おほもと Oomoto


Pri abolo de mortopuno

Jasumi Hirose, prezidanto de Oomoto

Ĉe "Ligo de parlamentanoj akceli abolon de mortopuno", ĝenerala kunsido en la kvara konferencĉambro sur la teretaĝo de loĝdomo de konsilantoj, la 17an de novembro de la 16a jaro de Hejsej

I Pri prezento al la parlamento de "leĝprojekto pri enkonduko de dumviva puno kaj aranĝo de esplorkunsido pri mortopuna sistemo"

Mi dankas la fakton, ke oni donis al mi la okazon eldiri pri la problemo de abolo de mortopuno.

Al la ĉiutagaj agadoj de la eminentaj moŝtoj de la "Ligo de parlamentanoj akceli abolon de mortopuno" ni havas profundan respekton kaj dankemon.

Antaŭ dek jaroj, en aprilo de la 6a de Hejsej (1994) oni malfermis la ĝeneralan kunsidon fondi la Ligon de Parlamentanoj fare de senpartiaj volontuloj en la unua parlamentana domo de deputitoj; pri tio raportis ne sole japana gazetaro, sed ankaŭ larĝe en la fronta paĝo de la anglalingva "Japan Times", tiel ke tio restas freŝa en nia memoro.

Hodiaŭ, la nuna stato de Japanujo pri "abolo de mortopuno" estas tia, ke ĝi ricevis averton pro malobservo de internacia regularo fare de komisiono de UN pri homrajta regularo; ne estas troige eĉ diri, ke la monda atento fokusiĝas sur tio, ĉu Japanujo ratifos aŭ ne la traktaton pri abolo de mortopuno, kiun UN akceptis. En la nuna stato, kiam ĉe EU en ĉiuj aliĝintaj regnoj mortopuno estas abolita, ke tio estas urĝa internacia tasko, viaj moŝtoj leviĝis, por aranĝi eksterordinaran esplorkomisionon pri restigo aŭ abolo de mortopuna sistemo; haltigo de ekzekutoj, kreo de dumviva puno, kun enhavo de tia skeleto vi prezentos parlamentanan leĝprojekton pri abolo de morotopuno, al kio ni havas gravan intereson kaj grandan ekspekton.

II Apelacio al haltigo de ekzekutoj kaj la koncerna agado de la Komunumo de Sankta Egidio

Komence de la jaro 1999 (la 11a de Hejsej), Komunumo de Sankta Egidio kun la sidejo en Italio komencis apelacii, en kunlaboro de Amnestio Internacia kaj aliaj internaciaj organoj, urĝan aplikon (moratorion) haltigi ekzekutojn depost la jaro 2000 (la 12a de Hejsej).

Por subteni la kampanjon postuli moratorion haltigi ekzekutojn Komunumo de Sankta Egidio alvokis kunlaboron al Oomoto kaj aliaj japanaj religioj por la agado kolekti subskribojn mondnivele el ĉiuj landoj por prezenti ilin al s-ro Kofi A.Annan, ĝenerala sekretario de UN.

Ni estis multe klerigitaj de "apelacio postuli urĝan aplikon haltigi ekzekutojn depost la jaro 2000 de nia erao" de Komunumo de Sankta Egidio.

La enhavo de la subskriba kampanjo estas jena.

"Komunumo de Sankta Egidio:

Apelacio postuli urĝan aplikon haltigi ekzekutojn depost la jaro 2000 de nia erao

La subskribinto pensas jene pri mortopuno:

  • Mortopuno neas universalan rajton de la homaro vivi.
  • Mortopuno estas ekstrema puno, kruela, nehumana, malhonora kaj ankaŭ abomeninda turmento.
  • Mortopuno estas senefika kiel rimedo batali kontraŭ perforto kaj praktike sur la starpunkto de ŝtato kaj socio tranĉi la homan vivon kaj per tio laŭleĝigas la perforton kiel ion pravigeblan.
  • Mortopuno donas avantaĝon al venĝo, reprezalio kaj, forigante toleron, pardonon kaj rerajtigon, kiuj estas elementoj apartenantaj al la justa sistemo, nehomigas nian mondon.

Sekve, ankaŭ de la personoj, kiuj subtenas la mortopunan sistemon, ni petas trankvilan konsideron pri la neceso provizore kaj urĝe apliki haltigon de ekzekutoj.

Kaj fakte:

  • En la hodiaŭa mondo, plimulto da ŝtatoj ne aplikas mortopunon. Unuj ŝtatoj tute ĝin abolis, kaj aliaj ŝtatoj decidis fakte ne plenumi ekzekutojn.
  • UN agnoskas, ke efika pruva bazo ne estas por valide pruvi, ke minacdefendan efikon havas kontraŭ la plej kruela krimo la apliko de mortopuno.
  • En la ŝtatoj, en kiuj oni reenkondukis mortopunon, post paso de kelkaj jaroj, ne estas indiko, ke eblas rekoni malkreskon de nombro de gravaj krimoj.
  • Ekzistas ebleco preni efikajn rimedojn por defendi socion eĉ kontraŭ plej horora kriminala krimulo.
  • La logiko de "okulon pro okulo, denton pro dento" aŭ "vivon pro vivo" estas konsiderata de plejmulto da homoj el ni sur la terglobo kiel logiko ne akceptebla de la antikva tempo. Kriminala teorio esploradas superi praktike kaj ĉie pritrakton eĉ de plej grava krimulo per tia nehumana rimedo.
  • En demokratiaj ŝtatoj la kostoj por mortopuno estas pli altaj ol tiuj por dumviva puno.

Laŭ la supraj kialoj, la subskribinto postulas de la registaroj de ĉiuj ŝtatoj de la mondo urĝan aplikon haltigi ekzekutojn depost la jaro 2000 de nia erao."

Tiu ĉi apelacio estas ankoraŭ hodiaŭ daŭrigata, kaj trans la diferenco de ŝtatoj, lingvoj kaj religioj, tiel ke kolektiĝis pli ol 5 milionoj da subskriboj el la mondo.

Oomoto jam frue esprimis sin por la abolo de mortopuno, sed tiutempe la afero de AUM-ŝinrikjo, fertiliĝo de knabaj krimoj k.t.p. okazis, kaj spegulante tiajn sociajn cirkonstancojn, fortiĝis nacia sento por daŭrigo de mortopuno kaj ni ne povis disvolvi pozitivan kampanjon por subskriboj.

Oni ne povas diri, ke japana religia rondo estis pozitiva por la subskribkampanjo.

III La vidpunkto de Oomoto pri abolo de mortopuno

Pli poste, en internacia kunveno, sub la aŭspicioj de la Komunumo de Sankta Egidio, en Palermo, Italio, de la unua ĝis la tria de septembro 2002 (14a de Hejsej), mi estis pripetita eldiri vidpunkon pri abolo de mortopuno kiel japana religiulo. En tiu fakkunsido mi faris jenan eldiron sub titolo "Por estonteco sen mortopuno".

La granda pensulo, kiun naskis Italio, Markizo de Beccaria asertis "por abolo de mortopuno" en Milano en 1764, kaj donis grandan influon al la tuta tero de Eŭropo.

Ankaŭ al Japanio tiu ideo transvenis, kaj en la 4a de Ŝooŭa (1929) por la unua fojo estis entute tradukita japanen la "Krimo kaj Puno" de Markizo de Beccaria.

Ĉirkaŭ tiu tempo, en Japanio, Onisaburo Deguĉi, kunfondinto de Oomoto, asertis abolon de mortopuno kaj diris:

"Aboli mortopunon estas tre bona afero. Se oni faris malbonon, al tiu doni mortopunon estas tro kompatinda afero. Origine, la celo de kriminala kodo estas pente reveni al bono kaj ne devas esti sinvenĝa. Se oni jam formortigas, tiu ĉi povas ja neniom pliboniĝi. Ĉar iu mortigis homon, do oni formortigas tiun, tio estas sinvenĝa kaj tute kontraŭ la spirito de universala homamo, kaj efektive ne bona."

Tia aserto fare de majstro Onisaburo Deguĉi estas bazita sur la instruo de Oomoto.

En Sankta Skribo de Oomoto estas predikate: "Laŭ la vido de Dio, ankaŭ la vivo de unu persono estas konsiderata kiel io pli peza ol la tero" (la 37a de Meiĵi"m1904Ån: verkite). La homo estas "infano de Dio, templo de Dio" kaj en ĉies korpo enestas respektinda spiriteco (dieco), kaj la respektiva unuopa ekzisto estas nur unu kaj la sola, neanstataŭigebla en granda universo, tiel oni instruas.

Cetere, la unuopa vivo ne finiĝas nur per la vivo en tiu ĉi mondo kaj, se post la morto la korpo pereas, ĉies spirito daŭras eterne vivi, kiel instruite. Kaj, estas instruate, ke la celo de la homa vivo en tiu ĉi mondo estas, polure altigante sian spiritecon, servi al la mondo por la homoj, por disvolviĝo de socio, kaj publika bono.

La ideo de abolo de mortopuno ĉe Oomoto staras sur vidpunkto pri spirito eterne senperea, kaj ĝuste la spirita savo per reveno al bono per pento en la reala mondo kaj tio estas bazita sur la ideo de la universala homamo, ke sub la graco kaj pardono de Dio ĉiuj homoj estos savitaj.

IV Tragedio de falsa akuzo

La plej granda difekto, kiun havas la mortopuna sistemo, devus esti tragedio de falsa akuzo (senkulpeco). Ĝis nun ekzemploj de falsa akuzo estis multaj kaj tiel longe, kiel daŭros la mortopuna sistemo, atenco kontraŭ homrajtoj, humana maljusteco, t.e. legaligo de murdo kontraŭ senkulpa civitano fare de la ŝtato bazita sur misjuĝo, okazas malkaŝe en la civilizita socio de la 21a jarcento, kaj ĉio estas nepardonebla realo.

Oomoto estis, antaŭ la 2a mondmilito, dufoje persekutitaj fare de la japana ŝtata potenco. Precipe la "Oomoto-Afero la 2a" kiu sekvis "la Unuan Oomoto-Aferon" en la 10a de Tajŝoo (1921), daŭris dum 10 jaroj de la 10a de Ŝooŭa (1935), kaj ĝi estis la plej granda persekuto kontraŭ religio en la japana moderna historio. Tiama Japanio, kiel vi scias, ultranaciismo eksterordinare ekzaltis la socian situacion; en tio la doktrino de Oomoto, kiu proponis "Universalan Homamon", "Ĉiuj religioj el sama radiko" kaj predikas por pacifismo, internaciismo, universalismo, forte incitis la ŝtatan potencon, kaj kiu laŭ direktivo: "ekstermi Oomoton de sur la tero" kulpigis Oomoton kontraŭ la temo de publika ordo, malrespekta krimo kontraŭ tennoo, kaj pro la suspektoj pri ordo kaj ideo, sen verdikto, la sanktaj lokoj de la organizaĵo Oomoto estis konfiskitaj kaj temploj kaj aliaj en la nombro de kelkcent institucioj estis devige detruitaj.

Homa damaĝo estis ankoraŭ pli granda, iom pli ol 3000 kredantoj tra la lando estis arestitaj. Majstro Onisaburo Deguĉi kaj aliaj kadroj de la organizaĵo estis multaj detenitaj en malliberigo dum longaj jaroj. Per turmentaj enketoj, inkluzive de torturo sinsekvis mortintoj en malliberejo. S-ino Sumiko Deguĉi, la dua spirita gvidantino, kiu tiam, kiel sola virina akuzito, pasigis 6 jarojn kaj 4 monatojn en malliberejo, estis dirita ĉe polica enketo: "Via familio ne evitos mortopunon"; kaj policano transdonis al ŝi "akvon ĉe morto".

Tiu ĉi afero estis "falsa akuzo", kiun la ŝtato intence aranĝis. En la 17a de Ŝooŭa (1942) dum la milito, ĉe la dua instanco la suspekto kontraŭ la Leĝo por Publika Ordo iĝis senkulpa, kaj en la 20a de Ŝooŭa (1945) ĉe la Plejsupera Tribunalo la verdikto pri la senkulpeco estis certigita; Plie per la militfiniĝo, ankaŭ malrespekta krimo kontraŭ tennoo nuliĝis kaj la afero totale solviĝis.

La mizero, kiun kaŭzas la falsa akuzo, estas nek skribebla, nek rakontebla. Lamento, malĝojo de la restanta familio, kiu per torturo perdis parencon, estas komprenebla kaj la vundo, kiun la senkulpa suspektito kaj kiun la familio havas en la koro, ne estas io, forviŝebla dum la tuta vivo. Estis ankaŭ la gazetara perforto, kiu ripete Oomoton priskribis maligna religio. Ĉiuj oomotanoj devis elteni, kvazaŭ sin kaŝante, sub la malicaj okuloj de la ĉirkaŭo. La rilato kun parencoj estis fortranĉita, per diskriminacioj la vivo en la loĝloko falis en malfacilecon kaj estis kelkaj, kiujn oni forpelis el la domo. Malgrandaj infanoj, nur pro tio, ke ili estas oomotanoj, estis ofenditaj de instruistoj kaj de kamaradoj estis ŝtonĵetitaj, turmentitaj.

Tamen, ni ĉi tie ne intencas rankori la ŝtatan perforton de la Oomoto-Afero, kaj la diversajn persekutojn kaj riproĉi. Ni intencas ĝuste transdoni al la venonta mondo la erarojn, kiujn alportis la pasinta historio, por ke denove ne okazu la sama, infera tragedio. Rigardante rekte la nuntempon, nia sincera deziro estas bazita sur tio, ke ni konstruu vere civilizitan socion.

La grandioza damaĝo pro la Oomoto-Afero atingis ne imageble ampleksan sumon da kompenso, sed majstro Onisaburo diris: "mi ne eltenas ŝuldi al la imposto de la popolo post la venkita milito"; kaj li ne akceptis konsilojn de advokatoj kaj forlasis pretendon por la tuta kompenso.

V Por meti punkton al la ideo de reprezalio

Ni renkontis la novan jarcenton kaj deziras meti punkton al la pasinta historio de murdo, sangelverŝo, konflikto bazitaj sur reprezalio, rankoro, ĵaluzo, kiuj povas esti la homa fatalo ekde Adamo kaj Eva; celante realigi "la mondon de prestiĝo de vivo kaj kunvivo" ni deziras mano en mano pozitive kontribui al la kunlaboro inter religioj, kies misioj estas savi la tutan homaron.

La instruo pri nemortigo: "Ne mortigu" el la dekalogoj de Moseo, estas universala etiko de la homaro, indiferente de oriento kaj okcidento, indiferente de kiu ajn religio.

En la japana historio, dum 350 jaroj (810-1156) de Hejan-periodo mortopuno ne estis plenumita, ni havas do fierindan japanan kulturon.

Majstro Onisaburo Deguĉi instruis:

"La forto kaj malforto de lando dependas de bono aŭ malbono de la popolana konduto. Kiam la popolo kondutas juste, ankaŭ la moro estas bela kaj kiam la moro estas bela, tiam venas konkordo al la lando. Kiom la popolo en konkordo unuiĝas, tiom da forteco ne ekzistas en la mondo."

Plie kaj ankoraŭ Majstro Onisaburo Deguĉi diras:

"La japana spirito estas nome la spirito, kiu senlime batalas cele kontraŭ la uloj kiuj rompas pacon, civilizacion, liberon, sendependecon kaj homrajton; ĝi estas spirito, kiu faligas kruelan kaj fortan diablon kaj protektas la rajton de malfortuloj."

Aboli la mortopunan sistemon estus mejloŝtono celi al ideala socio, kie ĉia vivo estas respektata.

Ni pensas ankaŭ, ke estas necesa la sistemo de savo, kiu varme subtenas, materie kaj kore, la familianojn de la damaĝintoj kaj damaĝitoj.

Ni religiuloj trovas grava problemo la ruiniĝon de homa koro, kiu naskas fertilan krimon, la malboniĝon de socia medio; kaj por tion purigi, beligi kaj bonigi, ni trovas grava la etikan edukon al gejunuloj; krome, ni deziras kontribui cele al la medifaro, kie ne okazas krimoj, rekonante "hejmedukon", "hejmreligion", "familian ligon" por konstrui "hejman pacon". Tio estas ne sole de Oomoto, sed ankaŭ komuna deziro de multaj religiuloj.

Estas fakto, ke ekzistas diversaj pensmanieroj en la japana religia rondo, ni tamen kredas, ke, ĉe la aŭdo pri la prospekto de ĉi-foja leĝprojekto, temas pri la enhavo, kiun multaj religiuloj povas aprobi. Ĉi-foje, viaj moŝtoj estis aktivaj kun perspektivo por la estonteco de Japanio, kaj por la klopodoj, mi denove esprimas al vi respekton kaj dankemon, kaj kune kun tio ankaŭ ni japanaj religiuloj sincere deziras fari plian strebadon cele al realigo de la estonteco sen mortopuno.

(tradukita de Tacuo Huĝimoto)


<= hejmen

Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.