Kiam la 5-an de februaro en la interreto aperis la informo, ke la pola rokkantisto Tomek Mazowiecki kaj Miyazawa Kazufumi komune surbendigos dum la nunjara somero la kanzonon de la Insulo "Ŝimauta", mi jam estis en Japanio sciante, ke mi verŝajne vizitos ankaŭ Okinavon. Sed mi tiam tute ne sciis, ke tiu ĉi kanzono post mia reveno, memorigos al mi la viziton en la paradize alloga, sed ja samtempe forte damaĝita loko en Japanio, la unusola loko en la lando de la burĝonanta ĉerizujo, en kiu okazis la rektaj interbataloj de japanoj kaj usonanoj dum la lasta mondmilito. Se ĉies kompaton elvokas la terura sorto, kiun spertis Japanio - pro la faligo de du atombomboj sur Hiroŝimo kaj Nagasako – ĉu eblas paroli pri la kompato rilate al batalo en Okinavo, kiu estis unu el la lastaj akordoj de la 2-a mondmilito, kies teruraĵoj lasis longe ne cikatriĝintajn vundojn de suferoj kaj damaĝoj en Eŭropo, en mia propra hejmlando? Sed mi sciis, direktiĝante al Okinavo, ke tiu vizito – post la pli frua en Hiroŝimo - multe gravos por mi – ankaŭ, por ke mi povu pli bone kompreni Japanion. Kun aparta antaŭemocio mi pensis pri ĝia efektivigo.
Fin-fine pli ol duhora flugo, sub la helblua ĉielo orumita per la sunradioj, kondukis min kun YANO Hiromi - flanke de Oomoto - la 13-an de februaro el la flughaveno Kansajo en Osako al Okinavo. Nur lastmomente proksimiĝante al la surgrundiĝo mi rimarkas la konturiĝantan bordolinion de la insulo kaj la smeraldobluon de la maro. Okinavo – eta insulo sude de la japana insularo - ĉiam vekis ĉe mi la asociaciojn pri la venka 2-a mondmilito, sed tutcerte - malgraŭ viditaj pli frue fotoj - mi ne imagis ĝian paradizan ĉarmon. Nun mi vere ĝuas ĝin meze de la plej frosta monato en la fora Pollando. Sed ne lasas min aparta sento, ke ne la ĉarmo kaj vidindaĵoj de Okinavo estas la ĉefcelo de mia vizito. Jen kaj jen, revenas la truda demando: kio vere okazis tie dum la lastaj tagoj de tiu ĉi mondmilito, dum kiuj pereis tiom da homoj? Ĉu respondos ĝin la vizito en Muzeo de Paco sur Okinavo, kiun ni celas preterveturante la vaste etendiĝantan terenon de la usona garnizono sur la insulo? La vetero enorme belas, por mi preskaŭ someras, kiam ni atingas la bordon, ĉe kiu la 1-an de aprilo de la 1945-a komenciĝis la invado de la usonaj trupoj kaj la japanaj-usonaj interbataloj. La nigraj granitaj tabuloj kun dense surskribitaj nomoj atestas hodiaŭ mute pri tio, kio tie okazis, atestas pri la vivofero de cent kelkdek mil japanoj – en prema plimulto loĝantoj de Okinavo - kaj 12 mil usonanoj. Mi ne povas legi la plej multon de la nomoj, sed ili impresas min kiel senfinaj vortoj de litanio. Ĉies nomo vekas la imagon pri konkreta homo, kiu batalis jen pensante pri la fino de tiu ĉi terura milito, jen konvinkite ke ne eblas kapitulaci. Tion, kio efektive okazis tie ĝis la 23-a de junio - kiam kapitulacas la lastaj japanaj trupoj – rekreas en la brile blankaj konstruaĵoj - la Pacmuzeo, kies pavilonoj ne tuj malkaŝas la enhavon. Frapas min la bildo de la mizero de la batalantaj kaj rezistantaj japanoj kaj ilia organiziĝo, frapas la atestoj de sufero kaj rezisto. Preskaŭ ĉiu eksponaĵo devigas halti momenton kaj mediti. Hodiaŭ ĉio ĉi ŝajnas rekte nereala, kiam mi rigardas de sur la eskarpo la vastan maron, ĝuas la sunvarmon kaj delikatan ventoblovon. Ni ne solas. Inter tiuj, kiuj kiel ni medite vizitas la lokon ne estas sole japanoj. Silente kaj koncentrite ni finfine forlasas ĝin, la unusolan batallokon en Japanio.
Tamen ne por longe ni distanciĝas disde la militaj rememoroj. Jen laŭvoje ni denove haltas. Ĉi-foje ni eniras bunkron-fortreson, en kiu pereis per la sinmortiga morto 4 mil soldatoj kun subadmiralo Minoru Ota kaj lia stabo. Ni eniras tiun veran labirinton kaj sekvas itineron – tiom ampleksan, ke ni povas iri laŭ ĝi nur fragmente. Ĝi tamen helpas imagi la trapason de la rezisto, la vivon de tiom da viroj en la militkondiĉoj. La febro trakuras mian haŭton, kiam ni ektroviĝas en la kamero, iama stabejo – sur kies muroj ĝis hodiaŭ kvazaŭ freŝspure videbliĝas postkuglaj truoj kaj sangostrioj. Kiel kompreni tiun ĉi decidon, kiu ordonas al tiom da viroj adiaŭi la vivon? Ni komencas interparoli kun mia amika ĉiĉerono, YANO Hiromi pri la iama japana eduksistemo, kies honorpunkto estis prefere morti ol kapitulaci. El la mallumo de la subterejo ni eniras la sunplenan, printempan tagon. Tiom da vivoferoj, tiom da ŝajne vanaj vivoferoj!
Sed tuj baldaŭ ankoraŭ unu halto. Himejuri. Batalkampa hospitalo, en kiu la suicidan morton elektis flegistinoj, moblizitaj knabinoj el la knabinaj altlernejoj. Ni rigardas iliajn portretojn, spirdetene mi admiras ilian belecon kaj legas informojn pri ilia kortruŝe juna aĝo, en kiu ili elektis morton. Mi foliumas iliajn multobligitajn leterojn, Hiromi jen kaj jen haltas por legi pli detale. Mi sentas senpovon, pensante pri ilia eduko kaj fideleco al la edukideoj, tiom malsamaj ol tiuj, kiuj gvidis polajn gejunulojn dum la milito, kaj kiuj ordonis batali ĝis la lasta vivoŝanco kaj nur en la batalo oferi la vivon por la patrolando.
La sunplena, printempa, mirinda Okinavo, kun la vastaj kanokampoj, bluaj kaj bluverdaj marakvoj levas antaŭ mi sian sekretvualon. Nun la insulo pulsas per la vivo – sed kiom da tiuj, kiuj svarmas vespere en la homamaso pensas pri la pasinteco?
Sed ankaŭ ĉi tie ne mankas lokoj kvazaŭ foraj de la civilizacio, kie kampojn oni kultivas per serpo enmane. La sekvan tagon survoje al la nordo de la insulo mi gapas al la eta bieno, kiun kultivas for de la urbocentroj kamparano en modesta laborvesto kaj karakteriza pajloĉapelo. Li peze rektiĝas por ekzameni - ŝajnas al mi, ke ne oftan ĉi-loke - aŭtomobilan bruon – sed mi ŝtoniĝas sub lia rigardo kaj komprenas, ke mia haŭtkoloro perfidas min. Ĉu li flegas la memoron pri la invadintoj?.... Tuj proksime al lia kampo ni malsupreniras groton, kun la memortabulo kaj vasta nigra buŝo de la enirejo neniel invita. Ĉiribigama! Tie ĉi kaŝiĝis 140 loĝantoj de la vilaĝo – 83 sinmortigis. Revene trudiĝas la demando pri la senco de tiu vivofero kaj kapklino antaŭ la decidoj kulture malsamaj, home solidaraj. Ĉiribigama, loko ŝajne perdita ankaŭ sur la mapo de eĉ tiu eta insulo kun fama nomo. Sed ne, jam venas aliaj vizitantoj por omaĝi la memoron de tiuj, kiuj poreterne restis en la groto. Denove konsternas min la kontrasto inter la memorenda loko kaj la beleco de naturo, kiun mi klopodas parkerigi por ĉiam. La verdon de la plantoj, kanokampojn, la burĝonantajn florojn, sunradiojn, homojn samajn kaj malsamajn ol sur aliaj japanaj insuloj.
Ĉu mia vizito en Oomoto-Centro en Kameoka kaj Ajabe – kiu ebligis al mi konatiĝi ankaŭ kun tiu ĉi faceto de la japana historio estas nur hazarda kaj koincida? Ne, evidente ĝi kaŝas, sed ja ankaŭ malkaŝas pli profundan sencon. La konatajn ĝis nun historiajn eventojn mi alrigardas kvazaŭ de inversa flanko, kvazaŭ laŭ rigardo de tiuj, kiuj same kiel ni home suferis. Ĉio ĉi okazas en la 2004-a jaro, jaro por mi aparta, la jaro de la datrevenoj - jen la 60-jariĝo de la albordiĝo de la aliancanoj en Normandio, jen la 60-a datreveno de la Varsovia Insurekcio – en kiu kontraŭ la germanan invadinton batalis grandparte polaj infanoj, skoltoj, oferante sian junan vivon por liberigi la patrolandon. La 2004-a jaro, la jaro por mi aparta – dum kiu mi ricevis la ŝancon viziti ankaŭ aliajn lokojn, ligitajn kun la 2-a mondmilito, tiom forajn de la eŭropa militteatro, tiom forajn eĉ de la japanaj ĉefinsuloj mem. Mi elportas el ili ne nur nostalgion pri la paradiza naturo, sed lasas miajn emociojn de la plej profunda kompato por tiuj, kiuj firme kredis per sia vivofero savi la honoron de la propra hejmlando. Kaj la melodio kaj vortoj de "Ŝimauta" akompanas min kiel la pacdezira mesaĝo de tiuj, kiuj ne volas forgesi, kaj komprenas , ke - por mesaĝi pri paco kaj ĝin flegi - oni ne povas forgesi pri la historio.