Estimataj!
Unue, permesu al mi transdoni al vi miajn plej varmajn salutojn, kiujn mi portas al vi el mia hejmlando, Pollando. Nur antaŭ tri monatoj mi havis la bonŝancon esti en Japanio, viziti mallonge Ajabe kaj kunpartopreni kun vi en Kameoka la gravan jubileon de la okdekjariĝo de EPA de Oomoto. Kvankam mi kiel esperantistino bone sciis, kio estas Oomoto - dank al via revuo kaj la kunvenoj de Oomoto dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto - la vizito en tiuj ĉi du centroj ebligis al mi "tuŝi" la pulsantan koron de Oomoto, sperti la ĉiutagan ritmon de via vivo, korvibre senti la devizon "Unu Dio, unu mondo, unu lingvo".
Mi malkovris, ke Esperanto estas ĉe vi la realo, ke inter niaj geauskultantoj en la tuta mondo multaj estas Oomotanoj. Apartan impreson lasis ĉe mi la edifaj vortoj de la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, DEGUCHI Kurenai en perefkta Esperanto, kiun mi kun profunda fiero prezentis en nia esperantlingva programo je kiu reagis aŭskultantoj ne nur el Japanio, sed ankau el tiaj landoj kiel Ĉehio kaj Francio.
La vizito en Japanio kaj inter vi fariĝis por mi tre grava vivosperto, kiun mi ne antaŭsentis. Tamen eĉ en la plej kuraĝaj revoj mi ne supozis, ke mi povos reveni tiom baldau, ke mi povos partopreni la Sacebunan Feston de Oomoto. Kun tremanta koro mi estas inter vi kaj mi antaŭsentas, ke tiu ĉi festo ankorau pli profunde ebligos al mi kompreni, ke fronte al Dio ni estas kunfratoj en granda homa familio, ke Bona Dio gardas ĉiun homon kiu sincere deziras protekti la puran animon kaj progresi en la saĝo de Liaj instruoj. Oni diris al mi, ke la Sacebuna Festo de Oomoto estas la ceremonio por purigi la landon kaj la Universon, mi scias, ke ĝi estas datreveno de via Revelacio. Estas por mi honoro esti inter vi dum tiu ĉi festo.
Mi mem lau mia konfesio estas rom-katolikino kaj kun granda respekto mi aŭskultas la instruojn de mia Eklezio. Kun granda ĝojo mi observas la senĉesajn klopodojn de nia Papo, Johano Paŭlo la Dua favore al la ekumena dialogo, favore al la interreligia dialogo. Mi fieras estante polino, ke la pola Papo lanĉis tiun dialogon per la unika en la historio de la Eklezio interreligia renkonto en la itala Asizo. Sed kio ankorau pli gravas: tiu ĉi dialogo daŭras! Estante esperantistino kun aparta ĝojo kaj intereso mi legis en "Oomoto"-revuo", ke tiun ĉi interreligian dialogon partoprenas ankau reprezentantoj de via religio. Tio por mi konfirmas la veron de via mesaĝo - "Unu Dio, unu mondo, unu interlingvo", kiun mi povas konsideri la propra, kio ne malhelpas al mi fideli al mia religia doktrino.
Unu lingvo! Permesu al mi dividi kun vi ankorau kroman rimarkon. Kiel mi jam diris profunde kortuŝis min la edifaj vortoj de la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto DEGUCHI Kurenai en belega Esperanto. Eble ne ĉiuj el vi scias, ke ankau Papo Johano la Dua uzis Esperanton alparolante dufoje la gejunulojn de la mondo, kiuj rendevuis en la pola pilgrimloko Ĉenstohova, ke li mesaĝis en ĝi al la kunvenintaj sur la Placo de Sankta Petro en Romo esperantistojn, ke dufoje li ĉiujare siajn benajn vortojn peras - okaze de Pasko kaj Kristnasko, inter aliaj lingvoj ankau en Esperanto! Ĉu do vian devizon "Unu Dio, unu mondo, unu lingvo" mi povus ne rekoni la propra?
En tiu ĉi spirito mi partoprenas la Sacebuna Feston kaj dankas al ĉiuj dank al kiuj tio ĉi povis realiĝi, en tiu ĉi spirito mi esperas dividi mian partopreno-sperton post mia reveno al Pollando dum publikaj renkontoj, kaj ankaŭ en nia programo.
Sed nun permesu al mi ankoraŭfoje rediri miajn vortojn de profunda kortuŝo kaj feliĉo, ke mi denove povas gasti en Oomoto.
Koran dankon!
(3an de Februaro 2004)