Ĉe Oomoto, same kiel ĉe aliaj religioj, muziko ludas gravan rolon en la adorado. La preĝvortojn (norito) mem oni ne simple diras, sed kantas (aŭ ĉantas), kvankam esence unutone, kaj estas tre grave teni la ĝustan ritmon. Same validas por la unisonaj himnoj kantataj laŭ karakterize japana modalo. Post la diservoj oni foje oferas muzikon el la nodramo, kiu mem havas sian originon en religia adorado, kaj multaj oomotanoj ekzercas sin je la muziko de noo kiel spirita disciplino. Sed en tiu ĉi artikolo mi intencas pritrakti la instrumenton, kies muziko komencas kaj finas la liturgion: la dukordan citron jakumokotoo.
La jakumokotoo estas la kreaĵo de japana muzikisto kiu naskiĝis en 1802 aŭ 1803 en la insulo Ŝikoku, kaj kiun ni konas laŭ la nomo NAKAJAMA Kotonuŝi. Laŭ la tradicia historio, Kotonuŝi perdis la vidkapablon en la infaneco, kaj iris al Kioto, kie li lernis muzikon, kaj baldaŭ fariĝis lerta ludanto de la dek-tri-korda kotoo kaj la trikorda ŝamiseno.
Ĉirkaŭ la jaro 1820, la okuloj de la blinda Kotonuŝi mirakle regajnis sian povon. Konvinkite, ke tio estas rezulto de lia preĝado ĉe la ŝintoa sanktejo, li faris pilgrimadon al la granda jaŝiro de Izumo por esprimi sian dankon al Dio. Dum lia restado tie, li havis sonĝon aŭ vizion, en kiu al li estis montrita dukorda citro. Poste li tranĉis bambuon, fendis ĝin laŭlonge, almetis kordojn, kaj komencis komponi la unuan kanton de la repertuaro. Nuntempe oni faras la jakumokotoon el ligno, sed sur ĝia surfaco estas ankoraŭ ĉizitaj la nodoj de bambuo, memore al tiu unua instrumento.
Izumo estas la scenejo de la ŝintoaj mitoj pri dio Ĵkuninuŝi, kiu post diversaj suferoj, ricevis de sia bopatro Susanoo tri sanktajn trezorojn: glavon, pafarkon, kaj kordinstrumenton. La vortoj de la unua kanto, kiun komponis Kotonuŝi, estas tiuj de poemo atribuita al la dio Susanoo. De tiam ĝis lia morto en 1880, Kotonuŝi dediĉis sin al la disvastigo de la instrumento, kies nomo, jakumogoto, ankaŭ devenas de la vortoj de tiu poemo.
Rilate la originon de la jakumokotoo, necesas mencii la nomon de alia muzikisto, tiun de KUZUHARA Kôtô , blinda instruisto de la dek-tri-korda kotoo, kiu vivis kaj laboris en la okcidenta parto de la ĉefinsulo de Japanio. Paralele kun lia aktiva laboro kiel instruisto, li skribis, per portebla presilo kiun li mem inventis, taglibron, kiu ampleksas ĉirkaŭ kvindek jarojn el lia vivo. Tiu taglibro mencias, ke en la jaro 1840 li havis ideon krei bambuan kotoon. Laŭ lia raporto, ankaŭ li ricevis la ideon dum li preĝis ĉe sanktejo, tiu de Icukuŝima en Hiroŝima. Dum vizito al Kioto en 1853 li eksciis pri la instrumento de NAKAJAMA Kotonuŝi, kiu hazarde estis tre simila al tiu, kiun li mem kreis. Kvankam li cedis la titolon de fondinto al Kotonuŝi, ankaŭ KUZUHARA komponis muzikon por la jakumokotoo.
La jakumokotoo estas iom pli ol unu metron longa, kaj staras sur malalta ligna apogilo. La du silkajn kordojn oni streĉas sur du pontetoj kaj agordas al la sama tono per du kejloj. La ludanto, kiu sidas japanstile laŭ sejza sur la suroj, rekte malantaŭ la instrumento, plukas la kordojn per plektro portata sur la montrofingro de la dekstra mano, kaj premas ilin per cilindro portata sur la mezfingro de la maldekstra. La poziciojn, kiuj ampleksas tri oktavojn, oni indikas per tridek unu pecetoj de eburo aŭ perlamoto fiksitaj sur la surfaco de la instrumento. En kontrasto, ĉiu kordo de la dek-tri-korda kotoo havas sian propran moveblan ponteton, per kiu oni agordas ĝin al ĝia aparta grado de la skalo. Oni uzas la maldekstran manon nur por altigi kordon je duontono ĝis plentono, aŭ por ornamado. Kvankam la konstruo de la jakumokotoo estas do relative simpla, ludi ĝin kontentige efektive ne estas facila afero.
La dek-tri-korda kotoo estas parenco de la ĉina citro zheng, kiu estis enkondukita en Japanion dum la periodo de vigla interŝanĝo kun la kontinentaj regnoj en la oka kaj naŭa jarcentoj. ĝi estis uzata en la kortega orkestra muziko gagaku, kiu tradicio estas heredita seninterrompe ĝis hodiaŭ. La Rakonto de Genĵi, romano pri la kortega vivo verkita ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj alia literaturo de tiu tempo, sciigas al ni, ke ankaŭ ekzistis solomuziko por la kotoo, sed ni ne povas rekonstrui tiun muzikon, ĉar ŝajnas, ke oni instruis ĝin sen skribitaj muziknotoj des pli bedaŭrinde, ĉar la literaturo pentras tre belan bildon de ĝi. Ni scias, tamen, ke aristokrataj rifuĝintoj de la mezepokaj militoj portis siajn kotoojn kaj sian muzikon al la okcidenta insulo Kjûŝû, kie ĝi daŭre evoluis, kaj ke en la deksepa jarcento iu instruis ĝin al blinda ŝamisenisto en Edo (nuntempa Tokio), kiu fondis la tradicion, al kiu apartenis NAKAJAMA Kotonuŝi kaj KUZUHARA Kôtô.
Pli antikva ol la dek-tri-korda kotoo estas la seskorda citro nomata ŭagon (laŭvorte, japana [indiĝena] citro), ankoraŭ uzata en ceremonioj de la tennoa kortego. La terakotaj figuroj, kiuj troviĝas ĉirkaŭ tomboj de la tumula periodo (tria ĝis sesa jarcentoj) klare montras, ke la japanoj ludis citrojn en tiu periodo, kaj dum la postmilitaj jaroj arkeologoj sinsekve trovis restaĵojn de citroj, kiuj havis inter du kaj ses kordojn, de multe pli antikva tempo. En la plej malnova literaturo ni ofte trovas la vorton koto, sed estas malfacile interpreti ĉi tiujn skribaĵojn, ĉar en la plej antikva literaturo la vorto povas signifi diversajn specojn de kordinstrumento. Estas evidente, tamen, ke koto havis por la japanoj potencan religian funkcion. Ni jam rimarkis la instrumenton, kiu estis unu el la tri sanktaj trezoroj de la dio Susanoo en la mitoj de Izumo. Aliloke en la sama kolekto de mitoj kaj kronikoj Koĵiki, kompilita en la jaro 712, troviĝas iom terura rakonto pri la tennoo Ĉûai (kvara jarcento). Por ricevi dian orakolon, la tennoo ludis kotoon dum lia ministro pretigis sin interpreti la vortojn de la dio, kiu parolos per la buŝo de la imperiestrino. La tennoo, tamen, rifuzis kredi tion, kion la dio diris, forŝovis la instrumenton, kaj ĉesis ludi. La timanta ministro admonis lin ankoraŭ ludi, sed la tennoo ludis sen entuziasmo, kaj kiam la sono de la kotoo denove ĉesis, kaj oni alportis lumon, ili vidis, ke li mortis, punita pro lia malrespekto. Krom tiu iom ekstrema ekzemplo, abundas mencioj de kotoo en la malnovaj rakontoj kaj poemoj, kiuj aludas al ĝia supernatura karaktero.
NAKAJAMA Kotonuŝi rigardis la dukordan citron, kiun li estis inspirita krei en Izumo, kiel apartenantan al tiu lasta speco de instrumento, kiel instrumenton per kiu oni alproksimiĝu al Dio prefere ol distri la homojn. Konforme al ĝia sankta origino, li fiksis severajn regulojn rilate ĝian ludadon: ekzemple, oni ne uzu ĝin por akompani popularajn kantojn, oni ne ludu ĝin tie, kie oni trinkas alkoholaĵojn, kaj tiel plu. Tiu estis tempo, en kiu renaskiĝis intereso pri la ŝintoa religio kaj pri japanaj aferoj, kaj li sukcesis varbi sufiĉe multajn adeptojn.
Ne ĉiuj, tamen, estis kontentaj toleri tian severan reĝimon, kaj ĉirkaŭ la jaro 1870, TĴŝA Rosen, muzikisto en la kabukiteatro, kiu volis uzi ĝin por ludi popularan muzikon, fondis sian propran skolon, kiun li nomis Azumarjû-nigenkin. Lia skolo fariĝis sufiĉe populara, precipe en Tokio, kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Poste, dum la 1910-aj jaroj, MORITA Gorô, muzikisto el Nagoja, aldonis specon de klavaro, kaj nomis sian instrumenton taiŝôgoto. ĝi ne estas tre vaste ludata nun en Japanio, sed ĝi trovis vojon al Tajlando kaj Hindio, en kiuj landoj ĝi estas ankoraŭ ludata kaj konata laŭ la nomoj, respektive, japana citro kaj, iom konfuzige, banĝo. Sed mi revenu al la ĉefa temo de ĉi tiu artikolo.
En la lastaj jaroj de la 19-a kaj la fruaj jaroj de la nuna jarcento la jakumokotoo estis sufiĉe vaste ludata, sed poste la nombro de ludantoj rapide malkreskis. Ekster Oomoto, nur malmultaj personoj daŭrigas la tradicion, ĉe ŝintoaj sanktejoj en Nagoja, Ŝikoku, kaj kelkaj aliaj disaj lokoj, kaj en parto de la religio Konkô-kjô. S-ro JAMAMOTO Ŝinkin, la ĉefpastro de la templo Asukadera en la gubernio Nara, kiu forpasis en 1988, estis unika kiel budhana majstro de la jakumokotoo. Dum lia vivo li multe aktivis por konsciigi tiun muzikon al la publiko, kaj li posedis la titolon de Vivanta Nacia Trezoro. Li postlasis libron de muziknotoj, kiujn li skribis per sistemo proponita de Kotonuŝi: al ĉiu el la tridek unu pozicioj sur la instrumento estas donita unu silabo de tridek-unu-silaba tankao , en kiu neniu silabo ripetiĝas.
Ĉe Oomoto, la jakumokotoo estis unuafoje uzita en ceremonio por inaŭguri novan sanktejon en Ajabe en 1909, laŭ iniciato de la kunfondinto, Onisaburo DEGUĈI. Dek jarojn poste, iu juna muzikisto venis al Oomoto por preĝi, kaj tie unuafoje aŭdis la instrumenton. Allogita pro ĝia tonkoloro, li decidis serĉi instruiston kaj eklerni ĝin. Hazarde, proksime de lia hejmurbo loĝis disĉiplo de Kotonuŝi. La juna oomotano entuziasme lernis, kaj post nur kvin jaroj, en 1923, li heredis la titolon de granda majstro, kaj alprenis la nomon TANAKA Ogoto. Ogoto revenis al Oomoto, kie escepte de la dek jaroj inter 1935 kaj 1945, kiam Oomoto estis subpremata de la registaro, li dediĉis sian vivon al la gvidado de rita muziko kaj la trejnado de novaj ludantoj. Post lia morto en 1963, lia filino, s-ino TANAKA Ogoto la dua, heredis lian titolon kaj daŭrigas lian laboron.
Okaze de la ekspozicio La Arto de Onisaburo kaj Lia Skolo en Eŭropo kaj Norda Ameriko de 1972 ĝis 1975, s-ino TANAKA kaj aliaj oomotanoj portis la muzikon de la jakumokotoo eksterlanden. Por inaŭguri la ekspozicion en Nov-Jorko, la Dekano de la Katedralo de Sankta Johano aranĝis, ke Oomoto povu soleni diservon laŭ sia propra liturgio en la katedralo, kaj la du kordoj de la jakumokotoo unuafoje sonis en la spacoj de la plej granda gotika katedralo en la mondo. De tiam ĝis nun tiu muziko aŭdiĝis tie plurfoje, kaj la religia danctrupo apartenanta al la katedralo estis inspirita komponi kaj prezenti baledon kun akompano de jakumokotoo.
Hejme en Japanio, Oomoto per sia tutlanda reto daŭre trejnas ludantojn laŭ la spirito de la fondinto, NAKAJAMA Kotonuŝi. Verŝajne, lia animo povas esti kontenta, ke dum prosperas Oomoto, prosperas la muzika tradicio komencita de li antaŭ 170 jaroj en Izumo.