Oomoto” kiu prezentas la historion de Oomoto, kaj oni aŭskultis la parolojn pri Oomoto, kaj pri Uta-festo kiu estas diservo oferi preĝon por paco en la formo de tankao.
Vespere, partoprenantoj vizitis la te-ĉambron Konohana-an, ceramikejon, kaj teksejon en la tereno de Oomoto. Oni servis verdan teon kaj dolĉaĵon en la te-ĉambro, kaj sub la lumo de lanternoj oni regalis la gastojn kun sakeo (japana rizvino) en la ĝardeno apud la lageto. En la ceramikejo, samideanoj desegnis la ceramikajn tasojn kiujn oni poste bakis kaj donis al ili. En la teksejo ĉeestantoj vidis la ceramikajn artverkojn de la Spirita Gvidantino, kaj observis la teksadon de la stabanoj, kaj kelkaj ĉeestantoj spertis ĝin.
En la mateno de la 13a de aŭgusto, partoprenantoj apartiĝis en du grupojn por sperti la japanajn tradiciajn artojn: teceremonio, kaligrafio kaj Aikidoo. Unu grupo eniris en la teĉambron kaj praktikis la etiketon de teceremonio, kaj ricevis la dolĉaĵon kaj verdan teon. Alia grupo faris tuĉskribon, kaj kopiis la skribaĵon de la Fondintino kun tuĉpeniko, poste ili vidis la prezentadon de Aikidoo, kaj kelkaj ekzercis sin je la tekniko.
Posttagmeze geamikoj aŭskultis la parolon, “Vojmapo al la Miroku-Mondo (Ideala Mondo).” Post la parolo ŭombulismaj samideanoj prezentis la korean teceremonion kaj donis la floran teon al la ĉeestantoj.
Geamikoj enbusiĝis kaj vizitis alian sanktan terenon de Oomoto en Kameoka. La geamikoj surmetis jukatojn (somerajn kimonojn), kaj partoprenis en la Miroku-danco (folklora danco ĉe Oomoto) kiu estis la programero de Geknaba Festo de Oomoto tie koincidanta. Partoprenantoj ege ĝuis la dancon kune kun geknaboj.
Matene de la lasta tago, la 14an de aŭgusto, preĝofero por paco, Uta-festo de Oomoto, okazis sur la noa scenejo en la Sanktejo Ĉoosei-den. La partoprenantoj kaj Oomotanoj entute pli ol du cent personoj ĉeestis ĝin. Esperantistoj tra la mondo kaj Oomotanoj oferis preĝon en la formo de utao aŭ tankao, 31-silaba poemo. La oferataj poemoj nombriĝas entute 451 pecoj. En la Uta-festo oni ĉantis nur selektitajn 44 tankaojn, el kiuj kvin poemoj ricevis la premiojn.
Unu el la kvar ĉantistoj de la Uta-festo estis s-ino Ildete Barbosa de Aquino el Bona Espero en Brazilo. Ŝi restis en Oomoto de marto kaj praktikis la ĉantadon diligente dum du monatoj.
Tiu ĉi Uta-festo estis la unua provo. Oni solenis la tutan feston nur en la lingvo internacia—la prezidanto anoncis la programerojn en Esperanto, kaj oni ĉantis la utaojn en Esperanto. Tiu ĉi Uta-festo estis grava provo por estontaj Uta-festoj celebrotaj en Brazilio kaj en Jerusalemo.
Kvin utaoj gajnis premiojn: ĉefcelebranto Kyotaro Deguchi gratulis la kvin premiitojn kaj transdonis la premiojn al ili.
Post la Uta-festo, kelkaj reprezentantoj de la partoprenantoj salutis kaj esprimis siajn impresojn pri la programo. Reprezentante la organizantojn, Ĉefdirektoro Tokio Kanakogi de EPA, dankis al la geamikoj por ilia partopreno. Plej laste ĉiuj kunkantis la kanton “Tagiĝo”, kaj la tuta programo fermiĝis.
Jenaj kvin utaoj premiiĝis:
Premio Akso, s-ino Inge Demmendaal el Nederlando
Premio Akso, d-ro Benedicto Silva el Brazilo
Premio Homo, s-ro Makoto Niŝinaga el Japanio
Premio Tero, Prof. Lee Jung-kee el Koreio
Premio ĉielo, s-ino Rena Jonkova el Bulgario