おほもと Oomoto


La Esenco de la Japana Kulturo

Icuki DEGUĈI (Tradukis Norija ESUMI )

La japanlingva originalo de ĉi tiu artikolo estas la teksto de la prelego, kiun s-ro lcuki DEGUĈI, Direktoro de Dokumentado kaj Kronikado de Oomoto, faris en ĉi-jara [1987] oktobro ĉe la Japana-Brazila Kulturo-Asocio en San-Paŭlo okaze de sia du-semajna misiado en Brazilo.


Oni invitis min paroladi sub la temo: la esenco de la japana kulturo. Paroli pri la karakterizaĵo de l' kulturo de unu lando en mallonga tempo ne estas facile. Mi tamen klopodos esprimi mian opinion, kiun mi kovadas de antaŭe.

Mi anticipe atentigas vin ke mi volas paroli sole pri la karakterizaĵoj, sed neniel emfazi la superecon de la japana kulturo. Mi de antaŭe konsideras ke la kulturoj de ĉiuj landoj kaj ĉiuj rasoj en la mondo devas esti respektataj inter si, kaj ke sen tio neniam venos la mondpaco. Hodiaŭ mi parolados kun tiu konvinko.

Interesiĝo pri Japanio

Lastatempe, en la mondo plimultiĝadas tiuj, kiuj interesiĝas pri la japana kulturo. Unu el diversaj kialoj estas la fakto ke Japanio rapide faris okulfrapan ekonomian progreson el la ruino pro venkiĝo de la dua mondmilito. Kio do igis ĝin atingi tiel mirinde rapidan progreson? Multaj ŝajne ekrimarkis ke la ekonomia sukceso dependas de la spiriteco kaj kulturo de la japana popolo. Aliflanke intensiĝas la komerca frotado inter Japanio kaj aliaj landoj. Ĉi tio --- ankaŭ lige kun la japana kulturo --- vekas diskutojn en diversaj kampoj

Sed verdire ne nur eksterlandanoj interesiĝas pri la kulturo kaj la spirita strukturo formitaj de la antikvaj japanoj, sed ankaŭ japanoj mem komencas montri fortan intereson pri la fonto kaj originaleco de siaj naci-kulturo kaj -spirito

Tion pruvas la fakto ke en nia lando post la mondmilito eldoniĝas kelkmiloj da libroj pri la studo de Japanio, kaj multaj el ili fariĝis furoraj

Japanoj post 1945 t.e. post la malvenko en la mondmilito, plene frakasis sian troan superecan komplekson stampitan per la ŝovinisma naciismo, kaj portempe falis en sinperdiĝon, restante tute indiferentaj por siaj tradiciaj kulturo kaj spiriteco. Sed, kiam diversaj landoj en la mondo lastatempe postulas al Japanio la respondecon de magnato, la japanoj embarasitaj komencas retrovi intereson pri sia kulturo

Mi ne dubas ke ili neniam ripetos la eraron havi ŝovinismon, kaj mi, kiel samnaciano, tre ĝojas vidi ke ili volonte ŝanĝas la sintenon pri sia kulturo.

Asimilado de fremdaj kulturoj

Ne necesas diri ke ĉiu lando kaj ĉiu raso en la mondo havas sian propran spiriton kaj kulturon.

La kulturo de unu lando same kiel de iuj aliaj ne povas esti senŝanĝa en kia ajn epoko; ĝia prezentiĝo do diferencas laŭtempe. Tiel same la japana kulturo ankaŭ faris malsamajn prezentiĝojn tra la laŭtempaj disvolviĝoj en la multjara historio. Se ni rigardas la disvolviĝon de nia kulturo en ĉiu epoko laŭorde de Antikva, Meza, Moderna kaj Nuna, ni rimarkas la diferencon inter la epokoj. Kvankam la kulturo per si mem sin ŝanĝas en sia disvolviĝado, la japana kulturo aparte faris grandajn ŝangojn respektive en ĉiu epoko, kaŭze de la grandskala enkonduko de fremdaj kulturoj el aliaj landoj

La japanoj kuraĝe adoptis tre multajn aferojn jam de antaŭ 1500 jaroj el la tuta mondo --- oriento kaj okcidento.

En la antikva epoko ili adoptis budhismon kaj konfuceanismon el la Ĉina kontinento; fine de la meza epoko el Nederlando kaj Portugalio kaj en la moderna epoko el Britio kaj Germanio ili enkondukis la okcidentan kulturon. Post la dua mondmilito ili rapidege adoptis ideologion kaj kulturon el Usono, Sovetio, Ĉinio ktp. Kaj ĉion ĉi tion ili asimilis preskaŭ komplete en la daŭro de 1500 jaroj.

Kredeble troviĝas neniu lando kiel Japanio, kiu tiel grandskale ensorbis ambaŭ la orientan kaj okcidentan kulturojn kaj proprigis ilin al si.

En Nord- kaj Sud-Ameriko preskaŭ ne troviĝas la orienta kulturo. En Azio, precipe en Ĉinio, Vjetnamio, Kamboĝo, la okcidenta kulturo estas enkondukita tre malmulte kompare kun Japanio. La rimarkinda karakterizaĵo estas ke nur Japanio ensorbis orientan kaj okcidentan kulturojn en granda mezuro.

Oni povas diri ke la japana nacio havas fortan asimilpovon. Japanoj --- ĉu pro tio --- moke nomas sin mem "simiada popolo" kaj eksterlandanoj kalumnias, dirante ke la japana kulturo estas "lunluma", ĉar ĝi nur rebrilas de la suno "okcidento", mem ne havante lumon. La moko kaj kalumnio iusence ne estas malaprobindaj, sed tamen grava karakterizaĝo estas, ke japanoj povas havi sian kulturon proprigitan al si, ne sole imitante la fremdajn kulturojn, sed selektante taŭgajn elementojn.

La japana praspirito

Permesu min iom promeni flanken de la temo! Al mi ŝajnas ke Japanio en la epokoj ekde la antikva ĝis la moderna longtempe estis, kvazaŭ studento, kiu sin dediĉis ekskluzive por lerni kaj studi la kulturojn de oriento kaj okcidento. Ìi pasive restis nur lernanto kaj ricevanto el aliaj landoj. Sed nun la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Ìi jam ne povas senĝene resti en la ĝisnuna situacio, pro tio ke ĉiuj landoj en la mondo postulas ke ĝi dece plenumu la respondecon, kiel ekonomia grandpotenco.

En la nuna mondo la rapida progreso de altteknologio estigas tiel grandan reformon almenaŭ en sfero de inform-interfluo, ke oni povas vere diri: "La mondo estas unu." En tiu situacio ankaŭ Japanio ne povas resti en sia propra ŝelo kaj estas devigata starigi viglan rilaton kun aliaj landoj fronte al la nova epoko de "internaciigo". Tiu ĉi transiro anoncas ke la venonta disvolviĝo de la japana kulturo faros rimarkindan ŝanĝon.

Japanio de nun pli entuziasme strebos digesti la orientan kaj okcidentan kulturojn, ĝis ĝi ludos gravan rolon de la mondskala eksperimentejo por la kunfandigo de ambaŭ kulturoj. Mi pensas ke la japana kulturo ĉiam pli maturiĝos, por adaptiĝi al la aktuala mondsituacio.

Nu, mi revenu al la temo. Mi parolis, kiel Japanio longtempe klopodis ensorbi fremdajn kulturojn. Vi certe havas demandon, ĉu la japanoj ne havis sian originalan kulturon ekde la praantikva tempo. Ìuste pri tiu originala kulturo mi intencas priparoli sub la hodiaŭa temo: la esenco de la japana kulturo.

Kio do estas la originaleco? Leginte historiajn verkojn pri la japana antikva kulturo, mi ekrimarkis, ke, kvankam multaj fremdaĵoj estis enkondukitaj, en la fundo ĉiam troviĝas la neŝanĝebla konsekvenco kaj ankaŭ la ampleksa asimilpovo aŭ grandanimeco de la popolo. Mi prenas ĉi tiujn du elementojn, nome la neŝanĝeblan konsekvencon kaj la ampleksan asimilpovon por la originaleco de l' japana kulturo. Do sekvos la parolo pri la originaleco.

La esenco de la japana kulturo

Unue, la parolo temos pri la amplekso de asimilpovo. La karakteriza asimilpovo de la japana popolo troviĝas ekzemple en la formiĝado kaj disvolviĝado de ĉanojo aŭ tecermonio kaj noo, nomataj kiel la japanaj tradiciaj artoj.

Teceremonio kaj noo ambaŭ originis el Ĉinio. Japanoj tamen per sia sentemeco faris el ambaŭ respektive tute aliajn japaneskajn aferojn. Tiuj kulturajoj unikaj kaj fierindaj en la mondo ŝuldas sian meriton ne nur al la genioj de no-aktoro Zeami (1374-1443), temajstro Rikjuu (1522-1591) k.a., sed ankaŭ al sia konstanta poluriteco dum centoj da jaroj. La japanaj tradiciaj artoj do estas kreitaj el la kondensiĝo kaj kristaliĝo de la koro kaj sentemeco de japanoj.

La fakto ke japanoj longtempe ensorbis kaj digestis la fremdajn kulturojn, per si mem atestas ilian asimilpovon. La japanoj ŝajnas esti favoritaj per la elstara asimilpovo. Kio do efektive estis la povo?

Mi pensas ke antikvaj japanoj havis profundan piecon al la naturo, nome Dio, kiu kreis kaj protektas la naturon. Tio ĉi estas evidenta, se oni rimarkas en la tradicia ŝintoa rito kaj ties preĝvortoj simplajn sed zorgoplenajn movojn de pastroj kaj la uzmanierojn de belaj epitetoj kaj plej altaj honorvortoj. Mi ĵus parolis pri la profunda pieco al Dio. Laŭ mia studo antikvaj japanoj ne nur havis la ideon de Dio, sed ankaŭ rigardis la sunon, lunon kaj teron en la universo, kiuj favoras ĉiutagan homan vivon kaj produktas kaj protektas la vivaĵojn, kiel la Diajn manifestiĝojn.

Ili kutimis varti en sia vivo la sinceran dankemon al la suno, luno kaj tero; kaj ĉiam humile kun malfermita koro akceptis la senlime grandan favoron de la universo. Ĉi tio estas la fonto de la grandanimeco kaj la granda asimilpovo de japanoj por fremdaj kulturoj.

Dankoŝuldo al la universo

Verdire, la antikvaj japanoj konceptis la senlime ampleksan universon nur pere de ĝia konkretiĝo en videblaj astroj, kiel la suno, luno kaj tero. Mi supozas ke ili deziris preĝi rekte al la universo, sed ĝi estis tro ampleksa por la objekto de ilia preĝo. Sekve ili elektis la astrojn videblajn por siaj karnaj okuloj. Ili do kondensis aŭ kunpremis la adoron for de la universo al la menciitaj astroj. Ilia kunpremado iris pluen.

Se paroli pri la favoro de la universo aŭ la dankoŝuldo al la astroj, mi povas diri ke la objekto de ilia adoro ne estis la astroj mem. Per plua kunpremado ili anstataŭigis la astrojn per objektoj pli proksimaj al si, ekz, belaj kaj majestaj montoj, arbegoj, ŝtonoj kaj aliaj, kiujn ili rigardis kiel sanktajn bazojn por adori la plej majestan kaj sanktan Spiriton, la Protektanton de la universo. Mi pensas ke ilia sentimento submetiĝi, adori kaj ŝuldi dankon al la Protektanto de la granda naturo enkorpiĝis en la japana kulturo kaj estas senkonscie heredata ankoraŭ ĝis hodiaŭ.

Bonvolu atenti miajn vortojn ĵus diritajn ke la japanoj adoris la astrojn ne rekte, sed anstataŭigis la astrojn per pli malgrandaj objektoj. Mi supozas ke, ĉar ili ne povis kapti la tro grandiozan amplekson, ili anstataŭigis ĝin per malgrandaj objektoj por fari kulton. Tio figure estas, ke ili enmetis la universon en malgrandan ujon. Se oni konsentos difini ke la supre dirita rimedo transirigi grandan objekton en malpli grandan aŭ ĉiam pli simpligi aferon estas unu "modelo", ĉi tiu modelo devas esti rimarkinda karakterizaĵo de la japana kulturo. Mi poste revenos al tiu ĉi punkto por komenti pli detale.

La elkora sento de dankoŝuldo al la universo unuflanke evoluadis pure ĝis la religiaj ritoj de preĝo kaj ceremonio kaj aliflanke transiris en materiajn formadojn.

Por pli klare ekspliki mi citos ekzemplon. Se metilaboranto ĉe sia kreado de artiklo ĉiam delikate prizorgas por bono kaj agrableco de l' uzanto, plej respekte traktante la naturdonitan materialon, lia zorgado akompanata de preĝo nepre sin prezentas en la formadon de la materialo. Por manfari eĉ simplan meblon aŭ tebovlon japanoj kutimis jam de antikve enverŝi la tutan animon en la laboron.

Unuiĝo kun la spirito de la universo

Certe ne estas troigo, se mi komprenas la menciitan piecon de japanoj kun tiu de siatempaj skulptistoj de budhostatuo. Skulptante budhon sur ligno ili adorkliniĝis tri fojojn ĉe ĉiu ĉizo. Mi kredas ke japanaj antikvuloj senkonscie deziris enverŝi en la ĉiutagajn vivnecesaĵojn la spiriton de la universo aŭ ĉiam unuiĝi kun ĝi. Kiel dirite ili vidis la spiriton de la tuta universo en la suno, luno kaj tero, kaj plue en montoj, arbegoj kaj ŝtonoj. Samdirekte al tiu reduktiĝo ili deziris prezenti la dankoŝuldon al la granda naturo en ĉion de sia ĉiutaga vivo. Por ili ĉi tio estis ankaŭ preĝo.

Ilia sincera sento de dankoŝuldo al la Naturo ne restis nur en la preĝo sed sin prezentis en ĉiujn iliajn formitaĵojn inkluzive de la ĉiutagaj agoj; ekzemple en gesto kaj sinklino ĉe reciproka saluto, konversacio, pord-puŝo, ŝu-metado, detaloj pri manĝo, vesto, loĝo kaj ekipaĵoj, ktp. kaj cetere en delikataj surscenejaj movoj de no-ludo aŭ en manipulado kaj preparado de teceremonio, ktp.

Ĉi tiuj formoj kiel jam dirite estas faritaj per la zorgemo ekspluati unue la naturdotitajn materialojn kaj due la kapablecojn ellabori belajn kaj praktikajn instrumentojn por la bono de uzantoj.

Mi ripetas ke la dankoŝulda sento de japanoj ne nur disvolviĝis en pure religiaj formoj de preĝo kaj festo, sed ankaŭ floradis en formado de materiaj vivnecesaĵoj kaj tio estas notinda karakterizo. Ekzemple, por esprimi preĝon aŭ dankon japanoj ofte preferas nerektan rimedon al la rekta. En la japana lingvo subjekto estas ofte ellasita pro la ne nepra neceseco por la kompreno. Se per vortoj oni rekte esprimas preĝon aŭ dankon, tio estas memkomprenaĵo. Ni klopodas, laŭ multe pli granda proporcio, esprimi la koron aŭ senton, ne per vortoj, sed per ilia formigo. Tiamaniere ni trovis trankvilan plezuron en la reciprokaj simpatiado kaj konsolado. Tio ĉi devas esti prezentiĝo de dankemo al vivo.

Koncepto pri la limigita spaco

La dankoŝulda sento al la naturo de japanoj iom post iom enkorpiĝis en materiaj formiĝoj kaj plu evoluis al la propra emocio. Alivorte, la dankoŝuldemo disvolviĝis al simpatio, korfavoro kaj plie riĉa emocio. Kiel mi ripetis, la dankemo disvolviĝis ne direkte al la senlime ampleksa spaco, sed direkte al la limigita spaco, pli precize al la materia formiĝo, en kiu ĝi kvazaŭ estus enfermita.

Japanoj ekde la primitiva tempo progresadis kiel terkulturistoj. Ilia insullando estas tre malvasta --- se diri kompare kun la vastego de Brazilo --- gi estas kvazaŭ naztukgranda. La homoj svarmis sur la lando. La migrado de kamparanoj videbla en Brazilo ne estis ebla en Japanio. Generacion post generacio, ĝis malproksimaj praidoj, ili produktadis, alkroĉiĝante al samaj kampoj. Ili do devis konstante sterkadi la grundon. Por havi pli riĉan rikolton ili devis ĉiam cerbumi kaj fari penigan laboron.

Tiel stariĝis la kutimo persiste prizorgi pri limigita spaco en la daŭro de miloj da jaroj. La porarea rikolto de la agrikultura produkto en Japanio jam en la pratempo estis tre alta. Oni diras ke la proporcio de rikolto sur fiksita areo en Japanio kaj Eŭropo estis proksimume 50 kontraŭ 1. Japanoj estis lertaj precipe en legomkulturado. Japanaj elmigrintoj en aliaj landoj estis ĉie nomitaj: majstro-legomistoj.

Lerta utiligo de limigita spaco kun prudenta aranĝo por ĝi fare de japanoj estas sufiĉe reputacia. La libro "Kuntiriĝo-orientitaj japanoj " verkita de s-ro I O-Ryong, koreo en Sud-Koreio, estas konata inter japanoj kiel prijapana eseo de orientano. La verkinto asertas en sia verko, ke la originaleco de japanoj estas trovebla en "orientiĝo al kuntiriĝo", indikante la mallongiĝon de japana poemformo kiel utao kaj hajko, kaj malgrandiĝon de komercaĵoj kiel faldebla ombrelo, ventumilo, kodako, brakhorloĝo, aŭteto, tabla kalkulilo, ktp. Ŝajnas, ke ankaŭ li rimarkigas la superan kapablecon de japanoj en efika plurcela utiligado de limigita spaco.

Koncentritaj pensoj en limigita spaco kaŭzas ne nur bonajn kvaliton kaj funkcion de ĉiu artiklo, sed ankaŭ facilan uzeblecon kaj belecon. La facila disvendiĝo de aŭtomobiloj kaj aliaj diversaj varoj en aliaj landoj ŝajnas esti kaŭzita de la supre dirita koncentrado de pensoj. Tiu ĉi koncepto pri limigita spaco estas distinga propraĵo de la japana kulturo.

Formado de belo

Ankoraŭ unu alia propreco estas formado de belo. Tio estas ke la koncepto pri limigita spaco estas polurita ĝis la formigo de la propra belo, kaj ĝi plue disvolviĝis plilarĝe.

Laŭ mia supozo, tio ĉi estiĝis el tio ke oni volis prezenti ion per kondensado de diversaj bildoj en limigita malvasta spaco. El tio rezultis la funkcio de speciala konscio forigi akcesoraĵojn, kaj post la plua forigado fine restis en la spaco nur limigitaj esencaj elementoj. Jen la naskiĝo de originala belo --- belo de simpligo, koncizigo kaj de senartifikeco.

Se diri pri no-dramo, ĝi estas simbolisma. Ĉiuj movoj, pozoj kaj gestoj de aktoroj estas ekstreme simpligitaj. La simpligo kontraŭe efikis por la ellaborigo de abstraktaj formoj, laŭ kiuj la vivo aŭ esenco de personoj kaj aferoj estas ege vivigitaj. La japanisma belo pri spaco estas trovebla en versfarado de utao kaj hajko, kaligrafio, pentroarto, dancarto, floraranĝo, kuirarto, ĝardenarto, arkitekturo ktp.

Ekzemple en floraranĝo oni celas reprezenti la senlime vastan universon en malgrandan amplekson kun 50 centimetra diametro, per majstra komponaĵo el arbetoj, branĉoj, floroj ktp. Aŭ en te-ĉambro 4 1/2 tatama japanoj arte revivigas la universan esencon plej bone esprimitan en la jena kvarvorta teoisma maksimo: harmonio, respekto, pureco kaj trankvilo. Ĉe tiu limigita spaco oni gustumas emocion de danko kaj respekto al la universo.

Revivigo de la esenco

Mi parolis pri la originaleco de la japana kulturo, ilustrante per ekzemploj de noo kaj ĉanojo koncerne al la unika japana belo formita per la ekstrema redukto de la spaco kaj enkorpigo de mistera vivsento.

Sed ĝia originaleco ne kuŝas nur en tio. La estetika sento de japanoj transpasas eĉ la pli vastan materian spacon. Japanoj plu strebis disvolvi riĉan emocion daŭre kaj vaste en ĉiu direkto. Alivorte ili strebis fari postsonoron kaj ĝin gustumis.

Mi kredas ke tiu ĉi postsonoro estas unu el la originalecoj de la japana kulturo. La postsonoro signifas sonoron ankoraŭ eĥe resonantan post la ĉesiĝo, sed oni uzas ĝin ankaŭ por figure esprimi bonsence guston kaj atmosferon daŭre vibrantajn aŭ implicitan aromon. Japanoj ŝatas tre alte ĉi tiajn sentimentojn.

Estas diversaj kazoj --- de la kutima dankosento por bonvola prizorgo kaj varma simpatio ĝis eksterordinare forta impreso ricevita ĉe majstra artaĵo --- sed ĉiuokaze postrestas same la profunda sentimento longe post la ĉesiĝo de la afero. Japanoj amas tian mondon de spirita gustumado.

Spektante no-dramon, ĉeestante en te-ceremonio aŭ aprecante majstrajn utaojn, hajkojn, belskribaĵojn aŭ pentraĵojn, japanoj ĝuadas la emociojn kaŭzitajn de ili kune kun postsonoroj. Tiaj emocioj estas iel similaj al tiuj ĉe la religia ekstazo?

Tiel nomata "postsonoro" kiel jam dirite estiĝis de la reliefiga efekto de la spirita esenco, pro la simpligo aŭ reduktiĝo de objekto kaj afero.

Japanoj kuraĝe fortranĉas kaj fortranĉas preskaŭ ĝis la neniigo, por trovi en la simpligo la originalecon. Tio ĉi kondukas al la zenisma plastiko. Unu el plej famaj el tiaj ĝardenoj estas tiu de Rjouan-templo, Kioto.

En tiel kreitaj kaj simpligitaj objektoj japanoj sentas la propran animon de la suno, luno kaj tero, kune kun iliaj vivoj, beloj kaj postsonoroj. Tio rezultis ne el tio, ke japanoj strebis teorie kaj konscie, sed el tio ke ili kreis kaj aprecis senkonscie, intue, laŭ sia sentemeco. Se paroli troige, japanoj admiris la universan spiriton kaj senkonscie strebadis ĝian kristaligon en siaj ĉiutagaj vivoj kaj vivlaboroj. Alivorte ili ĉiutage kreis ĉirkaŭ si novajn malgrandajn mondojn kaj amis siajn freŝajn emociojn kaŭzitajn de ĉi tiuj.

Koro de harmoniiĝo

Ankaŭ japanoj amas feston same kiel ĉiuj aliaj nacioj. La japana vorto "macuri" en ĝia kutima uzado signifas religian servon aŭ feston, sed laŭ ĝia origina senco ma-curi estas ekvilibrigo, harmoniigo aŭ akordigo: ekzemple harmoniigo aŭ akordigo de la tero kun la ĉielo, aŭ homo kun Dio. Cetere ĝi signifas la unuigon de la homa koro kun la universa spirito aŭ Dia spirito. Diservo kaj amuzaĵo ĉe festo kune estas farataj de homoj kun aspiro al la harmoniiĝo kun Dia spirito. El tiu aspiro al la harmoniiĝo originas la sento de la dankoŝuldo al la astroj kaj la korinklino al la formado de ĉiutagaj vivo kaj vivnecesaĵoj aŭ al la interrilateco de individuoj kun la tuto.

Japanoj kutime estas tre atentemaj pri la harmonio kun la tuto, ekzemple pri la ĉiutaga vetero. Matene ili salutas al najbaro, dirante "Bonan matenon!" Ilia posta interparolo ĝenerale temas pri la vetero: "Hodiaŭ ni havas belan veteron" aŭ "Hodiaŭ estas sufoke varmege, ĉu ne? " Jen kial ili senkonscie sentas la harmonion kun la granda naturo.

Mi iom plu parolos pri la harmonio kun la tuto. Kiam japanoj estas metataj en situacio de "parto", aŭ okupitaj pri farado de parto da objekto, ili priatentas la interrilatecon de la parto kun la tuto. En farado de ordinaraj mebloj aŭ preparado de kuiraĵoj ili volas iamaniere esprimi ankaŭ en la formo la rilatecon aŭ la harmonion kun la naturo t.e. la origino. Adoro al prapatroj estas diktita de la koro, kiu deziras neniam forgesi la devenon. La fame konata lojaleco de japanaj salajruloj al ilia kompanio ankaŭ estas klarigebla per la supre menciita interrilateco, nome de oficista lojaleco (kiel parto) kun la kompanio (kiel la tuto). Cetere ili ŝatas aliĝi al grupo por agi komune kaj plenumi en ĝi la taskon de unu membro, kio ankaŭ originas el korinklino harmoniigi kun la tuto.

Eksterlandanoj en Japanio surpriziĝas pri diversaj aferoj, nome plimulto da salajruloj en malhelbluaj ensembloj: ĉe kajo orde starantaj lernantoj en lerneja vojaĝo ĉiu kun fortonditaj kapharoj kaj en uniformo, ktp.

Estas raportite ke eŭropanoj, kiuj vizitis spekti vesperan matĉon de japana profesia basbalo, surpriziĝis vidante la eksterordinaran scenon de aklamado fare de spektantoj. Dek miloj da spektantoj plenigintaj stadionon, kantis kune en sama momento kaj manfrapis laŭ takto de gvidantoj. Ilia komuna ago neniam perdis akordon en la longa tempo. Mi pensas ke tio ĉi ankaŭ devenis de la kutima animo-stato estimi la harmonion kun la tuto.

Ilia zorgemo pri aliaj nerimarkate sin prezentadis en ĉio de ilia ĉiutaga vivo. Sed ili restas tre pasivaj antaŭ io, kio eksterordinare diferencas de alia: ilia konduto do emas esti modesta en ĉio.

Ekzemple en parolo ili atentas, kiel esprimi honorajn vortojn. Al sia sekciestro, direktoro aŭ prezidanto ili parolas per honoraj vortoj respektive diferencaj kaj konformaj al ties pozicio. Similaj diferencoj troviĝas ankaŭ en salutmaniero. Eksterlandanoj verŝajne miros pri tiuj aferoj. Japanoj ŝajne naskiĝis kun tiu kutimo. Konsiderante ke individuo devas vivi en harmoniado kun la tuto, ili ne emas tro sin prezenti antaŭ la publiko. Okcidentanoj malsimilas al japanoj tiel, ke ili ne komprenas tiun punkton.

Aliflanke estas punktoj alte taksataj kiel ĝeneralaj ecoj de la japana kulturo. Unu el ili estas komuna al la takso, ke japanaj varoj estas atente ellaboritaj. Eksterlandano iam rakontis al mi jene:

"Kiam en eksterlanda hotelo klientoj deponas ŝlosilon al la kontoristo, multaj, el ili metas ŝlosilon simple sur la kontoron. Sed, se troviĝas el ili iuj, kiuj fingropinte plu ŝovas la metitan ŝlosilon direkte al la kontoristo, tiuj estas preskaŭ senescepte japanoj." Pro la dankoŝuldo al la deponprenanto la simpla metado de ŝlosilo ne kontentigas japanojn; ili volas montri sian komplezon per la alŝovado.

Tio ĉi devus esti senutila konduto por la raciismaj okcidentanoj, sed oni diras ke ne malmultaj el ili lastatempe iom ŝanĝiĝis. Ĉi tiuj konstatas ke la atentaj, delikataj kondutoj, aranĝoj, ellaboraĵoj de japanoj donas dolĉecon al homaj koroj kaj precipe tian senafektan, ĝentilan agon plej ŝatas okcidentanoj kies koro komencas sekiĝi de la materia civilizo. En tio ĉi ŝajne kuŝas la kialo de la populariĝo de japanaj tradiciaj artaĵoj en diversaj aliaj landoj.

La estonteco de la homaro

Ìis nun mi priparolis plurajn originalecojn, kiuj tuŝas la esencon de la japana kulturo. Sed la amplekso de la japana kulturo neniel estas klarigebla nur per tiuj originalecoj, ĉar la kulturo havas en si diversajn trajtojn kaj flankojn. Mi tial nur faris la resumon de la afero.

Post la fino de la dua mondmilito la usona kulturo torente envenis en Japanion, kaj la japana kulturo do supraĵe tiel ŝanĝiĝis, ke la malnova generacio de la japana popolo donis al la nova alinomon de ŝinĵinrui aŭ la nova raso (la junuloj naskitaj post 1960). Ĉu vi do pensas ke la originalecoj, pri kiuj mi hodiaŭ parolis, jam estas pasintaj? Mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste, sed mi ne kredas ke la esenco sin ŝanĝas. Kvankam la japana kulturo laŭtempe ŝanĝiĝis, la dirita spiriteco ankoraŭ nun spiradas en la profundo. Japanio nuntempe rapidege ensorbas kaj digestas la fremdajn kulturojn kaj civilizojn el diversaj landoj. Kiel la japana kulturo de nun ŝanĝiĝos kaj disvolviĝos, tio estas tre interesa problemo.

Unuflanke la materia civilizo origininta el la okcidento nuntempe trapenetris ĉien en la mondo kaj donis al la homaro kolosan materian favoron, sed aliflanke la raciismo kaj la funkciismo de ĝi sekigis la homan koron. Modernuloj ŝajnas barakti en serĉado de io, kio kvietigas la soifon de la koro.

Tiusence oni nomas la nunan tempon "la epoko de la koro". Homoj en la mondo certe serĉas ion novan en ĉiuj kampoj reage al la materia civilizo. Baldaŭ granda ŝanĝo okazos tra la mondo.

Oomoto, naskiĝinta en 1892, estas revelacia religio. Ìi deklaris kaj deklaras la rekonstruadon de la mondo por starigi la ĉielregnon sur la tero. Oomoto predikas pri la unueco de Arto kaj Religio, por ke ili ambaŭ estu pritraktataj kiel ne disigebla paro nepre necesa por la realigo de la ĉielregno sur la tero. La vera religio kune kun la vera arto vivigas la homan animon.

La sento de la dankoŝuldo al la Naturo disvolviĝis en du direktoj. Unu estas la vojo de preĝo kaj festo por danki al Dio, Kreinto kaj Protektanto de ĉio en la universo, kaj la alia estas la vojo, per kiu la dankosento prezentiĝas en formado de ĉiutagaj necesaĵoj --- alivorte unu estas vojo al religio kaj la alia --- vojo al arto. Religio kaj arto kune originis el la sento de dankoŝuldo al la universo kaj ili estas destinitaj por unuecigi.

Japanoj de antikveco havas la moton: "Ìoja harmonio de Dio kaj Homo". Ìi prezentas la bildon de la ideala mondo, kie Dio kaj homoj kune ĝuas la ĝojan harmonion. Religio kaj arto kune estas la vojo kondukanta al tiu ĉi mondo.

En la mondo estas multaj landoj kaj rasoj, kiuj respektive havas sian propran kulturon adaptitan al la klimato kaj la tero. Ìi estas respektinda kiel la manifestiĝo de la land- kaj ras-spirito. Ni devas zorgoplene protekti kaj evoluigi niajn kulturojn kaj samtempe ni devas respekti la fremdajn kulturojn. Kaj ni devas plie selekti bonajn kaj taŭgajn aferojn por la perfektigo de la kulturo. Mi kredas ke la vera religio kaj arto ĉiam povas subteni kaj evoluigi la kulturon laŭ la vera senco de l' vorto.

Se la kulturoj en la mondo estus samaj unu al aliaj, nia vojaĝo al aliaj landoj tute ne interesus nin, nek plezurigus. Oni diras ke en la nuntempaj aviadiloj troviĝas nur la kulturo komuna al la mondo. Prave dirite! Vere, mi vidas ke preskaŭ sama estas veturo per aviadiloj, al kiu ajn lando ili apartenas.

Ĉar mia vivado malsimilas al tiu de najbaro, mi plezuras viziti lin. Mi esperas ke, kiom ajn progresos la mondo, la propra kulturo de ĉiu lando neniam estos sama. Estas tute nature ke la kulturoj de la mondo estas malsamaj pro tio, ke la klimatoj, historioj kaj rasoj de ĉiuj landoj malsamas reciproke unu al aliaj. Tial la plej grava estas la respekto kaj kompreno de fremdaj kulturoj.

Tiusence mi kore esprimas mian respekton al la Japana-Brazila Kulturo-Asocio, kiu aktivadas en la interfluo kaj interkompreno de kulturoj.

Estonta tasko

Kiel jam dirite Japanio nun estas postulata de la mondo ke ĝi pli malfermu la pordon por libera merkato.

Ĉar Japanio estas insullando, japanoj iam restis ne informitaj pri la eksterlandaj cirkonstancoj kaj emis sin fermi en rutino kun malvasta horizonto. Oni rimarkigas ke la "enfermo" estas negativa punkto de japanoj. Ìi povus esti deveninta de la tendenco de la kulturo, kiun japanoj longtempe konstruadis per la pripensado kondensita en la limigita spaco. Mi foje legis la libron "Maldecaj japanoj" verkitan de japana eksambasadoro al Ĉilio. En ĝi li skribas diversajn aferojn pri japanoj sen internacia klereco. Mi trovas en ĝi pravajn punktojn, sed ankaŭ multajn nepravajn.

Post la fino de la dua mondmilito japanoj spirite liberiĝis el la iama egocentra ŝtatkoncepto kaj ankaŭ el la geografie limigita spaco dank' al la scienca kaj teknika progresoj. Kiam japanoj, kiuj absorbiĝis en la konstruado de vero, bono kaj belo en limigitaj spacoj, abrupte liberiĝis el la limigitaj spacoj sin ĉirkaŭantaj, en ili okazis granda ŝanĝo pri la spackoncepto. Ilia konfuziĝo estis granda. Sed la mondo rapide ŝanĝas sin turne al la spackoncepto je la terglobo, nome koncepto ke la mondo estas unu.

Post la milito japanoj certe havis konfuzon pri sia malnova tradicia kulturo, sed lastatempe ili komencas havi pli ampleksan spackoncepton pri la terglobo, ol tiun pri la malvasta limigita mondo. Tiun ŝanĝon kaŭzis la ŝanĝo de la situacio de Japanio: grandnombro da japanoj lastatempe vojaĝas eksterlanden; la merkato de japanaj produktaĵoj ekspansias mondskale.

Japanoj de antikve strebadis kondensi la universan spiriton en limigitan spacon sed kun la ŝanĝiĝo de la spackoncepto ili komencis kondensi la universan spiriton en la ampleksan spacon de la terglobo por tie konstrui veron, bonon kaj belon. Iliaj konscio kaj ideoj iom post iom sin ŝanĝas. Mi ne dubas ke tio ĉi estas la tasko plenumota de la venonta japana kulturo.

Kiel mi diris, post la fino de la milito japanoj diverse konfuziĝis pro la parta frakasiĝo de sia koncepto pri "limigita spaco", sed ili fine reakiris trankvilon, kvankam la konfuzo daŭras ankoraŭ nun. Kun la iama spackoncepto restanta en sia koro ili volas kontribui al la mondo per la plivasta spackoncepto.

La japana kulturo enhavas en si tre superan esencon, kiu povas prilumi la mondon. Mi kredas ke la japana kulturo, se spicita per internacieco, nepre plenumos la diritan taskon.

En la japana kulturo estas kondensita la universa spirito t.e. la sento de la dankoŝuldo al la suno, luno kaj tero, kaj tial la kulturo enhavas en si elementojn de la universala kulturo. Mi tre bedaŭras ke japanoj mem ankoraŭ ne konas la karakterizon de sia kulturo.

La japanaj tradiciaj artoj laŭforme estas kreitaj en la malnova tempo kaj en la lando de Ekstrem-Oriento, sed ilia spirito evidente enhavas en si elementojn de la universaleco. Mi pensas ke japanoj devas havi sufiĉan konscion pri la propreco de sia kulturo kaj komprenigi al aliaj la brilan flankon de sia kulturo kiel la universalan kulturon. Parolante pri ĵudo, ĉanojo, floraranĝo, goludo, kuirado, ktp. ni devas ne nur disvastigi iliajn formojn kaj regulojn, sed ankaŭ pli atente komprenigi la universalan spiritecon kaŝitan en ilia interno.

Mi, japano, elkore esperas ke la japana kulturo, kiel la universala, prilumos la modon multe.

<= al Kulturo japana

<= hejmen


Novaj paĝoj
Kio estas Oomoto?
Opinionj[Arkivo]
Bioetiko[Arkivo]

Libroj[Arkivo]

"Oomoto" la oficiala organo en pdf[Arkivo]

aktivs Oomoto Internacia[Arkivo]

"Oomoto Internacia" en pdf[Arkivo]

Novajoj

Verkoj de niaj Amikoj[Arkivo]

Japana Kulturo[Arkivo]

Broŝuroj[Arkivo]
Ligoj

Floroj kaj pejzaĝoj (renovigita 18 Feb. 2004)


Kontakto kun Oomoto


la Unua Paĝo Nihongo English Português Roomazi
Ĉiuj rajtoj rezervitaj de OOMOTO.
© 2010 OOMOTO. All rights reserved.