Estimataj kaj karaj gekredantoj, la supera forto el kiu fontas mia vivo, gvidis min ĝis via monata solena kunveno. Estu ĝi laudata!
Pasintjare mi unuafoje vizitis Japanion por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Jokohamo.
Tiam mi sentis tuj ekde mia alveno ion nekutiman. Mi sentis min bonfarta kaj feliĉa. Pli bonforta kaj pli feliĉa ol ie ajn en la mondo, eĉ en mia propra hejmo.
Tial la Konsulo de la Esperanta Civito sendis min denove al Japanio por mesaĝi al Oomoto.
Antaǔ dek jaroj, mi gastigis en Francio junan kaj ĉarman Oomotaninon kiu vojaĝis al Monpeliero por la tiama Universala Kongreso de Esperanto.
Estis mia unua kontakto kun Oomoto.
En Florenco 2006, mi havis ŝancon denove informiĝi pri Oomoto. Mi spektis filmon pri la unuaj Spiritaj Gvidantoj, kaj ricevis dokumentojn.
Kaj nun mi spertas en la ĉiutaga vivo la aplikon de la fundamentaj valoroj de Oomoto, inter alie kaj ĉefe: respekto de la homoj digno kaj vivo, pacismo, federismo, feminismo, ekologio kaj la spirita signifo de artoj.
Ĝuste tiujn valorojn mi strebas flegi iom post iom evoluante en mia propra vivo.
Ĝuste por la defendo de tiuj valoroj mi fariĝis civitano de la Esperanta Civito kaj tie volontule laboras.
Estos do kompreneble, ke la Esperanta Civito deziras starigi kun Oomoto sincerajn rilatojn, kaj se eblas komunan laboron.
La lingvo Esperanto kaj la instruado de Zamenhof estas (unu) iuj el niaj komunaj valoroj.
Per Esperanto vi akiras novan komunan identeco.
Per Esperanto vi eniras superan mondon komunumon.
Estas dezirinde, ke en tiu monda Esperanta komunumo, estu plenumitaj ankaû la spiritaj bezonoj de ties membroj.
Tial mi proponas aldoni tiun temon al niaj venontaj preĝoj.
Mi deziras danki Oomoton pro mia invito kaj pro la varma akceptado, danki ĉiujn homojn kiuj ĉiumimute helpas min kaj zorgas pri mi.
Por ĉiam estu mi dankema kaj esperplena.
Adiaûa saluto, matena kunsido en Sanktejo Banŝoden (Kameoka, la 11an de 0ktobro. 2008)
Estimataj kaj karaj gefratoj,
Alvenis por mi la horo de disiĝo. momento malfacila sed plena je espero. Mi trapasis ĉi tie ekster ordinaran semajnon, laborante, lernante, kaj preĝante. Mi konstatis mirakran atingon de Oomoto kiu sukcesis realigi la sintezon de ĉiuj homaj kredojn kaj firme kropodas anonci ĝin.
Mi ricevis la grandan honoron renkonti ŝian moŝton, vian spiritan gvidantinon. Ŝi akcepti min kun simpatio kaj montris al mi kiom multe ni utilas en la mano de dio.
Miaj voltoj neniel sufiĉos por esprimi mian dankemon kaj tiun de la Esperanta Civito. Dankon al ĉiuj kiuj laboris kun mi, kiuj zorgis kun mi, kiuj helpis min. Dankon pro via gastamo, via diligenteco kaj via profunda atento. Mia koro enportas por ciam la instruon de Oomoto. Ĝis la horo de rekuniĝo.