(Hiroŝi SAITOO, Doktrina Instituto de Oomoto)
1) Kiu decidis pri tio ke kelkaj skribaĵoj estas sanktaj kaj kelkaj estas instruaj? (Vidu la lastan numeron de Oomoto, n-ro 446, p.18-19.) Ĉu estas tiel ke ĉiuj verkoj de la gvidantoj kaj kungvidantoj estas sanktaj aŭ instruaj?
Sanktaj Skriboj estas tiuj libroj, al kiuj Spirita Gvidantino de Oomoto donis la kvalifikon. Nur la Spirita Gvidantino rajtas fari tion. Kaj, ĉiuj priskriboj, per kiuj Fondintoj, sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj kaj Kungvidantoj faris pliklaraj kaj plikompren-eblaj la enhavon de Sanktaj Skriboj, estas kvalifikitaj kiel instruoj, kaj libron, kiu kolektas la priskribojn, oni nomas instrua libro.
Aldone, Fondintoj kaj sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj kaj Kungvidantoj versas multajn utaojn mallongajn (tankaojn) kaj longajn kaj eĉ eldonas utaarojn. Oni ne kalkulas ilin kiel instruajn librojn, ĉar ĉi tiuj utaaroj enhavas ankaŭ utaojn, kiuj priskribas nur naturajn aferojn; tamen inter utaoj enmetitaj en la utaaroj, troviĝas ankaŭ tiaj aplikeblaj al la kategorio instruo, kun la temo pri moralo kaj historio de Oomoto.
2) En la Sanktaj Skriboj "Diaj Vojsignoj" kaj "Diaj Revelacioj" oni plej grave traktis jenajn Diojn:
DIO Ookunitokotaĉi / Amenominakanuŝi (A)
Dio Uŝitora / Kunitokotaĉi / Izu (B)
Dio Hicuĵisaru / Tojokumonuno / Susanoo / Mizu (C)
Ĉu ni povas kompreni ke ĉiuj nomoj sur la sama linio estas malsamaj nomoj por la sama DIO aŭ Dio? Kaj, kien oni povas meti Dion Miroku?
DIO Ookunitokotaĉi kaj DIO Ameno-minakanuŝi sur la linio (A) ja estas malsamaj nomoj por la sama DIO.
Dio Uŝitora kaj Dio Kunitokotaĉi sur la linio (B) estas ankaŭ malsamaj nomoj por la sama Dio. Dio Uŝitora estas nomo uzata kiam Dio Kunitokotaĉi pasigis la ermitan vivon post la abdiko. Koncerne la Spiriton (aŭ Dion) Izu, ĉi tiu nomo en multaj okazoj temas pri Dio Kunitokotaĉi en Sanktaj Skriboj, sed ĉar la Spirito Izu estas ĝenerala nomo de ĉiuj Dioj kaj dioj, apartenantaj al la sistemo (funkcio) de Izu, ne ĉiam pravas konsideri, ke la nomo apartenas al Dio Kunitokotaĉi.
Dio Hicuĵisaru kaj Dio Tojokumonuno sur la linio (C) estas malsamaj nomoj por la sama Dio. Dio Hicuĵisaru estas nomo uzata kiam Dio Tojokumonuno pasigis la ermitan vivon post la abdiko. Dio Susanoo estas Dio, aperinta kiel renaskito de Dio Tojo-kumonuno. Koncerne la Spiriton (aŭ Dion) Mizu, ĉi tiu, samkiel la Spirito Izu, ne ĉiam egalas al Susanoo aŭ Tojokumonuno, ĉar la Spirito Mizu estas ĝenerala nomo de ĉiuj Dioj kaj dioj, apartenantaj al la sistemo (funkcio) de Mizu.
Nu, pri Dio Miroku, ĉi tiun nomon oni devas aparte trakti. Ĉi tiu nomo estas ofte uzata kiel alia nomo de la Spirito Mizu, ĉar Dio Miroku havas la funkcion de la savo, same kiel la Spirito Mizu. Sed, la tri Dioj sur la linioj (A) (B) (C) origine estas unukorpa Dio (triunuo), pro kio en Sanktaj Skriboj de Oomoto la nomo Dio Miroku estas uzata por la Dioj sur la linioj (A) (B) (C).
3) En Diaj Revelacioj, paĝo 222 estas skribite pri dioj kiuj apartenas al la sistemoj de Izu kaj Mizu. Pli da klarigo, mi petas.
Dia regno (Ĉiela regno) estas dividita en du partojn, nome, la ĉielula regno kaj la anĝela regno; en la ĉielula regno loĝas "ĉieluloj" kaj en la anĝela loĝas "misiistoj-anĝeloj". La dioj, apartenantaj al la sistemo de Izu, temas pri tiuj dioj, kiuj apartenas al la ĉielula regno; la dioj, apartenantaj al la sistemo de Mizu, temas pri tiuj dioj, kiuj apartenas al la anĝela regno.
|
4) Krom tiuj ĉi DIO kaj Dioj ekzistas ankaŭ dioj. Kiaj estas tiuj ĉi dioj? Ĉu spiritoj aŭ anĝeloj? Ĉu vi povas mencii la nomojn de kelkaj tiaj dioj?
Koncerne Mastran Dion aŭ Kreinton, ni unuecigas vortuzon per etmajuskloj DIO kaj la duagradan manifestiĝon de DIO ni skribas Dio. Precipe, ĉi tiu grafismo Dio temas pri tiuj Dioj, kiuj regas iun gravan parton de la universo, t.e. ĉielo, tero, k.a.. Koncerne la grafismon dioj, ĉi tiuj temas pri ĉiuj spiritoj en Dia regno, escepte de DIO kaj Dioj. Kiam oni skribas simple dioj, temas pri bonaj spiritoj, apartenantaj al la regno de bonaj dioj; kiam oni skribas malbonaj dioj, temas pri malbonaj spiritoj, apartenantaj al la regno de malbonaj dioj.
La nomoj de dioj, aplikeblaj al la grafismo dioj, troviĝas senlime multe, do montri la nomojn unu post alia estas neutile.
5) Ĉu ĉiuj dioj apartenas al unu el la sistemoj de Izu kaj Mizu, aŭ ĉu ekzistas dioj kiuj estas sendependaj de la sistemoj?
Plejparto da dioj nepre apartenas al unu el la du sistemoj Izu kaj Mizu, sed, kvankam malofte, troviĝas ankaŭ dioj, kiuj posedas ambaŭ funkciojn de Izu kaj Mizu, kaj ĉi tiujn oni nomas Dio Izunome. Ĉi tiu Izunome temas pri aparte eminenta dio, kies dieco estas tre progresinta, kaj agadas vizitante ambaŭ regnojn, ĉielulan kaj anĝelan. (Ekzemple: Konohanasakuja'hime apartenas al la ĉielula regno, kaj Susanoo apartenas al la anĝela regno; kaj tamen ambaŭ manifestiĝas kiel Izunome en ĉia mondo kaj plenumas la savlaboron)
Dume, la homo estas dotita per unu purspirito kaj kvaropo da spiritecoj (funkcioj) kiel partospirito de Dio; kiam ĉi tiu kvaropo da spiritecoj (aktivo, harmonio, amo kaj saĝo) estas komplete evoluinta kaj funkcianta, li fariĝas Izunome. Ĉi tio estas ideala figuro de la homo, laŭ la instruo de Oomoto.
6) Ĉu oomotanoj preĝas nur al DIO kaj al Dioj, aŭ ĉu ankaŭ al dioj?
La kredantoj de Oomoto turnas sian preĝon al ĉiuj bonaj dioj. Precipe la nomo Oomoto'sume'oomikami, kiun la kredantoj ĉiutage recitas en la preĝo, estas ĝenerala nomo de Mastra Dio (DIO), Dioj kiuj estas rektaj partospiritoj de DIO, kaj aliaj diversaj bonaj dioj.
Sed, ĉe la preĝado, ni devas turni nian peton nur al la origina DIO (DIO kaj Dioj povas esti triunuo kaj oni rigardas Ilin kiel unu saman Dion), sed ne al aliaj dioj. Ĉi tio devenas de la distingo de diservoj, formala kaj senformala. En Diaj Vojsignoj troviĝas jena parto:
Formala diservo estas tio, kio kultas la Diojn de la ĉielo kaj la tero kaj aliajn multajn diojn; ĝi estas la sankta afero esprimi al ĉiuj dioj dankemon en laŭdvortoj pri iliaj favoraj vortoj, kaj ĝi postulas apoteozejon, preĝvortojn (Norito-n) kiuj gloras la diojn, oferaĵojn ktp.. Senformala diservo postulas nek preĝejon, nek apoteozejon, nek preĝvortojn, kiuj gloras la diojn, nek oferaĵojn, ĉar ĝi estas tio, kio preĝas al Dio, la kreinto de la universo. Ĝi estas la vojo preĝi al Dio per sia animo pri la propra deziro. Resume, la formala diservo estas la vojo de kulto, kaj la senformala estas la vojo de preĝo. ("Diaj Vojsignoj", n-ro 456)
7) Ĉu prapatroj estas dioj? Ĉu oomotanoj preĝas al prapatroj?
Servi al prapatraj spiritoj per la festo kaj adori ilin estas tre grava rolo por la kredantoj de Oomoto. Inter prapatraj spiritoj troviĝas ankaŭ tiuj, kiuj fariĝis dioj (bonaj spiritoj en Dia regno) post la morto kaj loĝas en Dia regno (Ĉiela regno); ne ĉiuj iĝas dioj, sed troviĝas spiritoj, kiuj iras al intera regno kaj eĉ infera, laŭ la stato de ties volo kaj penso antaŭ la morto.
8) En Diaj Revelacioj n-ro 653 oni mencias ke estas Tri Ĉielaj Dioj. Kiuj estas tiuj?
Ĉiela Dio temas pri Dioj, kiuj restas en Dia regno ĉiela. La Dia regno ĉiela, kie loĝas ĉi tiuj Dioj, ne signifas la ĉielulan regnon, kie loĝas ĉieluloj, sed signifas Dian regnon ekster la tera atmosfero. Dume, la Dia regno tera, kie restas Tera Dio temas pri Dia regno en la tera atmosfero. En Oomoto, la Ĉielaj Dioj situas sur pli supera pozicio, ol la Teraj Dioj (reprezentas Dio Kunitokotaĉi), nome, la Ĉielaj Dioj kaj la Teraj Dioj troviĝas en la rilato: unuaj estas ĉefaj kaj lastaj estas subalternaj.
La tri Dioj de Tri Ĉielaj Dioj temas pri Suna Dio, Luna Dio kaj Mastra Dio (DIO), kiu estras la lastajn du Diojn.
|
En Oomoto oni kultas Mastran Dion (DIOn) kaj la Diojn de la ĉielo kaj la tero kaj ĉi tiujn faras la objekto por preĝo. Kaj, en Oomoto oni kredas, ke Fondintino DEGUĈI Nao malsuprenvenis surteren kun la karaktero de Tera Dio kaj Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo malsuprenvenis surteren kun la karaktero de Ĉiela Dio.
9) En la Sanktaj Skriboj troviĝas kelkloke kunmetita vorto ensanktejigi. Kion ĝi signifas?
Ni uzas la vorton ensanktejigi en la signifo: peti Dion eniri en la sanktejon (apoteozejon) kaj kvietiĝi en ĝi por ke Li akceptu nian diservon formalan kaj senformalan. Ĉi tiu vorto havas signifon, similan je apoteozi aŭ kulti, sed, precize dirite, iom malsamas la signifo; do, ni nun uzas ĉi tiun kunmetitan vorton, proksiman al la origina signifo.
En la templo de Oomoto kaj ĉe la altaro en la privata domo de kredanto oni instalas adorobjekton por ĉiutage dediĉi la preĝon. Ĉi tiu adorobjekto estas elfarita, tiel ke la Spirita Gvidantino de Oomoto, preĝante antaŭ la altaro, tuĉpenike skribas Dian nomon sur la puraj lignopeco aŭ papero; ĉi tiuj estas ŝarĝitaj per la spirito de Mastra Dio. Koncerne la skribadon sur adorobjekto, Dio permesas nur la Spiritan Gvidantinon plenumi la taskon ekde la fondiĝo de Oomoto. Post la skribo de la Gvidantino, la adorobjekto estas ceremonie instalita en la sanktejon aŭ kapeleton (kaze de la domo de kredanto) sur la altaro.
Sekve, instali la adorobjekton en la sanktejon per solena rito estas ensanktejigi la spiriton de Mastra Dio kaj kulti Dion. Ĉi tio do havas tre gravan signifon por la kredantoj de Oomoto.
10) Kion signifas ke L.L. Zamenhof estas "dio" en Oomoto? Ĉu li estas "dio" en la sama maniero kiel prapatroj ĝenerale, aŭ ĉu en alia maniero?
La kvalifiko de la vorto dio, donita al la spirito de Zamenhof, ne havas la saman signifon kun ordinaraj prapatraj spiritoj. La laboro, plena je merito, de Zamenhof, kiu multe klopodis por la realigo de sia nobla idealo, t.e. la unuecigo de la homaro de la mondo, neniel povis realiĝi sen Dia gvido. En ĉi tiu signifo, Oomoto vidas, ke la spirito de Zamenhof eĉ nun daŭre agadas kiel misiisto de la anĝela regno; do, lia spirito estis apoteozita en la kapeleto Senrej-ŝa (sanktejo, kie estas apoteozitaj la spiritoj de jam mortintaj Oomoto-misiistoj), kaj oni sincere kultas lian spiriton kune kun aliaj misiistoj.
11) Kiel oni difinas Miroku-n en Oomoto?
La vorto Miroku estas uzata en Oomoto en malsama senco, ol tiu uzata en budaismo. En Oomoto la vorto Miroku signifas "la plej profundan kompaton kaj la plej grandan amon"; do, "konstrui la mondon de Miroku" signifas "konstrui la mondon, regatan je la plej profunda kompato kaj la plej granda amo". La kredantoj de Oomoto komprenas la vorton Miroku kun tia konscio. Krome, tia kompreno estas konsekvenca tra la Sanktaj Skriboj kaj instruaj libroj de Oomoto.
12) Laŭ artikoloj en la revuoj Oomoto kaj Oomoto Internacia mi rimarkis ke ĝis la dua Oomoto-afero en 1935 Oomoto atendis ke Onisaburo aperos kiel Dio Miroku, kiu enkondukos pacon kaj unuigos la mondon. Ekde la reapero de revuo Oomoto en 1950 ĝis 1954 Onisaburo ankoraŭ havas tre gravan rolon en la revuo. Ekde 1954 Onisaburo ne havas same gravan rolon. Aperas malpli multe da artikoloj pri Onisaburo kaj pli multe da artikoloj pri arto, paco, interreligia kunlaboro k.t.p.. Kio estas la kialo de tiu ŝanĝiĝo?
Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo estas ĉiam tre grava por oomotanoj samkiel antaŭe. La agado de Oomoto havas tian karakteron, ke laŭ la ŝanĝiĝo de Gvidantinoj la centro de direktado de agadoj ŝanĝiĝas, kvankam ne ŝanĝiĝas la esenca signifo, kiun tenas la enhavo de la agadoj. Ĉi tio devenas de nia kompreno, ke Oomoto estas religio laŭ Dia plano, kaj la organizo, kiu havas la mision plenumi, antaŭante la mondon, la agon, konforman al la socia tendenco en tiu tempo, laŭ Dia indiko kiun ricevas la Gvidantino, Dia kolono por koncerna tempo.
13) Ĉu estas korekte ke post la morto de Onisaburo oni ne opinias ke la gvidantinoj post li (Sumiko, Naohi, Kijoko kaj Kurenai) persone aperos kiel Dio Miroku?
En Oomoto ĉiuj kredantoj kredas tute nature, ke Fondintoj kaj sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj estas manifestiĝoj de Dio Miroku.(Pri Dio Miroku, vidu la demandon 2)
Fondintino DEGUĈI Nao montris al la mondo la modelon de bono; Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo klarigis la instruon de Miroku kaj montris, "kia devas esti la mondo de Miroku". Heredinte la sanktajn aferojn de la Fondintoj, la Tria Gvidantino DEGUĈI Naohi klarige montris, "kiel atingi la mondon de Miroku" aŭ "kiel konstrui la surteran ĉielulan regnon", per la konkreta maniero, nome, per ĉiutaga vivo kun religio kaj arto.
En la nuna tempo, la kredantoj de Oomoto neniom atendas la malsupreniron de Dio Miroku. Oni havas komprenon, ke jam la tuta plano pri Miroku estis klarigita kaj la sankta kolono por tio ĉiam staras, do, necesas nur klopodo por antaŭenpuŝi la konstruadon de la mondo de Miroku.
14) Ĉu estas korekte ke en marto 1927, kiam Onisaburo havis 56 jarojn kaj 7 monatojn, multaj oomotanoj opiniis ke li aperos kiel Dio Miroku? Ĉu tio povas esti kialo kial NIŜIMURA Koogecu revenis al Japanio dum tiu jaro?
En la 3-a de marto, 1927, Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo deklaris la aperon de Dio Miroku sur la tero. Sed, siatempaj kredantoj ne atendis tion; ili konsterniĝis aŭdante la deklaron (en tankao). Tia estas fakto. Post tio, tamen, la kredantoj daŭre kredas, ke Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo estas manifestiĝo de Dio Miroku.
Dume, novembre, 1926, NIŜIMURA Koogecu provizore revenis al Japanio, kaj tamen ĉi tio ne havas rektan rilaton kun la surtera apero de Dio Miroku de Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo. NIŜIMURA instalis en Parizo la Eŭropan Centron de la Universala Homama Asocio (UHA), fondis la revuon Oomoto Internacia (en januaro 1926), dungis konstantan laboranton de la centra oficejo kaj, aliflanke, unu post alia fondis la branĉojn de UHA en diversaj lokoj, nome, Svislando, Francio, Italio, Ĉeĥoslovakio, Germanio, Bulgario, Hungario, Pollando, Persio (Irano), Hispanio k.a.. Do, fakto estas tia, ke li revenis al Japanio por interkonsiliĝi, kiel antaŭenpuŝi la postan propagandan agadon en Eŭropo.
15) Ĉu oni povas diri ke Izu kaj Mizu estas yo kaj in en la japana lingvo?
Oni povas. Alie, oni povas diri, nome, plus kaj minus, fajro kaj akvo, varmo kaj lumo ktp..
Ĉi tiuj duopaj vortoj Izu kaj Mizu ne estas religiecaj terminoj, propraj al Oomoto, sed ili estas vortoj, kiuj montras la ĝeneralan leĝon de la universo. Kvankam ni diras universala leĝo, ĉi tiu ne temas pri malvarma leĝo kiel astronomio aŭ fiziko, sed, komprenu, ke ili estas manieroj, vivecaj kaj freŝaj, kiuj montras Dian karakteron, la substancon de la universo.
16) En eldonaĵoj de Oomoto oni uzas la vortojn "modelo" kaj "spegulo". Ĉu mi komprenas korekte ke ambaŭ estas unu sama vorto "kagami" en la japana?
Kvankam en Sanktaj Skriboj troviĝas la lokoj, en kiuj la vortoj modelo kaj spegulo estas uzataj en la signifo de la japana lingvo: kagami, tehon, mohan; tamen, ambaŭ vortoj estas laŭcele aplikataj kun iom malsamaj nuancoj. Nome, la vorto modelo havas la pozitivan signifon, ke io, okazinta interne, iras eksteren kaj reaperas pligrandiĝante, dum la vorto spegulo havas la negativan signifon, ke io, okazinta ekstere, venas kaj speguliĝas interne.