Oomoto havas du bazajn sanktajn skribojn. La unua estas Diaj Revelacioj de Oomoto japane Fudesaki (7 volumoj), skribita de DEGUĈI Nao, Fondintino de Oomoto. La alia estas Rakontoj el la Spirita Mondo (81 volumoj), verkita de DEGUĈI Onisaburo.
La unua estas profeta kaj averta libro pri la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondoj materia kaj spirita, fare de Dio, kaj la dua estas savlibro aŭ projektlibro pri tio. Diaj Revelacioj de Oomoto formiĝis pli frue ol Rakontoj el la Spirita Mondo kaj ĝi okupas la plej radikan pozicion el ĉiuj sanktaj skriboj de Oomoto. Sekve, oni nepre konsultas ĉi tiun libron, kiam oni volas serĉi la devenon de Oomoto-fondiĝo, la celon de Dia afero, Dian planon, la estontan bildon de la mondo k.a..
Diaj Revelacioj de Oomoto estas libro de alarmo, direktita de Dio Kunitokotaĉi, Reganto de la tero (alinome "Dio Uŝitora", kiu posedis Fondintinon DEGUĈI Nao) al homaro, kiu estas tuj antaŭ la krizo de sia pereo. Tiuj freŝaj kaj intensaj indikoj, tenataj en la senartaj esprimoj, igas legantojn reĝustigi sian teniĝon.
Ĉi tiu libro estas sankta skribo por internacia eldono, kiun ni kompilis farante baza teksto la sep volumojn de la libro Diaj Revelacioj de Oomoto, kaj eltirante el ĝi dekonon de ĝia enhavo. En la teksto ne malmultaj estas propraj esprimoj kaj partoj malfacile kompreneblaj; ni tamen limigis al minimumo la notojn aŭ klarigojn en la teksto, konsiderante la karakteron de ĉi tiu libro, t.e. sankta skribo.
Ĉi tiu libro estas kompilita cele al la kredantoj, sed, ĉar Diaj revelacioj mem estas direktitaj al la tuta homaro, ni konsideris la kazon ke legantoj eventuale ne estas kredantoj kaj anstataŭ ortodoksa klarigo ni sube priskribis kelkajn temojn koncernajn al ĉi tiu libro, por ke ili estu utilaj al ĝeneralaj legantoj.
En la 25-a jaro de Mejĵi (1892) Oomoto fondiĝis far DEGUĈI Nao (1837-1918), en Ajabe, gubernio Kioto, situanta preskaŭ meze de la japana lando.
Post la falo de la ŝoguna registaro, kiu konservadis 300-jaran izolismon ene de la longdaŭra feŭdisma socio, la nova registaro, starigita per la Restaŭro de Mejĵi (1868), establis la konstitucion (1889). Kaj por ne esti postlasita de aliaj grandaj regnoj, la registaro energie antaŭenpuŝadis la modernigon de sia regno, pozitive alprenante la eŭropan civilizacion. En tia situacio estis la tiama Japanio.
La 3-an de februaro, la 5-an de januaro en la luna kalendaro de tiu jaro, en kiu Fondintino DEGUĈI Nao atingis sian 55-jaraĝon, "Dio Uŝitora" abrupte posedis ŝin kaj deklaris la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondoj materia kaj spirita. Tiel okazis la fondiĝo de Oomoto. Poste, la Dio igis Fondintinon preni tuĉpenikon kaj ŝi aŭtomate skribis la sanktan skribon nomatan Fudesaki.
Ĉi tiu Fudesaki (Diaj Revelacioj) skribatis dum 26 jaroj ĝis la ĉieleniro de Fondintino, kaj ĉi tiu skribo forte kuraĝigas la homaron al vekiĝo, indikante esencan eraron, kiun homaro tenadas ekde pratempo. Kiel la celon de Oomoto-fondiĝo, en ĝi Dio Uŝitora, la origina prapatra Dio, kreinta kaj solidiginta la teron, deklaras, ke Li, ree aperinte, plenumos la grandajn lavadon kaj purigadon de la mondoj materia kaj spirita, reformos radikale la ĝisnunan egoisman kaj perfortisman manieron, kaj surtere konstruos Dian mondon mildan kaj ĝojan (la surteran ĉielulan regnon), kiu daŭros tra ĉiuj generacioj. Ĉi tiuj grandskalaj revelacioj ne nur trafe montras la tendencon de la mondo dum pli ol 100 jaroj, de la fondiĝo de Oomoto ĝis hodiaŭ, sed ankaŭ klare prezentas la bildojn de la mondo, modernan kaj estontan.
En Oomoto troviĝas du instru-fondintoj, Fondintino DEGUĈI Nao kaj Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo, kaj du bazaj sanktaj skriboj, Diaj Revelacioj de Oomoto kaj Rakontoj el la Spirita Mondo. Krom ĉi tiuj du troviĝas aliaj du sanktaj skriboj, nome, Diaj Vojsignoj kaj Diaj Vojlumoj (verkitaj de DEGUĈI Onisaburo), kaj ankaŭ multaj instru-libroj, aplikataj post sankta skribo.
Koncerne al Diaj Revelacioj de Oomoto, kiel ni jam menciis en la antaŭparolo, en la posedo de Dio Kunitokotaĉi (aŭ Dio Uŝitora), la Prapatro de la mondo, Fondintino DEGUĈI Nao aŭtomate skribis, similmaniere je psikografo (skribiva mediumo) en spiritismo, 10 mil volumojn da Diaj mesaĝoj (kies unu volumo konsistas el 20 japanaj paperfolioj) dum 26 jaroj, de la 25-a jaro de Mejĵi (1892), la jaro de Oomoto-fondiĝo, ĝis la 7-a jaro de Tajŝoo (1918), la jaro de ŝia ĉieleniro.
Fondintino, kreskinta en malriĉa domo jam de la infana tempo, estis analfabeta; tamen, kiam ŝi ektenis tuĉpenikon laŭ Dia instigo, ŝi kapablis skribi Diajn vortojn eĉ en nokta mallumo. Estas epizodo, en la komenca periodo, ke ŝi petis najbaron legi ŝiajn skribaĵojn, ĉar ŝi ne povis mem fari tion.
De la 6-a jaro de Tajŝoo (1917), laŭ Dia ordono, Majstro DEGUĈI Onisaburo komencis kompili, elektante la tekstajn elementojn kaj aldonante ĉinajn literojn al malfacile kompreneblaj esprimoj en rondaj kanaoj (japana silabaro) por faciligi la ĝustan komprenon al legantoj. La Diaj Revelacioj de Oomoto en 7 volumoj temas pri ĉi tiu kompilaĵo.
La libro ampleksas tre diversajn temojn: la originoj kaj fataloj de Dioj kaj dioj, la rilato inter Dio kaj homo, homaraj pekoj, la signifo de la apero de Oomoto, profetaĵoj kaj avertoj al homaro, la spirita kaj materia reformado de la mondo, la vivcelo de la homaro, la unuecigo aŭ reunuecigo de la mondo k.a..
Kvankam la esprimoj estas tre koncizaj kaj senartaj, iliaj signifoj estas tre profundaj; oni ofte falas en grandan eraron, se oni ne povas subkompreni ilian sekretan aŭ spiritan sencon. Efektive, la kredantoj en la frua periodo faris diversajn erarojn grandajn per tuja juĝo pri la esprimoj. Pro tio, Onisaburo diktis la verkon Rakontoj el la Spirita Mondo kiel veran klariglibron por Diaj Revelacioj de Oomoto. La ĉi-fojan libron en la esperantlingva versio ni faris originala teksto de la internacia eldono de la sankta skribo Diaj Revelacioj kaj, tamen, ĉe la tradukado, ni donas al malfacile kompreneblaj partoj kelkan ekzegezon laŭ la enhavo de Rakontoj el la Spirita Mondo anstataŭ traduki laŭvorte.
Dume, en la unuopaj esprimoj, kiuj detale kaj ripete klarigas laŭ diversaj temoj, kvazaŭ gepatroj konvinkus sian infanon, oni povas vidi la patrecan amon de Dio, frontanta al granda entrepreno por la homaro.
La Dio Uŝitora (vd. paragrafon 1 en la teksto), kiu posedis Fondintinon, estas rekta partospirito (vd. antaŭparolon 3.1.b ) de Dio Ookunitokotaĉi, kreinto de la tuta universo aŭ unu sola absoluta Dio. Li estas la reganto de la tero, kaj kreis la terglobon kaj kreskigis ĉiun vivaĵon; ĉi tiu Dio nomiĝas Dio Kunitokotaĉi en mitoj de nia lando.
Ankoraŭ ni iom pli skribu pri Dio Uŝitora aŭ Kunitokotaĉi. Ĉi tiu Dio rektanime praktikadis la plej superajn bonon, rigoron kaj amon dum miliardoj da jaroj ekde la komenco de la ter-kreado. Travivante multajn malfacilaĵojn kaj suferojn, Li formis la teron, kiel ni nun vidas, kaj kreskigadis homojn, bestojn kaj plantojn. Sekve, ĉi tiu Dio estas la vera patra Dio ne nur de la homaro, sed ankaŭ de ĉiu estaĵo sur la tero; do, oni povas diri, la homaro vivas ĉiutage en la senlima favoro de ĉi tiu Dio.
Laŭ Fudesaki, en la antikva Dia epoko post la formado de la tero, ĉi tiu Dio instalis 12 landajn regantojn-diojn kaj sub ĉi tiuj ankaŭ 12 ĉefministrojn-diojn kaj regis la mondon en unueco; kaj Li estis multe respektata kiel la Dio, tiom potenca, ke en la universo troviĝas neniu egala je Li aŭ ke eĉ flugantaj birdoj falas pro timo; tiel Li alportis la oran epokon al la mondo, en kiu ĉiu estaĵo vivis en harmonio kaj ĝojo.
Kun tempopaso, tamen, multaj dioj alkutimiĝis al Lia favoro; ili fariĝis maldiligentaj, estis obseditaj de malbonaj aŭ malicaj spiritoj kaj, finfine, komencis timi la potencon de Dio Kunitokotaĉi. Rezulte de tio okazis, ke ili, per diversaj intrigoj kaj per la forto de plimultaj, enfermis Lin en la lando de Japanio, en la direkto de uŝitora (nord-oriento) sur la tero, dum tiom multaj jaroj t.e. kelkdek milionoj da jaroj (vd. paragrafon 452 en la teksto). Tamen post la abdiko Dio Kunitokotaĉi kaŝe gardadis la mondon por ne lasi ĝin perei. Dio Uŝitora do estas kromnomo, deveninta de tiu epizodo (vd. paragrafon 674 en la teksto). Nome, Dio Uŝitora temas pri tiu Dio, kiu sin kaŝis en la regiono de uŝitora (nordoriento) kaj kiu posedis glorplenan prestiĝon kaj virton senkompare majestan kaj absolute solidan.
Sed, dum ĉi tiu Dio restis en la ermita situacio, multaj dioj, kiuj sekvis korp-super-anim-ismon, laŭplaĉe malordigis la teron kaj faris la mondon egoisma kaj perfortisma. Fine la mondo falis en tiom danĝeran staton, ke, se tia stato ankoraŭ plu daŭrus, la tero fariĝus sama kiel antaŭa ŝlima maro kaj eĉ neniiĝus homsemoj kaj pereus ne nur la homaro sed ankaŭ ĉiuj estaĵoj. En 1892, ĉi tiu Dio fine rompis la longegan silenton de la ermita vivo kaj, pere de la korpo de Fondint-ino DEGUĈI Nao, ree aperis kiel la reganto de la surtera Dia regno. Tiel Li komencis la sanktan laboron por radikale malkonstrui kaj rekonstrui la mondon. Jen naskiĝo de Oomoto.
En Diaj Revelacioj de Oomoto troviĝas esprimo "Dio revenigos la mondon en la originan pratempon" (vd. paragrafon 60 en la teksto); tio ĉi signifas, ke Dio Kunitokotaĉi ree konstruos sur la tero la oran mondon, egalan je tiu de la antikva Dia tempo.
Ĉi tiu Dio Kunitokotaĉi posedis Fondintinon, kaj Dio Tojokumo-nuno, Lia edzina Dio (Dio Hicuĵisaru) posedis Majstron DEGUĈI Onisaburo. En Oomoto Dion Kunitokotaĉi oni nomas la patra Dio de ĉiu estaĵo kaj Dion Tojokumonuno la patrina Dio (vd. paragrafon 8 Pri Dio Hicuĵisaru en ĉi tiu postparolo).
En ĉi tiu libro, tiujn diojn, kiuj abdikis kune kun Dio Uŝitora kaj travivis malfacilaĵojn kaj suferojn, ni montras per la esprimo "dioj, kiuj restas mizeraj en la malsupro de la mondo" (vd. paragrafon 86 en la teksto); dume, tiujn diojn, kiuj aroge regis la mondon per la egoisma kaj perfortisma manieroj en la korp-super-anim-ismo, estante en la monda fronto, dum Dio Uŝitora restis ermita, ni montras per la esprimo "dioj, starantaj en la monda fronto" (vd. paragrafon 51 en la teksto). Ili estas montrataj per tiaj kontrastaj esprimoj (vd. paragrafojn 408-410 en la teksto).
La ĝisnunaj religioj klarigis nur la "Ĉielan Dion", sed tre malmultaj estis instruoj, kiuj klarigis la "Teran Dion". Ĉi tio ŝajne simbolas, ke Dio Kunitokotaĉi, la Reganto de la tero, senlime longan tempon restis en la ermita situacio.
Do, kial la Dio, kiu okupis tian bazan pozicion, kia la Reganto de la tero, devis abdiki? Por adekvate respondi tiun ĉi demandon, ni devus multe priskribi, inkluzive de tiu historio. Sed, pro la limigita skribspaco, ĉi tie ni klarigu nur simple. En la knabaj jaroj ĉiu homo spertas tielnomatan rezisteman periodon, kiam li rezistas kontraŭ siaj gepatroj, insistante pri sia sendependeco; la senprudenta ago de tiuj dioj, kiuj pelis Dion Kunitokotaĉi en abdikon, tre similas je tiu de knabo. La surteraj dioj abdikigis la Reganton de la tero, libere regis la mondon, kaj ili mem alportis senelirejan mondon -- ĉi tio estas eble unu stadio de ilia evoluo: estis neceso tiamaniere korekti ilian fortegan memon.
Fondintino DEGUĈI Nao naskiĝis kiel la unua filino inter KIRIMURA Gorosaburo (patro, ĉarpentisto) kaj Sojo (patrino), en Fukuĉijama (la nuna urbo Fukuĉijama) en gubernio Kioto, Japanio, la 16-an de decembro (en la luna kalendaro) en la 7-a jaro de Tempoo, 1837 (en la nuna kalendaro: la 22-a de januaro). Ĉi tiu naskiĝjaro de Fondintino estis la jaro, en kiu la tutan landon de Japanio plagis granda katastrofa rikolto, tielnomata "la Malsatego de Tempoo", kaj aperadis malsatmortintoj unuj post aliaj; do, la gepatroj sekrete eĉ intencis abortigon.
La familio KIRIMURA fieradis sian altan devenon, sed, en la tempo, kiam naskiĝis Nao, la familio jam troviĝis en tute mizera situacio. La patro Gorosaburo mortis, kiam Nao estis 9-jara; pro tio ŝi devis servi en fremda domo en sia 10-a jaraĝo. Ŝia servmaniero al la mastro kaj la fideleco al la gepatroj forte kortuŝis homojn, kaj ŝi estis eĉ honorita de tiama feŭdestro kiel fidela filino.
Dume, jam de la aĝo ĉirkaŭ 6-jara aŭ 7-jara, ŝi faris antaŭdirojn pri ĉiutagaj aferoj kaj ili ĉiuj trafis, laŭdire. Kiam ŝi estis 17-jara, ŝi fariĝis adoptito de la familio DEGUĈI kaj edziniĝis kun Masagoro, jaŝira ĉarpentisto, adoptita tuj post Nao. Poste ŝi naskis tri filojn kaj kvin filinojn. La edzo Masagoro estis artisteca metiisto kaj tamen li estis malpersistema optimisto; li estis tro indiferenta pri la vivteno de sia familio. Tial, Nao devis multe klopodi por la mastrumado. Tiu Masagoro mortis kiam Nao estis 50-jara; kun multaj infanoj ŝi ne sciis, kion fari.
Ŝi vivtenadis la familion per diversaj laboroj: vendis manĝuojn (japanan kukon) mem kuiritajn, ŝpinis silkon (uzatan por fabrikado de teksaĵo), faris komercetojn kaj, poste, finfine komencis la laboron kolekti uzitan paperon. Dum ŝi laboradis, serĉante paperon, de frua mateno ĝis profunda nokto, manĝante preskaŭ nenion, ŝiajn infanojn sinsekve trafis malfeliĉo; ja grandaj estis ŝiaj sufero kaj malfacilo. Malgraŭ tio, ŝia aspekto estis tre nobla kaj ŝi neniom ŝajnis paperrubisto, laŭdire; ŝi ĉiam vestis sin per kimono (vesto) kun orda faldo, kvankam modesta, kaj bonorde aranĝis al si la hararon.
Ekde la 1-a de januaro (en la luna kalendaro) en la 25-a jaro de Mejĵi (1892), kiam Nao estis 55-jara, ŝi ĉiunokte havis sonĝon ke ŝi vizitas majestan templon kaj renkontiĝas kun tre nobla dio. En la nokto de la 5-a de januaro en la luna kalendaro (la 3-a de februaro en la suna), subite el la funda ventro ŝi kriis per la basa streĉita voĉo de vira dio. Kutime la sinteno de Nao estis milda kaj kvieta, sed, tiu-momente, ŝi ellasis la voĉon korpostreĉan, brilan kaj fortan.
Ŝi sentis ĉe sia frunto varmon kvazaŭ bruligan, la supra korpo rektiĝis, la tutan korpon plenigis forto kaj la talio iom retrofleksiĝis kaj apenaŭ rimarkeble ŝanceliĝis. La makzelo estis streĉita, la okuloj brilegis kaj ellasiĝis granda voĉo, plena je majesteco. Ĉi tio estis voĉo nekonata de Nao. Sin reteni ŝi povis neniel, eĉ se ŝi forte kunpremis siajn dentojn: nature leviĝis io globa el la fundo de ŝia ventro.
De ĉi tiu tago la Diposedo de Fondintino daŭris sendistinge pri tago kaj nokto, kaj ŝi povis nek manĝi nek dormi dum 13 tagoj. Embarasita, ŝi demandis la posedanton de tiu voĉo, kiu li estas. Ĉi tiu, eligante mirinde bonan odoron, krie respondis: "Mi estas Dio Uŝitora. De nun Mi gardos vin. Nu, ĉiuj homoj en la mondo, ŝanĝu la koron rapide."
La humila Nao multe ĉagreniĝis pro suspekto, ĉu la posedanto de la voĉo ne estus malbona spirito aŭ ĉu ĝi ne trompus ŝin aŭ aliajn homojn. Kaj ŝi vizitis bonzon kaj ekzorciston, proksime loĝantajn, kaj petis ilin forigi la abruptan gaston el ŝia korpo. Sed, kiam ili komencis preĝi, iliaj korpoj tuj rigidiĝis superpremite de la forta spirita vervo de ŝia enventra dio, kaj ili senrimede retiriĝis.
Tiel Fondintino ĉiamaniere ekzamenis la posedanton kaj finfine ŝi fidis Dion Uŝitora kaj sekvis Lian volon. Nao, kiu sentis hontinda la grandan voĉon el sia buŝo, petis la Dion plu ne ellasi tian voĉon, kaj Dio respondis, "prenu do tuĉpenikon". Tamen ŝi, analfabeta, klarigis al Li, ke ŝi ne povas skribi literojn. "Ne, ne vi skribos. Mi skribos," diris la Dio. Kaj kiam Fondintino sidiĝis antaŭ la papero kaj ektenis tuĉpenikon, ŝia mano aŭtomate moviĝis kaj komencis skribi reve-laciojn.
De la tago, kiam okazis la unua Diposedo, Fondintino komencis surverŝi sur sin sitelojn da akvo ĉe puto en severa malvarmego. Per ĉi tio ŝi deziris igi plipuraj siajn korpon kaj koron; krome, sciigita de Dio pri la proksimiĝo de la granda malfacilo de la mondo kaj la granda entrepreno kiun homaro devas plenumi, ŝi deziris preĝpeti Dion savi ĉiujn vivaĵojn, malpliigante grandan malfacilon al malgranda kaj neniigante la malgrandan. La sinpurigon per akvo ŝi faris plurfoje en la tago, sendistinge pri tago kaj nokto. Kaj tiu severa asketado daŭris dum 20 jaroj sen eĉ unutaga ripozo, ĝis Dio malpermesis tion al ŝi en ŝiaj vesperaj jaroj.
Fudesaki estis skribita per modestaj literoj de ronda kanao (japana silabaro) kun iom da ĉinaj literoj, sed ili prezentis ian fortecon; preskaŭ ĉiuj aferoj, tie skribitaj, temis pri "la mondo" kaj pri "la popoloj en la mondo". Ĉe la skribado de Fudesaki, Fondintino kutimis sin purigi per akvo, rekte sidi antaŭ la tablo, meti en la ĉambron nenian varmigilon eĉ en vintro kaj tute ne uzi eĉ ventumilon somere. Ankaŭ la kredantoj respektive sin purigis kaj ripetis la transskribadon kaj humilan legadon de Fudesaki.
La tiamaniere skribita Fudesaki estis poste kompilita de Majstro DEGUĈI Onisaburo kaj publikigita sub la titolo Diaj Revelacioj de Oomoto.
Post la fondiĝo de Oomoto, intertempe de la ĉiutaga skribado de Fudesaki, Fondintino plenumis sanktajn taskojn en la Dia plano: laŭ la ordono de Dio ŝi loĝis sur izolita insuleto en Japana Maro kun nur iom da manĝaĵo por pripreĝi la finiĝon de Japan-Rusa Milito kaj la pacon de la mondo, kaj kun Onisaburo kaj aliaj kelkaj kredantoj ŝi vizitis diverslokajn sanktejojn en okcidenta Japanio kaj plenumis la sanktan aferon por eligi "la diojn, pratempe falintajn en mizeron" en la mondan fronton ktp..
Aliflanke, la vizitantojn kaj kredantojn ŝi ĉiam ĝentile akceptis kun plenaj amo kaj favoro, neniom distingante riĉulojn disde malriĉuloj, nobelojn disde malnobeloj; ŝi alparolis ĉiam humile kun kristale pura voĉo.
En frua mateno, la 6-an de novembro en la 7-a jaro de Tajŝoo (1918), Fondintino falis en koridoro. Al Majstro Onisaburo, kiu haste alkuris, ŝi alparolis per du aŭ tri vortoj kun la okuloj mallarĝe malferm-itaj; post tio ŝi tuj falis en komaton kaj tiu stato daŭris ĝis nokto. Kaj je la 22-a kaj duono, Fondintino trankvile ĉieleniris kun la preĝado de kredantoj. Tiam ŝi estis 81-jara. Mirinde, en tiu tago, la Unuan Mond-militon, kiu daŭris dum kvin jaroj, oni armisticis, kaj samtempe ĉesis ĉiuj kanontondroj; kvin tagojn poste, la 11-an, la Mondmilito finiĝis.
Fakte, Fondintino spertis ĉian suferon, dum ŝi vivis en ĉi tiu mondo (vd. paragrafojn 145, 576). En Fudesaki troviĝas esprimo: "Mi igis Nao-n suferegi kaj ŝiaj koro kaj korpo tiom konsumiĝis kvazaŭ ferstango estus forskrapita ĝis ĝi iĝus kudrilo." Ĉi tio estis Dia provo por fari ŝin kolono de Dio, kolono de la mondo kaj, en alia vidpunkto, estis elaĉetado por la homaro.
Ĉi tion aludas la simpla vivmaniero, al kiu ŝi devigis sin mem. Fakte, Fondintino ne manĝis ĝissate eĉ unu fojon en sia tuta vivo; en la antaŭa vivduono, pro malriĉeco, en la posta vivduono, konsiderante la estontecon de la homaro, kiu suferos eventualan malsategon. Ŝi manĝis eĉ velke ruĝiĝintan folion de legomo kaj eĉ ŝelon de patato sen forĵeti, kaj, koncerne rizon, ĉiutage ŝi manĝis kviete, metante iom da kvanto en riztason kaj surverŝante puran varman akvon sur ĝin. Ŝi iam konfesis, "Kiam mi pripensas Dian juĝon pri homara peko, mi povas manĝi nenion pro kordoloro". Ŝi volis vesti sin per nenio krom simpla katuna kimono ĝis la lasta spiro.
Iam en postaj jaroj la Tria Gvidantino DEGUĈI Naohi, nepino de Fondintino, versis jenajn utaojn, sopire al Fondintino.
En temp' libera
kutimis ŝi direkti
al nub' glit-ira
sur ĉiel' la okulojn
por ĉiam absorbite.
La Dia posed',
laŭdire, pliintensas
ĉe l' avino, sed
ŝia kondut' kvietas,
aromas kaj eĉ belas.
Fondintino klarigis la vertikalan (varpan) instruon, nome, Dian regadon senŝanĝan por ĉiam, kaj Kunfondinto Onisaburo klarigis la horizontalan (veftan) instruon, nome, Dian savon pri la mondoj materia kaj spirita.
DEGUĈI Onisaburo (1871-1948), kies infana nomo estis UEDA Kisaburo (en la teksto ĉi tiu nomo estas uzata en plej multaj okazoj; vd. paragrafon 212), naskiĝis en Kameoka (gubernio Kioto), regiono orienta je 60 kilometroj de Ajabe.
Jam de sia tre frua tempo Onisaburo havis la renomon "mirinfano"; kiam li estis 12-jara, li eĉ plenumis la funkcion de subinstruisto. La 1-an de marto, 1898, kiam li estis 26-jara, iu dispirito abrupte kondukis lin al la monto Takakuma, staranta malantaŭ lia naskiĝvilaĝo, kaj tie li faris unu-semajnan asketismon. Li estis devigita rekte sidi kaj mediti sur aŭ en rokkaverno kun nenia trinkaĵo nek manĝaĵo, en nur tre malpeza vesto. Dum la asketado la spirito de Onisaburo, liberigita de la korpo, esplorvojaĝis en la tri mondoj, Dia (Ĉiela), Intera, kaj Infera, kaj de Dio li ricevis diversajn instruojn kaj spirit-kapablojn. Kaj tiam li estis konvinkita pri sia grava misio mondsava.
En 1898, laŭ Dia konduko, Onisaburo vizitis Fondintinon DEGUĈI Nao en Ajabe. En la sekva jaro (1899) li oomotaniĝis kaj komencis progresigi Dian planon, helpante ŝin. Baldaŭ li edziĝis kun Sumiko (poste Dua Gvidantino), la plej juna filino de Fondintino, kaj ŝanĝis la nomon al DEGUĈI Onisaburo. La organizajn centrojn li metis en Ajabe (Bajŝoen) kaj Kameoka (Ten'onkjo). Li komencis la agadon, farante Bajŝoenon la centro de diservo kaj Ten'onkjoon la centro de misiado.
Onisaburo akiris renomon enlande kaj eksterlande kiel granda spiritkapablulo kaj profeto. Nekalkuleble multaj estas liaj antaŭdiroj kiuj trafis, kiel ekzemple, komenciĝo de militoj Japan-Ĉina kaj Japan-Rusa, komenciĝo de la Pacifika Milito, atombombado super la urbo Hiroŝima, malvenko de Japanio ktp.. Tiam la instruoj de Oomoto rapide disvastiĝis tra la mondo.
Dume, li diktis aŭ verkis multajn sanktajn librojn kaj instrulibrojn, inkluzive de Rakontoj el la Spirita Mondo (en 81 volumoj) kaj, ord-igante la instruojn kaj organizojn, li solide konstruis la bazon de mond-savo. La instruoj ebligis grandan reformadon de ekzistantaj valoroj, dikonceptoj kaj religiaj doktrinoj, kaj donis fortan impulson kaj influon enlande kaj alilande.
La dikonceptoj, pacismo, universalismo k.a. klarigataj de Oomoto, t.e. la fortaj paŝoj por ŝanĝi la tiutempan staton, multe incitis tiaman japanan registaron, kiu marŝis la vojon de bigotaj naciismo kaj milit-ismo. La registaro finfine donis al Oomoto grandan subpremon, sen-precedencan en la moderna historio de Japanio, dufoje, en 1921 kaj 1935. Interalie, la subpremego de la Dua Oomoto-Afero en 1935 (ĝis 1945) estis tre kruela: la aŭtoritatularo ne nur konfiskis la sanktajn terenojn de la organizo, sed ankaŭ perforte detruis centojn da organizaj instalaĵoj, inkluzive de temploj, en la tuta lando, kaj arestis ĉirkaŭ 3000 kredantojn, el kiuj mortis 16 homoj pro severa torturo. Ankaŭ la geedzoj DEGUĈI (Onisaburo kaj Sumiko) estis malliberigitaj kiel juĝotoj dum 6 jaroj kaj 8 monatoj; tamen, kun la finiĝo de la Dua Mondmilito, ankaŭ la afero solviĝis. Koncerne ĉi tiun aferon, al Oomoto estis direktataj kvar akuzoj, t.e. rompo de la Leĝo por Publika Ordo, krimo je malrespekto kontraŭ Tennoo, rompoj de la Leĝoj por eldono kaj por gazetaro. Ĉiun akuzon tamen simple motivis la regado de publika opinio fare de la ŝtato; troviĝis neniu suspekto, kiu konformis al kriminala respondeco. Oomoto estas la unusola religia organizo en Japanio, kiu ne subtenis la Duan Mondmiliton.
Ĉirkaŭ Onisaburo ĉiam regis atmosfero kvazaŭ oni sentus la kareson de milda printempa vento aŭ oni mergiĝus en varma bankuvo; do oni volis por ĉiam resti apud li kaj ĉirkaŭ li ja senĉesaj estis ridvoĉoj.
La vortoj kaj agoj de Onisaburo estis superhomaj ĉe ĉio. Koncerne la sanktan skribon Rakontoj el la Spirita Mondo en 81 volumoj (kies unu volumo konsistas el pli-malpli 300 paĝoj), li bezonis nur 3 tagojn por la diktado de unu volumo. Koncerne tanzakojn (poemkartojn), li skribis centojn da folioj dum unu horo, kaj diktis ĉirkaŭ du aŭ tri centojn da tankaoj (japanaj poemoj) preskaŭ ĉiunokte tuj antaŭ la enlitiĝo.
Majstro Onisaburo estas konata kiel artisto, kiu ellaboris multajn elstarajn verkojn, inkluzive de la elfarado de "Joŭan" (brilbovloj), prezentita en speciala numero de la ceramikarta revuo Sevres (1974). Dume tra la tuta vivo li klare montris la doktrinon por savi ĉiujn homojn kaj estaĵojn sendistinge je rasoj, religioj kaj landlimoj, surbaze de Dia amo. Samtempe, laŭ la ideo "samdeveneco de la religioj" li klopodis kunlabori kun diversaj religioj en la mondo kaj pioniris la nunan interreligian agadon. Paralele kun tio, li strebis al konstruado de spirite kaj religie unuecigita mondo sur la bazo de la koncepto "universala frateco de la homaro". Li faris grandan bazon por realigi sur la tero Dian mondon (ĉielulan regnon), plenan je kompato kaj amo, kaj li fariĝis la fonto de la Oomoto-movado.
La instruo de Oomoto estas revelacia, kaj tamen la dikoncepto havas rimarkindan karakterizaĵon, kompare kun tiu de aliaj ekzistantaj religioj. Nome, la dikoncepto de Oomoto ampleksas tri konceptojn: monoteismon, politeismon kaj panteismon. Ĉiu religio origine havas sian propran dikoncepton, kaj laŭ religiologoj, ili estas klasifikeblaj kutime en iun el tiuj tri konceptoj. Sed la dikoncepto de Oomoto apartenas al neniu kaj samtempe al ĉiu el ili.
La dikoncepto de Oomoto ne estas monoteisma kiel kristanismo, nek panteisma kiel budhismo, nek politeisma kiel hinduismo kaj ŝintoismo; ĝi apartenas al neniu kategorio el la tri, sed kumulas kaj ampleksas ilin: dikoncepto kaj monoteisma kaj politeisma kaj panteisma. Ĉi tio okazas, ĉar la dikoncepto de Oomoto devenas de la malnova ŝintoismo en Japanio kaj, krome, ĝin plikompletigas Dia revelacio nova, ampleksa kaj harmonia, kun mondskala vidkampo (vd. paragrafon 10 Iom pli pri la ideo de Oomoto pri Dio en ĉi tiu postparolo).
Ĉar ĝis nun neniam troviĝis tia religio, kun la sama dikoncepto kiel tiu de Oomoto, probable ne malmultaj estos tiaj legantoj, kiuj pensos stranga la "Dion" en ĉi tiu libro.
Konsiderante tion, ni jene priskribu en resumo la elementojn de monoteismo, politeismo kaj panteismo, entenatajn en la dikoncepto de Oomoto.
a) Monoteisma elemento
Oomoto adoras la finfinan ekziston kiu estas kreinto aŭ kaŭz-spirito de la granda universo, kiel la Dion unusolan, absolutan kaj plej superan, same kiel monoteismo. Ĉi tiu Dio estas la granda origino de spirito, forto kaj korpo (materio) kaj posedas karakteron senliman kaj absolutan, senkomencan kaj senfinan; koncerne tempon, Dio tra-penetras estintecon, estantecon kaj estontecon; koncerne spacon, Dio gardas kaj regas la mondojn materian kaj spiritan en unueco. En Oomoto ĉi tiu Dio nomiĝas "Dio Ookunitokotaĉi" aŭ "Dio Ameno-minakanuŝi".
Sed, kvankam la koncepto "unu Dio" de Oomoto ŝajne similas al tiu de ekzistanta monoteismo, efektive la du tamen malsamas inter si: tiu de Oomoto entenas ankaŭ la elementojn politeisman kaj panteisman, kiel ni jam supre menciis.
Aldone al tio, en ĉi tiu libro la Dio aperas en tre simplaj nomoj laŭ la esprimmaniero de Fudesaki aŭ Fondintino, ekzemple: "la origina Dio de la ĉielo kaj tero" (vd. paragrafojn 70, 158 en la teksto), "la origina Dio de la mondo" (vd. paragrafon 836).
b) Panteisma elemento
Dio Ookunitokotaĉi (poste la Mastra Dio), kiu estas ununura kaj absoluta, estas Radika Dio, kreinta kaj kreskiginta la tutan universon kaj ĉiujn estaĵojn. Ĉi tiu Mastra Dio estas kreinto de ĉiuj -- se citi surterajn estaĵojn kiel ekzemplojn -- homoj, bestoj, insektoj, montoj, riveroj, herboj, arboj k.a..
Laŭ kutima kristanismo Dio kaj naturaĵoj estas esence diferencaj unu de alia, kaj inter la kreinto kaj la kreitoj troviĝas absoluta diseco, sekve ĝi ne rekonas la Diecan rilaton inter ili. Laŭ Oomoto, ekzistas esenca Dieca rilato nerompebla inter kreinto kaj kreitoj. Laŭ Oomoto, la kor-etendaĵo de la kreinto (la karaktero de Diaj saĝo kaj amo) restas ankaŭ en kreitoj.
Nome, en Oomoto, oni vidas, ke ĉi tiu Dio estas substanco de la granda universo kaj samtempe Lia karaktero saturas la tutan universon, kaj ke ĉiu estaĵo estas manifestiĝo de ĉi tiu Dio, same kiel panteismo.
Tamen, malkiel panteismo, Oomoto ne opinias, ke ĉiu estaĵo estas la Mastra Dio mem. Kiel sankta skribo de Oomoto diras, "ĉiu estaĵo troviĝas en la sino de Dio", la Mastra Dio estas senlima kaj absoluta ekzisto, kiu troviĝas ne nur en ĉiuj estaĵoj, sed ankaŭ ekster ili.
Cetere, kvankam ĉiuj estaĵoj estas saturitaj de la karaktero de la Mastra Dio, iliaj Diecoj ne estas homogenaj, ĉar Li dotis la homojn per pli alta spiriteco ol aliajn animalojn; vegetalojn kaj mineralojn per ankoraŭ pli maldensa spiriteco.
c) Politeisma elemento
Plie, dividante la amon, saĝon kaj forton, entenatajn en la senlima kaj absoluta spirito, la Mastra Dio estigis senlime multajn partodiojn kun individueco. Nome, la disiĝintaj eroj de Lia granda spirito mani-festiĝas kiel nekalkuleble multaj dioj.
La rekta partospirito de la Mastra Dio sin dividante naskas diojn kaj ĉi tiuj dioj plie naskas siajn partospiritojn t.e. senlime multajn diojn. Al ĉi tiuj sennombraj partodioj, de altrangaj ĝis malaltrangaj, la Mastra Dio donas respektive fiksitan agadkampon kaj taskaron. Tiel la senlime vasta universo estas regata bonorde kaj sisteme. Se ni komparas tion kun homa korpo, tio similas al la rilato inter tuto kaj partoj.
Alivorte, Dio estas ekzisto ununura kaj absoluta, kaj tamen, sam-tempe, Li kaj ŝarĝas Siajn sennombrajn partospiritojn per respektivaj roloj, konformaj al ĉiu, kaj inkluzivas ĉiujn diojn, de la plej radikaj ĝis la plej ekstremaj, kunligante ilin per Sia karaktero sen eĉ unu preter-lasito. Tiel Li regas en unueco la tutan universon kaj eterne daŭrigas la sanktan laboron de kreado kaj disvolvado.
Se ni resumas suprajn paragrafojn a, b, c, ni povas diri: kiam ni sinteze rigardas la funkcion de la Mastra Dio, Li estas ununura; sed kiam ni distinge rigardas ĝin, Li fariĝas multaj dioj; kiam ni rigardas Lin imanenta karaktero, Li fariĝas panteisma. Do, ĉi tiuj tri dikonceptoj konsistas en la esence samaj radiko kaj korpo.
Ni klarigu ankoraŭ iom plie: la Mastra Dio estas unusola, sed se ni rigardas Lin en la diverseco de la utiligata Spiriteco, aŭ laŭ la ŝanĝiĝo de Lia emocio, aŭ en la individua funkcio de ĉiu kreito, Li fariĝas "multaj dioj"; kiam ni rigardas Lin en la imanenta Dikaraktero, ĉiuj estaĵoj estas nuraj unuopaj formoj, kiuj estas la finaj punktoj de la enfluanta Dikaraktero, kaj tiam la Mastra Dio fariĝas imanenta ekzisto de panteismo.
Nome, Oomoto havas la dikoncepton, kiu, bazita sur monoteismo, entenas ankaŭ la ecojn de politeismo kaj panteismo t.e. dikoncepton kaj monoteisman kaj politeisman kaj panteisman. Ĉi tio, do, estas por Oomoto ne nur dikoncepto, sed vera figuro de la universo.
Aldone ni iom klarigu la esprimojn "la Ĉiela Dio" (vd. paragrafon 283 en la teksto) kaj "la Tera Dio" (vd. paragrafon 643) en ĉi tiu libro. La universo, kiu troviĝis ankoraŭ en plena ĥaoso ĉe la komenco de ĝia kreado, disiĝis en ĉielon kaj teron, tiel ke malpezaĵo supreniris al ĉielo kaj pezaĵo malsupreniris al tero; tiel kreiĝis la mondoj ĉiela kaj tera. Tiam la Mastra Dio investis Siajn rektajn partospiritojn kiel "la Reganton de la Ĉielo" kaj "la Reganton de la Tero". Jen estas la deveno de la supraj du Diaj nomoj.
En ĉi tiu libro tre ofte aperas Diaj nomoj "Dio Uŝitora" kaj "Dio Hicuĵisaru". Koncerne ĉi tion, vidu ankaŭ la sekvan paragrafon numero 8 Pri Dio Hicuĵisaru. Ĉi tiuj du Diaj nomoj estas ofte uzataj kiel sinonimoj de la "Spirito Izu" kaj la "Spirito Mizu". Ĉi tie do ni klarigu la du relativajn nomojn la "Spirito Izu" kaj la "Spirito Mizu".
Ĉe la komenco de la univers-kreado, la Mastra Dio transiris el la neaktiva stato de absoluta unueco en du-polusajn funkciojn, simile al plus (anodo) kaj minus (katodo).
En Oomoto oni nomas ĉi tiujn du-polusajn funkciojn "pozitiveco kaj negativeco" aŭ "spirito kaj korpo" kaj, samtempe, diigante ilin, oni nomas ilin "Spirito Izu" kaj "Spirito Mizu". Fondintino DEGUĈI Nao estas surtera manifestiĝo de la Spirito Izu, kaj Majstro DEGUĈI Onisaburo estas manifestiĝo de la Spirito Mizu.
La japanlingva senco de "Izu" estas "rigore majesta" kaj tiu de "Mizu" estas "freŝe bela".
Kiel ĉi tiuj vortsencoj montras, la Spirito Izu estas la ĝenerala nomo de la funkcioj spirita, ĉiela, pozitiva, fajra, vira, kaj patra, kiujn posedas la Mastra Dio, kaj la Spirito Mizu estas la ĝenerala nomo de la funkcioj korpa, tera, negativa, akva, virina, kaj patrina, kiujn posedas la Mastra Dio.
La Dikaraktero de la Spirito Izu estas la plej rigora, alta, nobla kaj sankta, dum la Dikaraktero de la Spirito Mizu estas la plej bona, bela, amema, vera kaj pura.
La nomo "Spirito Izu" estas uzata ankaŭ kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Izu en Dia regno, kaj la nomo "Spirito Mizu" kiel la ĝenerala nomo de ĉiuj dioj, kiuj apartenas al la sistemo de Mizu.
Koncerne la laborojn de la Spiritoj Izu kaj Mizu, la Spirito Izu estas Dio, kiu plenumas Dian planon tra la mondoj materia kaj spirita, kaj en la materia mondo precipe praktikas la fizikan reformadon, kaj nomiĝas la Prapatra Dio; dume la Spirito Mizu estas Dio, kiu ŝarĝas sin per la savo komisiita de la Mastra Dio tra la mondoj materia kaj spirita kaj en la materia mondo precipe praktikas la moralan re-formadon, kaj nomiĝas "la mondsava Dio".
En Oomoto la regadon de la Mastra Dio oni ofte komparas kun teksado. La funkcio de la Spirito Izu estas konsekvenca tra estinteco, estanteco kaj estonteco, kaj senkomence kaj senfine firma kaj solida; la Spirito Izu ŝarĝas sin per la vertikala funkcio, same kiel ĉe teksado varpo estas senmova. Dume la funkcio de la Spirito Mizu estas tia, ke tiu ĉi aperas kaj malaperas laŭplaĉe en la tri mondoj materia, infera kaj Dia, laŭokaze, kalejdoskope kaj flekseble por plenumi la savadon, kaj donas al ĉiuj estaĵoj eternan energion. La Spirito Mizu ŝarĝas sin per la horizontala funkcio de la Mastra Dio, same kiel ĉe teksado vefto estas movlibera.
Ĉi tio faras klara la motivon, kial en Oomoto troviĝas du instru-fondintoj t.e. la Spiritoj Izu kaj Mizu. Fondintino DEGUĈI Nao, unu el la du, estas la surtera profeto kaj plenumanto de la plano de la Mastra Dio, ricevinta la internofluon de la Spirito Izu, kaj Majstro DEGUĈI Onisaburo, la alia, estas profeto, plenumanto kaj elaĉetanto de la savado komisiita de la Mastra Dio, ricevinta la internofluon de la Spirito Mizu (vd. paragrafon 787 en la teksto). Resume, dum la Spirito Izu estas la nomo de Dio kaj dioj, plenumantaj Dian planon t.e. patrecan laboron, rigore majestan, la Spirito Mizu estas la nomo de Dio kaj dioj, plenum-antaj la patrinecan laboron por savo kaj elaĉeto, plenan je kompato.
Dio Hicuĵisaru (vd. paragrafon 330 en la teksto) temas pri la Spirito Mizu aŭ Dio Tojokumonuno, kiu estas Dio edzina kaj asista al Dio Uŝitora aŭ Dio Kunitokotaĉi. "Hicuĵisaru" signifas la direkton de sud-okcidento kaj estas la nomo, donita laŭ la historio, ke, kiam Dio Uŝitora abdikis, ankaŭ ĉi tiu Dio sin enfermis en la direkto de sudokcidento.
Dio Hicuĵisaru aŭ Dio Tojokumonuno estas ne nur la edzina Dio de Dio Uŝitora, sed ankaŭ sankta kolono kiam la Ĉiela Dio aperas sur la tero, t.e. la surtera manifestiĝo de la Ĉiela Dio (alinome Dio Miroku). Ĉi tio klarigas la motivon, ke, ĉe Oomoto, oni adoras Majstron Onisaburo kiel la manifestiĝon de Dio Miroku (vd. paragrafon 548 en la teksto). Koncerne la doktrinan klarigon, kial Dio Hicuĵisaru povas esti la manifestiĝo de la Ĉiela Dio, ĉi tie ni preterlasos, ĉar ni bezonus ne malmultajn paĝojn por tio pro la komplikeco de la afero.
En ĉi tiu libro troviĝas la vortoj "virin-korpa, vir-anima" kaj "vir-korpa, virin-anima" (vd. paragrafon 610 en la teksto). "Virin-korpa, vir-anima homo" montras la Spiriton Izu aŭ Fondintinon DEGUĈI Nao, kaj "vir-korpa, virin-anima homo", montras la Spiriton Mizu aŭ Majstron DEGUĈI Onisaburo. "Virin-korpa, vir-anima", laŭ Oomota klarigo, temas pri tiu homo, kiu havas virinan korpon kaj viran animon, kaj "vir-korpa, virin-anima" temas pri tiu homo, kiu havas viran korpon kaj virinan animon. T.e. dum la korpo de Fondintino estas virina, en ĝi loĝas la Spirito Izu, kies karaktero estas vira; dum la korpo de Onisaburo estas vira, en ĝi loĝas la Spirito Mizu, kies karaktero estas virina.
Laŭ la instruo de Oomoto, tia kombinado de spirito kaj korpo celas la homon pliperfekte harmoniigitan, sin reciproke kompletigante: per la aldono de la vira animo intelekta kaj verva al la virina korpo milda kaj delikata; per la aldono de la virina animo amema kaj delikata al la vira korpo fortika.
La heredanto (Gvidanto) de Oomoto estas virina laŭ sanga aŭ spirita linio de Fondintino por ĉiu generacio (vd. paragrafon 614 en la teksto); la ŝinsekvaj Gvidantinoj havas mision heredi la genealogion de la Gefondintoj kaj plenumi la sanktan laboron de savado laŭ Dia volo. La Unua Gvidantino estis DEGUĈI Nao (1837-1918), la Dua estis DEGUĈI Sumiko (la plej juna filino de Fondintino, 1883-1952) kaj ties Kungvidanto estis DEGUĈI Onisaburo (la edzo de la Dua, 1871-1948), la Tria estis DEGUĈI Naohi (la unua filino de la Dua, 1902-1990) kaj ties Kungvidanto estis DEGUĈI Hidemaru (la edzo de la Tria, 1897-1991), kaj la Kvara estas DEGUĈI Kijoko (la tria filino de la Tria, 1935-).
La ideo de Oomoto pri Dio estas tre ampleksa, inkluzive de mono-teismo, politeismo kaj panteismo, kiel ni jam klarigis; do povas esti ke legantoj el aliaj religioj trovas malfacile kompreneblajn punktojn.
Interalie, en ĉi tiu libro ofte uzataj estas esprimoj "bonaj dioj kaj malbonaj dioj" (vd. paragrafojn 188, 277 en la teksto) aŭ "bonaj gard-dioj kaj malbonaj garddioj" (vd. paragrafon 19); ne malmultaj estas homoj, kiuj opinias ke devas ekzisti dioj nur bonaj, kaj neniom da malbonaj.
Ni do priskribu ankoraŭ iom pli la ideon pri Dio -- japanlingve "Kami".
En ŝintoismo oni klarigas: la japanlingva litero "ka" signifas ion superempirian kaj "mi" signifas pleniĝon kaj ekziston, do "kami" montras "ion majeste mirindan". Tiusence, en ŝintoismo oni traktadas, kiel objekton de respekto kaj adoro, ne nur Dion, sed eĉ homon, beston, fiŝon, monton, riveron, arbon, ŝtonon k.a., sendistinge, ĉu ĝi estas alta aŭ malalta, nobla aŭ malnobla, nomante ĝin "kami", se ĝi havas ian spiritpovon.
Kompreneble, en ŝintoismo oni nomas "kami" ne nur tiajn vulgaraĵojn, sed oni faris la objekto de sia kredo ankaŭ la Dion en la komenco de la universo, la regantajn Diojn de la suno kaj luno, kaj la noblajn diojn de l' ĉielo kaj tero. Homoj ĉiutage dankas ilin por la favoro kaj klopodadas por repagi la dankŝuldon. Sed, en ŝintoismo, oni akceptas neniun dion kiel la absolutan ĉiopovan ekziston, kiom ajn eminenta ĝi estis.
Ni citis la ideon pri Dio en la japana ŝintoismo, ĉar ni volas diri, ke, influita de la japana malnova ŝintoo (ŝintoismo antaŭ la enveno de budhismo kaj konfuceanismo), la ideo de Oomoto pri Dio estas tre ampleksa, simile al ŝintoismo.
Kiel ni jam priskribis, la dikoncepto de Oomoto tenas en si la elementon de ŝintoa politeismo kaj samtempe la nociojn monoteisman kaj panteisman. Tamen, ĉe Oomoto, oni limigas la uzon de la vorto kami al unusola absoluta Dio kaj Liaj partospiritoj t.e. diversaj bonaj dioj, apartenantaj al Dia regno. Estas tute nature, ke ni ne nomas "dio" beston, birdon, fiŝon k.a.. Jen, kiel menciite, la ideo pri Dio en Oomoto multe diferencas de Dio en kristanismo.
"Bonaj dioj" (vd. paragrafon 277 en la teksto) en ĉi tiu libro estas esprimo, kiu ampleksas diversajn anĝelojn kaj ĉielulojn en Dia regno, kiuj estas partospiritoj de la Mastra Dio, kaj "malbonaj dioj" (vd. paragrafon 188) temas pri spiritoj, kiuj apartenas al la sfero de malicaj dioj aŭ al infero. En la reala mondo, ĉi tiuj malbonaj dioj, en plimultaj okazoj, aperas en gracia figuro, sin ŝajnigante intelektulo, sciencisto, bonulo k.a., anstataŭ en malbelegaj fizionomio kaj konduto. Estas do malfacile distingi bonon disde malbono per homa juĝpovo. Se en reala mondo malbonaj dioj aperus en la evidenta abomeninda figuro, homoj tuj suspektus kaj ilin facile evitus; ili do ne povus trompi homojn, nek trafi sian ambicion. Jen estas la kialo de ilia metamorfozo.
Eĉ malbonaj dioj antaŭe estis homaj spiritoj, sed ili degeneris kaj alieciĝis en tian staton. Ili tamen povos reveni al antaŭa stato de bona dio, kondiĉe ke ili ŝanĝos sian koron.
En ĉi tiu libro ofte uzata estas ankaŭ la vorto "garddioj". Ĉi tiu vorto montras multajn diojn en la spirita mondo, kiuj gardas respektive kaj landon kaj regionon kaj homon. La homoj senescepte havas sian garddion po unu por ĉiu. Sed, ĉar nuntempe plimultaj el la garddioj fariĝis malbonaj, Dio ofte admonas ilin "ŝanĝi" la koron.
Cetere, la japanlingva senco de la organiza nomo "Oomoto" estas origino, deveno, fonto, centro, bazo, fundamento ktp.; nome, ĝi signifas la plej gravan parton. Koncerne la ensanktejigiton de Oomoto, estas apoteozitaj la plej radika Dio de la tuta universo (la Mastra Dio), la reganta Dio de la ĉielo, la Spirito Izu aŭ Dio Kunitokotaĉi kiu estas la reganto de la tero, la Spirito Mizu aŭ Dio Tojokumonuno, kaj aliaj multaj bonaj dioj. Al ĉiuj ĉi tiuj Oomoto preĝas per la ĝeneraligita nomo "Oomoto sume oomikami".
Por esprimi la karakteron de la dikoncepto de Oomoto, kion ni supre pritraktis, en ĉi tiu libro ni uzis specialan ortografion. Bonvolu vidi la "antaŭparolon" de tiu ĉi libro, kie troveblas la diferencoj inter tri skribmanieroj, nome, "Dio", "Dio" kaj "dio".
En la kazo de "Dio" en etmajuskloj, ĝi nepre temas pri la Mastra Dio, Kreinto de la tuta universo, eĉ se troviĝas ajnaj epitetoj antaŭ aŭ post la vorto; "Dio" en komenca majusklo montras la regantajn Diojn de la ĉielo kaj la tero; "dio" en minuskloj montras la aliajn branĉajn diojn (anĝelojn) sur la tero.
La vorto "animo" estas uzata por la spirito kun materia korpo t.e. por homo. La vorto "spirito" estas uzata por homa animo senigita je la materia korpo, t.e. homo post morto, kaj por aliaj nevideblaj estuloj en la spirita mondo.
En ĉi tiu libro Dio ofte diras, ke en Oomoto prezentiĝas "modelo" de Japanio kaj la mondo. Ĉar ankaŭ ĉi tio estas karakterizaĵo de Oomoto, ne facile komprenebla por ĝeneralaj homoj, ĝin ni iom klarigu ĉi tie.
La "modelo" signifas, ke la aferoj, okazintaj en Oomoto, sen-distinge pri bono kaj malbono, fariĝas modelo, kaj speguliĝas kaj realiĝas poste en Japanio kaj en la mondo (vd. paragrafojn 235, 306, 366, 767 en la teksto). Laŭ Dio, Oomoto situas en la centro de la surtera Dia regno kaj estas envolvita de spirita atmosfero densa kaj kompakta. Pro tio, la okazaĵoj de Oomoto, kiel forta spirita energio, ondocirkle disvastiĝas en la mondo kaj ili efektive realiĝas en la konformaj lokoj. Jen mekanismo de la "modelo".
Kiel unu ekzemplon ni prezentu la kazon de la Dua Oomoto-Afero (1935-1945)
1) La 8-an de decembro en la 10-a jaro de Ŝoŭa (1935), la Dua Oomoto-Afero komenciĝis frumatene, kiam centoj da armitaj policanoj abrupte enpenetris Oomoton kaj faris ĝeneralajn arestojn. Kaj konsekvence, 6 jarojn post ĉi tiu tago, en la sama tago, nome, la 8-an de decembro de la 16-a jaro de Ŝoŭa (1941), frumatene (laŭ japana tempo), eksplodis la Pacifika Milito per la surprizatako kontraŭ la Perla Haveno far la japana armeo. Verŝajne la "modelo" okazinta en Oomoto speguliĝis en la mondo.
2) La 18-an de aprilo en la 11-a jaro de Ŝoŭa (1936), la instalaĵoj de Oomoto en Ajabe kaj Kameoka estis trude detruitaj de la aŭtoritatularo; 6 jarojn post la tago, kiam komenciĝis la detruo, en la sama tago, nome, la 18-an de aprilo en la 17-a jaro de Ŝoŭa (1942), la japana metropolo Tokio ricevis la unuan aer-atakon de la usona armeo. Kaj, poste, la aeratakoj disvastiĝis tra la tuta lando. Jen speguliĝis la "modelo", okazinta en Oomoto, en la tuta Japanio.
3) La 8-an de septembro en la 20-a jaro de Ŝoŭa (1945), la Plejsupera Tribunalo reĵetis la apelacion kaj la Dua Oomoto-Afero tute solviĝis. Kaj 6 jarojn post tiu tago, en la sama tago, nome, la 8-an de septembro en la 26-a jaro de Ŝoŭa (1951), Japanio subskribis la San-Franciskan Pacpakton kaj la Pacifika Milito finiĝis. La "modelo", kiu okazis en Oomoto, same realiĝis en la japana situacio.
4) La geedzoj DEGUĈI (Onisaburo kaj Sumiko) restis enfermitaj en la enket-malliberejo dum la periodo, de decembro en la 10-a jaro de Ŝoŭa (1935) ĝis julio de la 17-a jaro de Ŝoŭa (1942). Ankaŭ la periodo, kiam Japanio estis okupita de alianca armeo, daŭris de septembro en la 20-a jaro de Ŝoŭa (1945) ĝis aprilo en la 27-a jaro de Ŝoŭa (1952) -- jen ambaŭ daŭris dum 6 jaroj kaj 8 monatoj. Ankaŭ ĉi tio atestas, ke la "modelo" de Oomoto realiĝis en la situacio de Japanio.
Tiamaniere la aferoj (modeloj), kiuj okazis en Oomoto, realiĝis japanskale aŭ mondskale, ses jarojn poste aŭ en la sama tempodaŭro.
La Doktrina komitato de Oomoto
Komitatestro Deguĉi Icuki