Preskaŭ ekzakte 59 jarojn kaj 6 monatojn post la eksplodo de la unua atombombo super Hiroŝimo mi troviĝas en la urbo, kiu dum jardekoj simbolas la apogeon de la homa orgojlo kaj krueleco. Hiroŝimo bonvenigas sunplene, sed samtempe per ioma malvarmo kaj delikataj neĝoflokoj. Densa konstruaĵaro diversstila kaj hastanta homamaso kvazaŭ kontestas la imagon pri ĝi, kiun mi havas laŭ fotoj, filmitaj dokumentoj, priskriboj. Kvankam la difinojn pri la atombomba minaco oni deklinacias de jardekoj laŭ diversaj vidpunktoj – militara, ekologia, pacminaca - Hiroŝimo kaj Nagasaki daŭre rolas kiel simbolo, eble simbolo iom paliĝinta?!
Atendante la tramon numero 2 kondukontan al la Pacmuzeo mi rigardas la preterpasantojn kaj ne povas rezisti la trudiĝantan demandon: al kiom da ili akompanas la konscio pri Hiroŝimo-ekstermita, Hiroŝimo-simbolo? Nu, mi certe malpravas allasante ĉi tiun demandon - la vivo observas la proprajn regulojn - sed mi ne povas liberiĝi de tiuj pensoj. Nur la lastan nokton mi finlegis la esperantigitajn rememorojn de postvivintoj. Tra la tramfenestro videbliĝas la granda bulo de basbala stadiono. Ankoraŭ momento. La tramo haltas. Kaj jen maldekstre spirhaltigas la reala, tuŝproksima simbolo de la katastrofo de antaŭ 60 jaroj, la skeleta kupolo de la Atombomba Domo videbliĝanta tra la arbobranĉoj kaj folioj. Kun la sento de ioma nekredemo, hezitemo, respekto, mi malrapide proksimiĝas, fotas; la rigardo registras ĉiun detalon de la nuna realo, de la etendiĝanta vaste ne surkonstruita spaco de la Paco-Parko. Tien ni celas kun YANO Hiromi, kiu akompanas min en la nomo de Oomoto. En la Pacmuzeo atendas nin jam OSIOKA Moritaka kaj HARADA Hideki, kaj ĝuste samideano OSIOKA, hiroŝimiano ekrolas kiel la ĉiĉerono. Skize venas informoj tiom konataj, sed nun perceptataj ankaŭ kun tiu aparta prilumo venanta el la freŝlegitaj travivaĵoj. Niaj unuaj paŝoj direktiĝas ankaŭ al la rememoroj de la postvivintoj – ĉi-foje en la grafika formo. Jen desegnaĵo de antaŭ la atako, sed tuj en la apuda mi rekonas la flavan lumon, pri kiu mi legis tiom freŝe. Rekte fizike kaŭzas la doloron la aliaj – virino pendanta, kvazaŭ “gluiĝinta” per la haroj al la elektra tramdrato, akvobaseno plena de kadavroj jen en ĝi drontintaj, jen senvive kliniĝintaj por almenaŭ per akvoguto mildigi la suferojn. Fakte la desegnaĵoj ne multas, sed vomas la rememorŝarĝon de la transvivintoj. Nur nun ni transiras al la Pacmuzeo. El inter kelkaj lingvoversioj – en kiu mankas Esperanto – mi elektas la italan. La songvidadon akompanas la kromefektoj. Dokumentaj filmscenoj pri la atombomba eksplodo, materialaj restaĵoj de la viktimoj, maketo de Hiroŝimo antaŭ- kaj la post la atombomba atako ebligas ĉiusense profundiĝi en la tragedion. Kaj subite venas la rememoroj pri scenoj de terure ekstermata dum 6 jaroj Pollando, Varsovio… Sed denove mi estas en Hiroŝimo, por kies ekstermo sufiĉis sekundoj, por ke la ĝis tiam nekonata detruforto de la atombombo forvaporigu, neniigu neniam kalkuleblajn viktimojn! Bonŝanculojn? Kun skuita koro mi rigardas fotojn de aliaj, kiuj memorigas milojn da aliaj, kiuj spertis la pluvivon: blindaj, kripligitaj, kun krevanta kaj degelanta haŭto, kaj pensas pri tiuj – kiujn la morto falĉis jam jarojn post la eksplodo, kiel la revantan pri la pluvivo Sadako, kaj pri la orfoj de Hiroŝima….
Filmscenoj pri la subskribo de dokumentoj malpermesantaj la testadon de la nuklea armilaro…. Tergloba maketo elmontranta kiom da ŝtatoj jam nun disponas pri la nukleaj obusoj. Edifaj vortoj de la mondgravuloj, kiuj antaŭ mi vizitis Hiroŝima, inkluzive de Johano Paŭlo la 2-a. El la memorprofundo elaperas miaj lernejanaj ekzercoj pri la protesto kontraŭ la atombomba atako. Pasis tiom da jaroj!! La memoro paliĝas, ŝajnas ke tiu pri Hiroŝima ankaŭ. Veninte tien mi ne havas dubojn: ĝi daŭre avertas! Ĝi ne sole avertas. Unu el la lastaj fotoj – tiun pri la burĝonanta floro sur nehomece ekstermita tero mi “elportas” metafore el Hiroŝimo kiel la simbolon de espero, kiel la mesaĝon de paco – daŭre bezonata, ankaŭ komence de la 21-a jarcento.
Sed estas iu kroma mesaĝo, kiu nunepoke meritas tute klare atentigon, lige kun la lanĉo de la unua atombombo kontraŭ Hiroŝimon. La pardono! Ĉu eblas pardoni aŭ ĉu nur forgesi? Sed la forgeso kaŭzas, ke ni facile allasas la riskon de la pacminaco – konservita kun tioma peno en la daŭro de la postmilitaj jaroj. Se eĉ pri tio forgesas unuopaj ŝtatoj kaj registaroj – la maltrankvilo pri endanĝerigita paco en la socioj viglas – kvankam motivas ĝin aliaj skuintaj la mondon eventoj. La rankorreago ŝajnas komprenebla, sed ĉu disfloras el ĝi la pacespero?
(10an de Februaro 2004)